Lövő
Lövő estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. La loknomo signifas hungare: pafisto.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
La komunumo situas laŭ la ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono, laŭ la fervojo Sopron-Szombathely, krome flankovojo Fertőszentmiklós-Kőszeg trairas la komunumon.
Historio redakti
En Lövő loĝis pli frue romianoj kaj avaroj. En 1241 pro la mongola invado la vilaĝo senhomiĝas. Poste bavaroj refondis la komunumon. Inter 1454-1514 Lövő iĝas kampurbo. En 1532 la turkoj detruas la vilaĝon. En 1873 incendio okazas.
Famuloj redakti
En Lövő naskiĝis literaturhistoriisto László Füzi.
Komunumoj pri lövő (= pafisto) en Hungara reĝlando redakti
En la frua mezepoko la pafistoj estis sagistoj.
Egerlövő | Horvátlövő | Lövő | Lövőpetri | Nyírlövő | Zalalövő |