Lázár Mészáros

Lázár Mészáros [mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Lázár estis hungara oficiro, politikisto, ministro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1844).

Lázár Mészáros

Lázár Mészáros [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1796 en Baja. Li mortis la 16-an de novembro 1858 en Eywood.

Biografio redakti

Lázár Mészáros komence lernis iomete juron, tamen li membriĝis al la armeo de Habsburgoj. En 1813 li atingis la rangon ĉefleŭtenanto. Li batalis kontraŭ armeo de Napoleono. Li longe servis en Norda Italio tiam apartenanta al la Habsburga Imperio, kie li iĝis kolonelo en 1845. Tiutempe li korespondadis kun István Széchenyi. En 1848 li estis la unua sendependa ministro pri defendoj. Oni taksas lin kreanto de la memstara hungara armeo. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis ankaŭ parlamentano. Dum la defendaj bataladoj li ne estis talenta, li malvenkis ekzemple en Kassa. Post la malvenkoj li rifuĝis, li vivis en Usono, poste en Anglio. Li deklaris, ke li estu entombigota en Hungario tiam, se okupita armeo ne troviĝas en la patrujo. Tial la entombiga ceremonio okazis en 1991 en sia naskiĝurbo.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

 
Memortabulo pri Lázár Mészáros