László Rajk (arkitekto)

László Rajk [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajk László estis hungara arkitekto, dekoraciisto, politikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis la samnoma László Rajk.

László Rajk
László Rajk en 2013
László Rajk en 2013
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1949 (1949-01-26)
en Budapeŝto
Morto 11-an de septembro 2019 (2019-09-11) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato McGill
Memorigilo László Rajk (arkitekto)
Familio
Patro László Rajk
Patrino Júlia Rajk
Edz(in)o Judit Rajk
Okupo
Okupo arkitektopolitikisto
TTT
Retejo http://www.rajk.hu/
vdr

László Rajk[1] naskiĝis la 26-an de januaro 1949 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de septembro 2019 en Budapeŝto.

László Rajk en 2009

Biografio redakti

Lia patro estis pendumita, antaŭ ol la pli juna László Rajk plenumis unu jaron, poste li estis edukita kelkajn jarojn en orfejo. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 (kiel infano) li estis deportita al Rumanio kun Imre Nagy (politikisto) kaj aliaj. Li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1972. Post la diplomo li laboris en ŝtata arkitektura entrepreno. Li aliĝis al la malpermesita opozicio (komprenu: kontraŭsocialistoj). En la jaroj 1975 kaj 1976 li plustudis en Universitato McGill, kie li akiris majstran diplomon, poste similan diplomon en la Teknikuniversitato (1978-1981). Ekde 1980 li oficiale ne povis labori, nur sub pseŭdonimoj. En 1981 hejme li establis eldonejon pri malpermesitaj kontraŭsocialismaj eldonaĵoj. Post 2 jaroj la ŝtato forprenis la loĝejon kaj forigis lin. Depost kolapso de la socialismo li estis parlamenta deputito inter 1990-1996, poste li abdikis pro la oftaj koruptoj. Ekde 1992 li instruis en Teatroarta Altlernejo. En 1995 li fondis propran entrperenon. En 2005 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premion Kossuth en 2009, ekde 1993 ankaŭ aliajn, eĉ eksterlandajn premiojn.

 
Merkato en Angyalföld fare de Rajk
 
Hungara kolegio en Vieno fare de Rajk

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj filmaj dekoracioj redakti

  • Megáll az idő (1981)
  • Holocaust Magyarországon (1994)
  • A londoni férfi (2007)
  • Saul fia (2015)

Elektitaj teatraj dekoracioj redakti

Elektitaj libroj redakti

  • Földalatti vonalak (2000)
  • Réteges építészet / Stratified architecture (2005)
  • A tér tágassága (életútinterjú) (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti