La laĥaj dialektoj (ĉeĥe lašská nářečí, pole gwary laskie[1] germane lachische Sprache) estas grupo de dialektoj de la okcidentslavaj lingvoj, per kiuj oni parolas precipe en partoj de Ĉeĥa Silezio kaj en Hluĉinio, sed ankaŭ en la sude lima nordorienta Moravio kaj en Supra Silezio en la regiono de la urboj Racibórz (germane Ratibor, ĉeĥe Ratiboř) kaj Głubczyce (germane Leobschütz, ĉeĥe Hlubčice, silezi-pole Gubczýcé). La plej multaj ĉeĥaj lingvosciencistoj konsideras ĝin dialekto de la ĉeĥa lingvo, multaj polaj lingvosciencistoj tamen konsideras ĝin de pola origino.[2] Laŭ multaj lingvosciencistoj al la laĥaj dialektoj apartenas la teŝina dialekto kaj la silezia-pola lingvo. La dialektoj konsideriĝas transiroj inter la pola, silezia-pola, moravia kaj ĉeĥa lingvoj kaj estas parto de la silezia dialektaro.[3]

Laĥaj dialektoj
dialektogrupo
Okcidentslavaj lingvojLeĥaj lingvoj
Parolantoj 500 000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Angla nomo Lachian
Franca nomo dialectes lachs
vdr
la historia teritorio de la laĥaj dialektoj (la tereno de la teŝina dialekto dekstre

Referencoj redakti

  1. laŭ la Herder-Instituto. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2015-11-12.
  2. Mowa polska na Śląsku S. Bąk, Wrocław-Warszawa 1974
  3. Dušan Šlosar Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 458 kB) kaj Aleksandr D. Duličenko Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 170 kB) en la Lexikon der Sprachen des europäischen Ostens ("leksikono de la lingvoj de la eŭropa oriento")