Lúčnica (slovaka elparolo: /ˈluːt͡ʃɲit͡sa/) estas folklora ensemblo en Slovakio, fondita en 1948 en Bratislavo. Ĝi konsistas el ĥoro kaj danca ensemblo.

Lúčnica
Deveno  Slovakio
Ĝenroj Folkloro
Aktivaj jaroj ekde 1948
Retejo lucnica.sk
vdr

Historio redakti

La fondinto de Lúčnica estas la koreografino Oľga Chodáková. Lúčnica naskiĝis kiel “grupo de entuziasmaj junuloj asociita al la etnografia grupo Živeny”. En 1948, ĝi prezentiĝis en Slava agrokultura ekspozicio en Prago[1]. Post 65 jaroj da ekzisto partoprenis en ĝi pli ol 2000 homoj. Okaze de la 60-a datreveno de sia fondiĝo, ĝi prezentis en Bratislavo festan programon de la 21-a de novembro ĝis 1-a de decembro 2008. Ĝi okazis ankaŭ en la teatro Janáčkovo en Brno (parto de la Nacia teatro de Brno) kaj en la teatro Hybernia en Prago. Ekde 1951, la arta direktoro de Lúčnica estas Štefan Nosáľ, kiu antaŭe estis solisto en la ensemblo.

Referencoj redakti

  1. Turner, Marián. Jubilujúca Lúčnica oslavuje (slovake) (2008-11-21). Arkivita el la originalo je 2012-10-05. Alirita 2016-05-30.

Eksteraj ligiloj redakti