LADA Golf (ruse Лада Гольф) estas la aŭtofamilio de golfoĉaroj, kiu konsistis el Lada Golf 1002 (duloka, kun kargoplatformo) kaj Lada Golf 1004 (kvarloka), kreita surbaze de Oka Elektro de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Rusio) en 199-2001.

LADA Golf
ruse Лада Гольф
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio VAZ
Produktata 1999-2001
Klaso golfĉaro
Motoro kaj transmisio
Motoro PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj)
Modeloj
Sekvanta modelo LADA Ricksha
Aliaj modeloj VAZ-1111E, VAZ-1152
vdr

En 1999 laŭ la mendo de golfo-klubo ĉe vilaĝo Naĥabino (Moskva provinco) AvtoVAZ eklaboris pri kreado de golfoĉaro kaj ĝis 2000 estis kreitaj du tipoj da aŭtoj: Lada Golf 1002 (duloka, kun kargoplatformo) kaj Lada Golf 1004 (kvarloka). La ĉefa dezajnisto estis Vladimir Pleŝanov, la ĉefa konstrukciisto — Sergej Ivlev. Ambaŭ aŭtoj havis frontan transmision, la elektran motoron PT-125 (ruse ПТ-125) pova je 25 kvt (34 ĉevalpovoj) kaj la plumban akumulilon kun kapacito 120 amperhoroj, kio ebligis veturadon je distanco ĝis 40 km. Plejparto de elementoj estis prenitaj de Oka Elektro. La maksimuma rapideco de Lada Golf 1004 estis 24 km/hore, Lada Golf 1002 — 40 km/hore[1].

Dum testado de Lada Golf 1002 en la golfoklubo kun plena ŝarĝo evidentiĝis ke dum veturado laŭ malebena tereno kun malsekaj herboj ĝi ne povas grimpi sur krutajn deklivojn, do oni decidis transformi ĝian transmision de la fronta al la posta. Dum sekva jaro estis kreitaj tri tiaj aŭtoj kun la posta transmisio, kiuj estis senditaj al la menciita golfoklubo[1].

En 2001 en aŭtoekspozicio en Moskvo estis prezentita Lada Golf 1004T — la modifita versio kun tegmento[1].

Laŭdire la aŭtoj havis plurajn mankojn, do ne estis aktive uzataj en la aĉetinta ilin golfoklubo kaj pliaj mendoj ne aperis[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Мирзоев Г. К., Казаров А. П. Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Arkivita el la originalo je 2015-02-23. Alirita 2019-09-09.
  2. История «Бронтокара» — внутризаводского развозного грузовичка (ruse) (2017-03-05). Alirita 2019-10-14.