La Balengero estas la oficiala himno de Majorko. Estas adapto de la poemo de Joan Alcover (1854-1926) kiu siavice uzis la malnovan kaj popularan infanan kanton majorkan por inspiri sin. La muziko estas verko de la kataluna komponisto Amadeo Vives kaj en 1996 la Insula konsilio de Majorko levis ĝin al himno de la insulo.

Teksto kaj tradukado redakti

La Balanguera (Kataluna) La Balengero (Esperanto)
La Balanguera misteriosa,

com una aranya d'art subtil,

buida que buida sa filosa,

de nostra vida treu el fil.

Com una parca bé caviŀla

teixint la tela per demà.

La Balanguera fila, fila,

la Balanguera filarà.

La Balengero kun mistero, 

per aranea art’, subtil’, 

de l’ Vivo tiras la fadenon, 

agas kaj agas la ŝpinil’.

Al meditado ŝi inklinas, 

teksante por morgaŭa tag’  

La Balengero ŝpinas, ŝpinas, 

senĉesa estos la ŝpinad’.

Girant l'ullada cap enrera

guaita les ombres de l'avior,

i de la nova primavera

sap on s'amaga la llavor.

Sap que la soca més s'enfila

com més endins pot arrelar.

La Balanguera fila, fila,

la Balanguera filarà.

Ekrigardante malantaŭen 

ŝi vidas ombrojn de l’ pratemp’, 

kaj de la nova printemp’ scias 

kie kaŝiĝas nun la sem’.

ŝi scias: trunk’ des pli altiĝas, 

ju pli eniĝas radikar’.  

La Balengero ŝpinas, ŝpinas, 

senĉesa estos la ŝpinad’.

De tradicions i d'esperances

tix la senyera pel jovent

com qui fa un vel de noviances

amb cabelleres d'or i argent

de la infantesa qui s'enfila

de la vellura qui se'n va.

La Balanguera fila, fila,

la Balanguera filarà

El tradicioj kaj esperoj 

ŝi teksas flagon de l’ junec’, 

kvazaŭ ŝi farus edzvualon 

el haroj-oro kaj arĝent’-

de l’ infanec’ supreniranta, 

de l’ laca jam maljunular’.  

La Balengero ŝpinas, ŝpinas, 

senĉesa estos la ŝpinad’.