La Antaŭ-Rafaelida Frataro

La Antaŭ-Rafaelida Frataro (angle Pre-Raphaelite Brotherhood) estis asocio de anglaj pentristoj, poetoj kaj kritikistoj, fondita en 1848 en Londono de John Everett Millais, Dante Gabriel Rossetti kaj William Holman Hunt. La Frataro daŭris kiel formita grupo apenaŭ dum jar-kvino, sed ties influo falis sur la angla pentrarto ĝis la komenco de la 20a jarcento. Oni uzas la terminon antaŭrafaelismo por karakterizi la pentrartan movadon kiun ili reprezentas. Kutime ĝi estas ligita al la movado de la realisma pentrarto kiu samtempe disvolviĝis en Francio. La terminon «antaŭrafaelisma» oni komprenas kiel derivaĵo de «antaŭrafaelismo», kaj ne aplikandas al nomo de la grupo de artistoj origina.

La Antaŭ-Rafaelida Frataro
arta movado • artista grupo • stilo
Komenco 1848 vd
Fondinto(j) William Holman Hunt • John Everett Millais • Dante Gabriel Rossetti vd
vdr
Persefono, de Dante Gabriel Rossetti.

La antaŭrafaelistoj malakceptis la akademiisman pentrarton dominantan en Anglio en la 19a jarcento, centrante siajn kritikojn en Sir Joshua Reynolds, fondinto de la Reĝa Akademio de Artoj. Ekde ĝia vidpunkto, la akademiisma pentrarto hegemonia nur pluigis la manierismon de la itala pentrarto posta al Rafaelo kaj Mikelanĝelo, per elegantaj komponoj sed malplenaj je enhavo aŭ sincereco. Tial ili defendis la revenon al detalismo kaj luma kolorismo de la primitivaj italaj kaj flandraj pentristoj, antaŭaj al Rafaelo —de tie la nomo de la grupo—, kiujn ili konsideris pli aŭtentaj.

Ĉefaj artistoj redakti

Membroj de la Antaŭ-Rafaelida Frataro redakti

Artistoj kaj gravuloj rilataj kun la Frataro redakti

Kolektoj redakti

Estas gravaj arto-kolektoj de antaŭrafaelisma arto en la Tate Gallery, la Manchester Art Gallery, la Lady Lever Art Gallery en Merseyside, en la Birmingham Museum & Art Gallery kaj en la Museo de Arte de Ponce en Puerto Rico.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Daly, Gay (1989). Pre-Raphaelites in love. New York: Ticknor & Fields. ISBN 0-89919-450-8.
  • Gaunt, William. Pre-Raphaelite Tragedy. ISBN 0-351-16418-9.
  • Hawksley, Lucinda (1999). Essential Pre-Raphaelites. Paragon, United Kingdom. ISBN 1-84084-524-4.
  • Staley, Allen; Newalll, Christopher (2004). Prerrafaelitas. La visión de la naturaleza. Madrid: Fundación La Caixa. ISBN 84-7664-854-5.
  • Stevens, Bethan (2008). Pre-Raphaelites. London: The British Museum Press. ISBN 978-0-7141-5066-6.
  • Morris, William (2014). Lo bueno, lo útil y lo bello. Mochuelo Libros, Buenos Aires. ISBN 978-987-45381-0-9.

Eksteraj ligiloj redakti