LADA Granta (ruse Лада Гранта) estas la rusia kompakta aŭto kun fronta transmisiilo, kiun AvtoVAZ produktas ekde la 16-a de majo 2011. Ĝi anstataŭis la familion LADA Priora en modela vico. La aŭto vendiĝas ekde fino de decembro 2011.

LADA Granta
ruse Лада Гранта
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti, Iĵevsko, Arguno (Rusio), Oskemeno (Kazaĥio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Produktata ekde 2011
Klaso malgranda
Modeloj
Antaŭa modelo LADA Kalina
Aliaj modeloj Datsun on-DO, Renault Logan
vdr

LADA Granta anstataŭis la antaŭajn aŭtofamiliojn kiel Ĵiguli (la "klasika"), LADA Samara[1] kaj limuzinon LADA Kalina[2].

Kreado redakti

La nomon por projekto kun interna kodo VAZ-2190 oni elektis el kelkmil variantoj, ricevitaj kadre de la konkurso "Al la popola aŭto — popolan nomon". Venkis la versio proponita de Pavel Zaĥarov el Krasnojarsko. Dum la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio en 2010 oni solene enmanigis al li premion forme de LADA Kalina[3].

Unuafoje LADA Granta estis prezentita kadre de la Kunveno de la Unio de Maŝinkonstruistoj de Rusio en Toljatti la 11-an de majo 2011[4]. La ĉefministro Vladimir Putin veturis en ĝi tra la fabriko kaj rekomendis ĝin kiel bonan malmultekostan aŭton por familia uzado. La ĵurnalistoj atentis, ke li ne tuj sukcesis ekfunkciigi la motoron kaj malfermi kofrujon[5].

Versioj redakti

LADA Granta
ruse Лада Гранта
 
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti, Iĵevsko, Arguno (Rusio), Oskemeno (Kazaĥio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Produktata 20112018
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro VAZ-11183-50 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1597 cm³, 82 ĉevalpovoj)
VAZ-11186 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1597 cm³, 87 ĉevalpovoj)
VAZ-21126 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1597 cm³, 98 ĉevalpovoj)
VAZ-21127 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1597 cm³, 106 ĉevalpovoj)
Transmisio la mekanika 5-ŝtupa
la aŭtomata 4-ŝtupa
la robota 5-ŝtupa
Dimensioj
Longeco 4 260 mm (limuzino)
4 246 mm (liftback)
Larĝeco 1 700 mm (limuzino)
1 700 mm (liftback)
Alteco 1 500 mm (limuzino)
1 500 mm (liftback)
Modeloj
Antaŭa modelo LADA Kalina
 
vdr
 
Versio Standart

La 16-an de novembro 2011 en AvtoVAZ komenciĝis testa fabrikado de LADA Granta[6]. En oktobro 2011 startis la amasa fabrikado[7].

Kolektado de antaŭmendoj komenciĝis la 8-an de septembro 2011 kaj en du monatoj pli ol 20 mil homoj mendis la aŭton, post kio la kompanio provizore haltigis la mendokolektadon[8]. Ekde komenco LADA Granta estis produktata en tri variantoj: limuzino, hatchback kaj kombiaŭto.

En julio 2012 aperis la versio kun la kvarŝtupa aŭtomata rapidumskatolo de firmao Jatco (Japanio) — unuafoje en la rusia aŭto[9].

Fine de majo 2013 dekmiloj da aŭtoj estis revokitaj pro trovita problemo pri agordoj de aerkusenoj[10].

En novembro 2015 komenciĝis fabrikado de limuzinoj LADA Granta en la kompanio "Ĉeĉenaŭto" en Arguno (Ĉeĉenio)[11].

LADA Granta Liftback redakti

En marto 2013 estis oficiale prezentita LADA Granta en versio liftback[12]. Krom la karoserio, ĝi ricevis novan frontan bufron, aliformajn malantaŭajn pordojn, ŝanĝiĝis situo de fronta numerplato. La 14-an de majo 2014 en Iĵevsko komenciĝis amasa fabrikado de tiu ĉi versio (interna kodo VAZ-2191). Antaŭe oni nomis ĝin hatchback, sed ekde tiam oficiale rebaptis kiel liftback[13].

LADA Granta Sport redakti

LADA Granta Sport estis prezentita en 2011 samtempe kun starto de la Pokalo de LADA Granta. Ĝi havas 16-colajn fanditajn diskojn, malaltprofilajn pneŭojn Yokohama, pli grandajn bremsodiskojn, malaltigitan je 20 mm veturaltecon kaj gasoplenajn amortizilojn.

LADA Granta FL (FaceLift) redakti

 
LADA Granta Cross.

Fabrikado de LADA Granta FL (FaceLift) startis la 14-an de aŭgusto 2018[14]. La 29-an de aŭgusto 2018 ĝi estis prezentita dum la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio kaj la 1-an de septembro ekvendiĝis[15]. La 25-an de decembro 2018 komenciĝis vendado de komerca versio de LADA Granta[16]. La 8-an de februaro 2019 estis prezentita la lernoversio de LADA Granta, destinita por la aŭtolernejoj[17].

Teknikaj karakterizoj redakti

LADA Granta havas la modernigitajn frontan kaj malantaŭan suspensiojn de LADA Kalina.

Ĝi havas tri tipojn de motoroj, kiuj varias depende de la versio:

  • Standart: 1,6 litro, 8-valva, 82 ĉevalpovoj, 132 N·m;
  • Norma: 1,6 litro, 8-valva, 87 ĉevalpovoj, 140 N·m;
  • Norma+ kun aŭtomata rapidumskatolo: 1,6 litro, 16-valva, 98 ĉevalpovoj, 145 N·m;
  • Luxe: 1,6 litro, 16-valva, 98 ĉevalpovoj, 145 N·m;
  • Luxe: 1,6 litro, 16-valva, 106 ĉevalpovoj, 148 N·m;
  • Standart: 1,6 litro, 16-valva, 118 ĉevalpovoj, 154 N·m.

La kvinŝtupa mekanika rapidumskatolo estas preskaŭ identa al tiu de LADA Kalina. Ekde aŭtuno 2012 aperis la modernigita mekanika rapidumskatolo VAZ-2181 kun nova mekanismo de elektado de kluĉiloj, ŝnura transmisiilo, dukonusa sinkronigilo de la unua kaj dua rapidumoj, malpli grandan oleujon[18].

Sekureco redakti

La aŭto sukcese trapasis teston en laboratorio de AvtoVAZ. La testo similas al EuroNCAP, nur rapideco de konfrontiĝo kontraŭ deformebla bariero estas malpli alta je 8 km/hore.

La rusia magazeno Autoreview aranĝis kolizian teston laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program) por LADA Granta en la baza kaj maksimuma versioj.

Autoreview Car Assessment Program
 
Sekureco de pasaĝeroj

fronta kolizio)

8,4 poentoj el 16
Testita modelo:LADA Granta,

kvinporda limuzino, versio Standart


La baza versio Standart (kun unu aerkuseno) gajnis 8,4 poentojn (2 steloj), kio superas rezulton de LADA Kalina (5,6 poentoj, 1 stelo) kaj estas la plej bona rezulto el ĉiuj rusiaj aŭtoj en la baza versio[19].

Autoreview Car Assessment Program
 
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

10,7 poentoj el 16
Testita modelo:LADA Granta,

kvinporda limuzino, versio Luxe


La maksimuma versio Luxe (du frontaj aerkusenoj kaj antaŭstreĉiloj de sekurecrimenoj) gajnis 10,7 poentojn (3 steloj)[20].

Aŭtosporto redakti

LADA Granta FL
 
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Produktata ekde 2018
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro VAZ-11186 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1597 cm³, 87 ĉevalpovoj)
VAZ-21126 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1597 cm³, 98 ĉevalpovoj)
VAZ-21127 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1597 cm³, 106 ĉevalpovoj)
Transmisio la mekanika 5-ŝtupa
la aŭtomata 4-ŝtupa
la robota 5-ŝtupa
Dimensioj
Longeco 4 268 mm (limuzino)
4 250 mm (liftback)
3 926 mm (hatchback)
4 118 mm (kombiaŭto)
Larĝeco 1 700 mm (limuzino)
1 700 mm (liftback)
1 700 mm (hatchback)
1 700 mm (kombiaŭto)
Alteco 1 500 mm (limuzino)
1 500 mm (liftback)
1 500 mm (hatchback)
1 538 mm (kombiaŭto)
Veturalteco 180 mm
Modeloj
Antaŭa modelo LADA Kalina
 
vdr

RRC redakti

En la Rusia Ĉampionkonkurso (RRC) kelkaj teamoj uzis speciale adaptitajn LADA Granta similajn al tiuj, uzitaj en la Pokalo de LADA Granta.

Pokalo de LADA Granta redakti

 
LADA Granta Sport por LADA Granta Cup. 2013.
 
Pokalo de LADA Granta

En 2011—2013 AvtoVAZ okazigis la konkuron Pokalo de LADA Granta (LADA Granta Cup) kun speciale adaptitaj aŭtoj kun motoroj je 235 ĉevalpovoj.

WTCC redakti

La fabrika teamo LADA je speciale adaptitaj aŭtoj kun turbinomotoroj je 1,6 litro ede 2013 partoprenas la Mondkonkurson pri Ŝoceo-Ringaj Konkuroj je Leĝeraj Aŭtoj (WTCC). La plej bona rezulto estis la kvina loko, okupita de James Thompson en la Moskva etapo[21]. La 5-an de oktobro 2014 en la 9-a etapo de WTCC en Pekino (Ĉinio) LADA Granta stirata de Robert Huff venis al la fino la unua — unuafoje en la historio de la teamo LADA Sport[22].

RTCC redakti

LADA Granta Sport partoprenis la 7-an etapon de la profesia Ĉampionkonkurso pri Aŭtaj Ringaj Konkuroj (RTCC) en la grupo Touring[23] kun estimindaj rezultoj[24].

La Rusia Serio de Ringaj Konkuroj redakti

Ekde 2014 LADA Granta partoprenas en la Rusia Serio de Ringaj Konkuroj en la klaso Super Production. Ekde 2019 redezajnitaj hatchback-oj LADA Granta FL aperis en la klasoj Touring Light kaj S1600[25].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Алексей Непомнящий (2011-03-28) Через три года "АвтоВАЗ" станет другим (ruse). Vedomosti. Alirita 2019-08-19.
  2. "АвтоВАЗ" прекращает выпуск Lada Kalina в кузове седан (ruse). RIA Novosti (2011-05-01). Arkivita el la originalo je 2012-02-19.
  3. Павел Захаров рассказал, почему назвал "Грантой" новую "Ладу" (ruse) (2010-08-09). Alirita 2019-09-05.
  4. Премьера Lada Granta состоится 11 мая (ruse). Автовести (2011-05-04). Alirita 2019-08-19.
  5. Путин о Lada Granta: "Это самая дешевая версия. Но хорошая" (ruse). Автовести (2011-05-11). Alirita 2019-08-19.
  6. «АвтоВАЗ» начал серийное производство Lada Granta (ruse). KM.ru (2011-11-29). Alirita 2019-08-19.
  7. Серийный выпуск LADA Granta начнется 29 ноября (ruse). Автовести (2011-11-24). Arkivita el la originalo je 2019-08-19. Alirita 2019-08-19.
  8. АВТОВАЗ временно остановил приём заявок на Лада Гранта (ruse). Автореактор (2011-11-13). Arkivita el la originalo je 2019-08-19. Alirita 2019-08-19.
  9. Началось производство первого российского автомобиля с "автоматом" (ruse). Lenta.ru (2012-07-19). Alirita 2019-08-19.
  10. «АвтоВАЗ» отзывает более 30 тысяч своих машин (ruse). Runews.ru (2013-05-30). Alirita 2019-08-19.
  11. Анна Полякова (2015-11-12) В Чечне начали выпускать седан «Лада Гранта» (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-19.
  12. Александр Шаронов (2014-03-03) АвтоВАЗ представил «Ладу Гранту» в кузове хэтчбек (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-19.
  13. Пятидверную «Гранту» переименовали в лифтбек (ruse). Motor.ru (2014-05-14). Alirita 2019-08-19.
  14. [АвтоВАЗ начал производство новой Lada Granta https://ria.ru/20180814/1526504648.html] (ruse). RIA Novosti (2018-08-14). Alirita 2019-08-19.
  15. Андрей Григорьев (2018-09-01) В России начались продажи новой Lada Granta (ruse). Life.ru. Alirita 2019-08-19.
  16. LADA Granta — новый модельный ряд коммерческих автомобилей (ruse). Lada.ru (2018-12-25). Arkivita el la originalo je 2019-08-19. Alirita 2019-08-19.
  17. «АвтоВАЗ» выпустил учебную Lada Granta (ruse). Izvestija (2019-02-08). Alirita 2019-08-19.
  18. Максим Сачков (2013-01-11) Новая коробка передач «Гранты» и «Калины»: тяга к тросу (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-08-19.
  19. Юрий Ветров (2012) Наш краш-тест Лады Гранты: вазовцы рассчитывали на три звезды в рейтинге ARCAP, что получилось? (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-19.
  20. Юрий Ветров (2015) Краш-тест Лады Гранты с двумя подушками безопасности (ruse). Авторевю.
  21. Lada Granta Sport LUKOIL заняла 2-е место на Чемпионате мира по кольцевым гонкам (ruse). Rostec (2013-11-19). Arkivita el la originalo je 2019-08-19. Alirita 2019-08-19.
  22. Роб Хафф выиграл финальную гонку WTCC на Lada Granta (ruse). Rostec (2014-11-07). Arkivita el la originalo je 2019-08-19. Alirita 2019-08-19.
  23. Спортивная Lada Granta примет участие в RTCC (ruse) (2011-10-07). Arkivita el la originalo je 2012-05-06. Alirita 2019-08-19.
  24. В чемпионате RTCC LADA Granta Sport показала себя на высшем уровне (ruse) (2011-10-13). Arkivita el la originalo je 2012-05-06. Alirita 2019-08-19.
  25. Дождь внес интригу в первые гонки СМП РСКГ-2019 (ruse) (2019-04-20). Arkivita el la originalo je 2019-08-26. Alirita 2019-08-19.