La Blanka Gvardio (ruse Белая гвардия) estas romano fare de Miĥail Bulgakov, rusa verkisto de la 20-a jarcento, kiu famiĝis pro sia kritikiste aplaŭdata malpli frua verko La Majstro kaj Margarita.

Белая гвардия
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miĥail Bulgakov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1925
Eldonejo New Russia (magazine)
vdr

Historio redakti

La Blanka Gvardio unue aperis felietone en la sovet-tempa beletra revuo Rossija en 1926, sed neniam atingis kompletan eldonitecon, ĉar la revuon fermis la registaro de la USSR. Ĝi neniam atingis ĝustan eldonon ĝis post la morto de Stalin. El La Blanka Gardo oni anstataŭe faris teatraĵon La Tagoj de la Turbinoj, surscenigota ĉe la Arta Teatro de Moskvo ĝis finfine tiu mem prohibiĝis. Tiam Bulgakov pledis al Stalino mem por permeso forlasi la landon, sed anstataŭ tio Stalino persone donis al li postenon ĉe la Arta Teatro de Moskvo, kie li ankoraŭ estis laboranta kiam li kompletigis la romanon La Majstro kaj Margarita, antaŭ sia morto en 1940. Lia vidvino sukcesis parte eldonigi La Blanka Gvardio en la beletra revuo Moskva en 1966, kaj la tutan romanon oni finfine eldonis kiel tutaĵon en 1973.

La romano: situoj, temoj, kaj rakonta stilo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lokita en Ukrainio kaj komenciĝanta malfrue en 1918, la romano koncernas la fatalon de la familio Turbin dum la diversaj armeoj de la Rusa Enlanda Milito — la Blankuloj, la Ruĝuloj, la Germana Armeo postlasita post kiam Rusio rezignis pri la Unua Mond-Milito — kaj la kamparanoj de Ukrainio batalas pri la urbo Kiev. Historie realaj homoj kiel Simon Petljura kaj Skoropadskij surscenas dum la diversaj Turbin-oj implikiĝas en la efikoj sur siaj vivoj de la Rusa Revolucio kaj la Rusa Enlanda Milito.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aŭtobiografiecaj elementoj redakti

La romano entenas multajn aŭtobiografiecajn elementojn. La pli juna frato Turbina modeliĝas sur la pli juna frato de Bulgakov mem. La domo de la Turbinoj precize spegulas la domon de la familio Bulgakov en Kiev (kiu nun estas muzeo dediĉita al Bulgakov).

Eksteraj ligiloj redakti