Gabriel Léon M'BA (n. la 9-an de februaro 1902 - m. la 27-an de novembro 1967) estis la unua prezidanto de Gabono ekde 1960 ĝis 1967. Oni ankaŭ skribas lian nomon "M'Ba" kaj "Mba".

Léon M'ba
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1902 (1902-02-09)
en Librevilo
Morto 28-an de novembro 1967 (1967-11-28) (65-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo kancero
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioGabono
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Membro de la etno Fangoj, M'ba naskiĝis ene de relative bonhava familio. Li danke al sia zorga edukado estis nomumita de la kolonia administracio kiel kantonestro en la provinco Estuaire. En 1946, li komencis sian politikan karieron, kaj estis nomumita kiel ĉefministro el la 21-a de majo 1957 al la 21-a de februaro 1961. En 1958, li gvidis la aniĝon de Gabono al la franca-afrika komunumo. Li fariĝis prezidanto post la sendependiĝo el Francio la 17-an de aŭgusto 1960. Li estis denove voĉelektita en marto 1967, sed mortis en novembro de la sama jaro kaj estis anstataŭita de sia vicprezidanto, Omar Bongo.