Barono László Solymosy [lAslO ŝojmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solymosy László estis hungara zoologo, ornitologo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis loósi kaj egervári.

László Solymosy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1909 (1909-04-27)
en Zalaegerszeg
Morto 26-an de aprilo 1975 (1975-04-26) (65-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ornitologo
vdr

László Solymosy[1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1909 en Zalaegerszeg, li mortis la 26-an de februaro 1975 en Sopron.

Biografio redakti

László Solymosy aĝis 8, kiam faris ornitologiajn laborojn kun gvidado de Titusz Csörgey. Baldaŭ li multe lernis ankaŭ de Jakab Schenk. Solymosy doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933. Jam dum la studentaj jaroj li esploris zoologiaĵojn kaj etnografiaĵojn en regiono de Sopron kaj kolektis ilin. Ekde 1926 li estis observanto de hungara ornitologia asocio. Dum la 2-a mondmilito lia kolektaĵo neniiĝis (800 birdopreparaĵoj, ostoj, ovoj, skaraboj, papilioj, 20 mil da tranĉaĵoj por mikroskopoj, notlibroj, ĉiuspecaj datenoj). Dum la komenciĝanta socialismo li perdis la bienojn. Li laboris en kolĥozo de Újkér. Iom post la emeritiĝo li mortis en arbara akcidento. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn en 1937 kaj 1939.

Lia disertaĵo redakti

  • A madárlép szövettani szerkezete (1933)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Magyarország gémvilága (1926)
  • A madárvédelem (1927)
  • Histologie der Vogelmilz (1935)
  • Von der Nebenmilz der Vögel (1938)
  • Adatok a nyomórúd lekötésének módozataihoz (1939)
  • Beiträge zur Kenntnis der Raubvogel-Fauna von Nagylózs (1940)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti