LTE (telekomunikado)

En telekomunikado, LTE (angle: Long-Term Evolution, esperante: Longtempa evoluado) estas normo pri komunikado per sendrata larĝa bendo por porteblaj aparatoj kaj datenterminaloj, bazitaj sur GSM/EDGE kaj UMTS/HSPA-teĥnologioj. Ĝi pliigas la kapablon kaj rapidecon uzante alian radiointerfacon kune kun kernaj retoj plibonigoj[1][2]. La normo estis elvolvita de 3GPP (3a Projekto pri Kunlabora Generacio) kaj estas specifita en sia Eldono 8 dokumenta serio, kun malgrandaj plibonigoj priskribitaj en Eldono 9. LTE estas la ĝisdatiga vojo por portondoj kun ambaŭ GSM/UMTS-retoj kaj CDMA2000-retoj.

Landoj ekipitaj de retoj per LTE (frua 2018):
  •  komercaj retoj
  •  elvolvantaj retoj
  •  testataj retoj
  • La celo de LTE estas ebligi la uzadon de larĝa bendo, uzante la sperton akiritan en retoj 3G por ebligi rapidan kaj ĝisdatigeblan evoluon de finaj punktoj al veraj retoj de 4-a generacio "LTE Advanced " (Antaŭeniĝa LTE), kiu celas atingi eĉ pli altajn rapidojn (> 1 Gbit/s).

    Notindas, ke malsamaj LTEaj frekvencoj kaj bendoj estas uzataj en diversaj landoj, kio povus krei problemojn por tranaciaj vojaĝantoj.

    Frekvencaj bendoj redakti

    La LTEa normo kovras gamon da multaj malsamaj bendoj, ĉiu el ili estas referencita samtempe de frekvenco kaj de bendnombro:

    • Nordameriko – 600, 700, 850, 1700 (Advanced Wireless Services - AWS), 1900, 2300 (Wireless Communications Service -WCS), 2500, 2600 MHz (bendnombroj 2, 4, 5, 7, 12, 13, 17, 25, 26, 29, 30, 41, 66, 71)
    • Latinameriko kaj Karibio – 700, 850, 900, 1700, 1800, 1900, 2100, 2600 MHz (bendnombroj 1, 2, 3, 4, 5, 7, 8, 13, 17, 28)
    • Eŭropo – 450, 700, 800, 900, 1500, 1800, 2100, 2300, 2600, 3500, 3700 MHz (bendnombroj 1, 3, 7, 8, 20, 22, 28, 31, 32, 38, 40, 42, 43)[3][4]
    • Azio – 450, 700, 800, 850, 900, 1500, 1800, 1900, 2100, 2300, 2500, 2600, 3500 MHz (bendnombroj 1, 3, 5, 7, 8, 11, 18, 19, 21, 26, 21, 31, 38, 39, 40, 41, 42)[5][6]
    • Afriko – 700, 800, 850, 900, 1800, 2100, 2500, 2600 MHz (bendnombroj 1, 3, 5, 7, 8, 20, 28, 41)
    • Oceanio (inkl. Aŭstralio[7][8] kaj Novzelando[9]) – 700, 800, 850, 1800, 2100, 2300, 2600 MHz (bendnombroj 1, 3, 7, 12, 20, 28, 40).

    Sekvas, ke telefonoj de iu lando verŝajne ne funkcias en alia lando. Uzantoj bezonos uzi plurbendan telefonon kun vagada (angle roaming) kapablo internacie.

    Referencoj redakti

    Vidu ankaŭ redakti