Laŭerco

komunumo de Svislando
Laŭerco
Blazono de Laŭerco
Laŭerco kun rigardo al la montmasivo Mythen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 2′ 6″ N 8° 34′ 50″ O / 47.03500 °N, 8.58056 °O / 47.03500; 8.58056 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 6″ N 8° 34′ 50″ O / 47.03500 °N, 8.58056 °O / 47.03500; 8.58056 (mapo)
Areo 9,20 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 6424
Komunumkodo 1365
Mapo de Laŭerco
vdr

Pri la komunumo redakti

Laŭerco (germane Lauerz) estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 1054 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Laŭerco situas nordoriente de la monto Rigi ĉe la nordokcidenta bordo de la samnoma lago. Al la komunumo apartenas ankaŭ la insulo Schwanau en la lago, sur kiu situas ruino de kastelo, kiu supozeble estis konstruita de la Grafoj de Kiburgo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Laŭerco limas en nordo al Steinerberg, en nordoriento al Steinen, en oriento al Ŝvico, en sudo al Ingenbohl, en okcidento al Gersau, kaj en nordokcidento al Arth.

Trafiko redakti

Tra Laŭerco pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Lucerno al Ŝvico. La svisa aŭtovojo A2 pasas aliflanke de la lago. Al ĝi la komunumo havas alvetureblon nordokcidente en Arth kaj sudokcidente en Ŝvico. La buslinio 1 de la Auto AG Schwyz de Arth-Goldau tra Ŝvico al Muotathal konektas la komunumon al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Laŭerco datiĝas el la jaro 1306 kiel Lowertz. Dum mezepoko Laŭerco apartenis unue al la Grafoj de Lencburgo, poste al ties heredantoj la Grafoj de Kiburgo kaj fine al la Habsburgoj. En la jaro 1480 estis menciita la kapelo Sankt Theodul kiel filio de la paroĥo Ŝvico. La kapelo estis rekonstruita en la jaro 1508 kaj 1509 post bruliĝo. En la jaro 1520 Laŭerco fariĝis kaplanejo kaj en la jaro 1581 propra paroĥo, kiu tamen ankoraŭ ĝis la 17-a jarcento dependis de Ŝvico. En la jaro 1675 la preĝejo Sankta Nikolao estis novkonstruita. La 19-an de septembro 1764 inscendio detruis la kernon de la vilaĝo. La 2-a de septembro 1806 grandaj partoj de la vilaĝo estis detruitaj per cunamo, kiuj kaŭzis la Montofalo de Goldau. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti