Lyman Frank BAUM (naskiĝis la 15-an de majo 1856, mortis la 6-an de majo 1919) estis usona verkisto.

L. Frank Baum
Persona informo
Lyman Frank Baum
Naskonomo Lyman Frank Baum
Naskiĝo 15-an de majo 1856 (1856-05-15)
en Chittenango
Morto 6-an de majo 1919 (1919-05-06) (62-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo L. Frank Baum
Familio
Patro Benjamin Ward Baum vd
Patrino Cynthia Ann Stanton vd
Edz(in)o Maud Gage Baum vd
Infanoj Frank Joslyn Baum • Harry Neal Baum vd
Profesio
Okupo ĵurnalistofilmproduktoroverkisto • romanisto • aktoro • verkisto de porinfana literaturo • scenaristo • poeto • teatra aktoro • sciencfikcia verkisto • redaktisto • filmaktoro • sufrageto • prozisto • dramaturgo vd
Laborkampo redaktado • porjunula literaturoĵurnalismo vd
Aktiva dum 1897– vd
Verkado
Verkoj La mirinda sorĉisto de Oz ❦
La Mirinda Lando de Oz ❦
The Wizard of Oz ❦
The Woggle-Bug Book ❦
The Woggle-Bug ❦
Tik-Tok de Oz ❦
Ozma de Oz ❦
The Life and Adventures of Santa Claus ❦
The Maid of Arran ❦
Mother Goose in Prose ❦
The Last Egyptian ❦
Father Goose: His Book ❦
Father Goose's Year Book ❦
American Fairy Tales ❦
Aunt Jane's Nieces ❦
Aunt Jane's Nieces Abroad ❦
Aunt Jane's Nieces at Millville ❦
Aunt Jane's Nieces at Work ❦
Aunt Jane's Nieces in Society ❦
Aunt Jane's Nieces and Uncle John ❦
Aunt Jane's Nieces on the Ranch ❦
Aunt Jane's Nieces on Vacation ❦
Aunt Jane's Nieces Out West ❦
Aunt Jane's Nieces in the Red Cross ❦
A Kidnapped Santa Claus ❦
Animal Fairy Tales ❦
The Magical Monarch of Mo ❦
The Enchanted Island of Yew ❦
Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz ❦
La Vojo al Oz ❦
La Smeralda Urbo de Oz ❦
The Sea Fairies ❦
Sky Island ❦
La Flikita Knabino de Oz ❦
The Patchwork Girl of Oz ❦
The Tik-Tok Man of Oz ❦
La Birdotimigilo de Oz ❦
His Majesty, the Scarecrow of Oz ❦
Rinkitink en Oz ❦
La Perdita Princino de Oz ❦
La Stana Lignohakisto de Oz ❦
La Magio de Oz ❦
Glinda de Oz ❦
Queen Zixi of Ix ❦
John Dough and the Cherub ❦
The Flying Girl ❦
The Daring Twins ❦
Phoebe Daring ❦
The Master Key ❦
Sam Steele's Adventures on Land and Sea ❦
The Boy Fortune Hunters in the South Seas ❦
Violet's Dreams ❦
L. Frank Baum's Juvenile Speaker ❦
By the Candelabra's Glare ❦
The Fairylogue and Radio-Plays ❦
The Magic Cloak of Oz ❦
The Bluebird Books ❦
Mary Louise in the Country ❦
Mary Louise Solves a Mystery ❦
Mary Louise and the Liberty Girls ❦
Mary Louise Adopts a Soldier ❦
Little Wizard Stories of Oz ❦
Annabel ❦
Queer Visitors from the Marvelous Land of Oz ❦
Dot and Tot of Merryland ❦
Daughters of Destiny ❦
The Fate of a Crown ❦
Policeman Bluejay ❦
The Runaway Shadows ❦
The Gray Nun of Belgium ❦
Prince Silverwings ❦
Plays of L. Frank Baum ❦
Tamawaca Folks ❦
The Twinkle Tales vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
L. Frank Baum

Baum naskiĝis en Chittenango, Nov-Jorkio. Sian junaĝon li pasigis en la luksa bieno de siaj gepatroj. En la jaro 1882 li edziĝis al Maud GAGE kaj transloĝiĝis kun ŝi al Suda Dakoto.

Baum elprovis sin en pluraj agadkampoj. Li laboris en teatro, por gazetoj kaj revuoj, estris la grandmagazenon Baum's Bazaar kaj okupiĝis dum ioma tempo eĉ kiel kokofarmisto. La unua libro, kiun li publikigis en 1866, temis pri la kokobredado. Baum krome eldonis propran semajnan revuon, kiu tamen - kiel la plejmulto de liaj entreprenoj - ne gajnis grandan sukceson.

En 1891 la familio transloĝiĝis al Ĉikago kaj Baum serĉis novan eblecon, gajni monon. Ĉiam ŝatante elpensi rakontojn por siaj propraj infanoj, li nun decidis, verki ankaŭ por aliaj. En siaj unuaj du libroj li rerakontis tradiciajn rakontojn. Iam li enkondukis protagonistinon nomatan Dorothy, poste li elpensis la landon de la mirakloj kaj la ĝojoj Oz kaj en 1900 li publikigis sian libron The Wonderful Wizard of Oz ("La mirinda sorĉisto de Oz"), kiu subite famigis lin. Ene de mallonga tempo fariĝis el ĝi muzikalo, kaj Baum mem verkis la scenaron.

La granda sukceso de la verko igis la aŭtoron daŭrigi la verkadon pri la mirinda lando de Oz. Dume li plurfoje deklaris, ke tiu ĉi estas la lasta libro kaj la serio nun finiĝis, sed finfine li tamen daŭrigis, ĉar li ricevis amason da kortuŝaj leteroj de sia vasta juna legantaro.

L. Frank Baum mortis en 1919 en Los-Anĝeleso. La verkaro pri la sorĉisto de Oz, kiu post la morto de Baum estis daŭrigata fare de aliaj verkistoj, intertempe apartenas al la klasikaĵoj de la fantasto. Ĝi estis plurfoje filmigata, en 1939 ekz. tre sukcese kun Judy Garland en la rolo de Dorothy.

En Esperanto aperis redakti

Eksteraj ligiloj redakti