La Asunción

La Asunción (Ĉieliro, pri tiu de la Virgulino Maria) estas insula urbo de Venezuelo, ĉefurbo de la subŝtato Nova Sparto situa en la orienta parto de la Insulo Margarita kiu havis laŭ la censo de 2011 117 513 loĝantojn.

La Asunción
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117 513  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 11° 2′ N, 63° 52′ U (mapo)11.033333333333-63.862777777778Koordinatoj: 11° 2′ N, 63° 52′ U (mapo) [+]
Alto 42 m [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
La Asunción (Nova Sparto)
La Asunción (Nova Sparto)
DEC
La Asunción
La Asunción
Situo de La Asunción
La Asunción (Venezuelo)
La Asunción (Venezuelo)
DEC
La Asunción
La Asunción
Situo de La Asunción

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Asunción (Nueva Esparta) [+]
vdr

Geografio redakti

  • Alteco: 67 m.
  • Latitudo: 11 01' 39" n
  • Longitudo: 063º 51' 46" W

Historio redakti

 
Kastelo de Santa Rosa.

La urbo estis fondita de Pedro González Cervantes de Albornoz en 1562 kaj dum sia historio ĝi estis nomita diference ekzemple jeno: Villa del Espíritu Santo, Valle de Santa Lucía kaj La Margarita ĝis resti oficiale La Asunción.

La Asunción estis grava bastiono en la lukto por la sendependeco de Venezuelo kaj krome laŭlonge de sia historio estis grava setlejo por la Hispana Imperio kaj tiele ĝi estis ofte atakita de piratoj kaj korsaroj.

En julio de 1561 Lope de Aguirre alvenis al la insulo Margarita kaj kontrolis ĝin, sciigante ties loĝantojn ke li portas grandan trezoron de la inkaoj kaj tiuj, inklude la guberniestron don Juan Villadrando, avaremaj, falis en la trompon. Aguirre enprizonigis la guberniestron kaj membrojn de la konsilantaro. Poste li kaptis permilite La Asunción kaj najbarajn vilaĝojn. Koninte pri tio, la kontinentaj aŭtoritatoj, sendis Francisco Fajardo lukti kontraŭ li. Antaŭ abandoni Margarita Aguirre ekzekutis la guberniestron kaj 50 lokanojn.