La Demajagua estis sukerfabrikejo en Kubo, ĉe la golfo de Guakanajabo, en Manzanillo kie Carlos Manuel de Céspedes, posedanto de la sukerfabrikejo, ekigis la sendependecon disde Hispanio la 10-an de oktobro 1868, deklarante la sendependecon de la Patrio, subtenata de centoj da homoj en Manzanillo, precipe liaj liberigitaj sklavoj. En tiu ĉi loko montriĝis la unua trikolora flago de Kubo, kudrita de Candelaria Acosta.

Ruinoj de La Demajagua.

Ĉi tiu loko nuntempe estas Muzeo de la Nacia Parko La Demajagua, kaj deklarita Nacia Monumento la 6-an de junio 1978, kaj estas konsiderata kiel unu el la plej elstaraj lokoj de Kubo el historia signifo.

Nuntempe La Demajagua ankaŭ estas malgranda vilaĝo kiu apartenas al la urbo Manzanillo, provinco Granma, ĉirkaŭata de montaro.