La Geamantoj de Teruelo

La historio aŭ legendo de la Geamantoj de Teruelo rakontas la am-historion inter du gejunuloj el Teruelo, Hispanio, nome Isabel de Segura kaj Juan Martínez de Marcilla (ankaŭ identigita kiel Diego de Marcilla), konata el la rekreaĵoj de la baroka teatro kiel Diego. Ekde 1996 oni celebras en Teruelo, kiel rememoraĵo de la tradicio kaj allogaĵo por turismo, la feston de La Nuptoj de Isabel de Segura.

Maŭzoleo de la Geamantoj en la Preĝejo Sankta Petro de Teruelo, verko de Juan de Ávalos y Taborda.
Detalo de la manoj de la Geamantoj de Teruelo en la funebra monumento fare de Juan de Ávalos y Taborda. La manoj ne tuŝas unu la alian.

La legendo redakti

Iam, en Teruelo, dum la 13-a jarcento, estis riĉa komercisto kiu havis tre belan filinon. La junulino, nome Isabel de Segura, kaj junulo malriĉa sed honesta nome Diego de Marcilla, kiuj iam renkontiĝis en la merkato kaj enamiĝis absolute. La junuloj amis sin multe unu la alian, ĝis la punkto ke ili parolis pri sia amo, kaj la junulo montris deziron edzinigi ŝin. Ŝi respondis ke ankaŭ ŝi same deziris, sed ke ŝi neniam faru ion sen gepatra aprobo. Bedaŭrinde, spite la fakton ke Diego Marcilla estis alloga junulo, ŝi posedis nek riĉon nek havaĵojn. Li diris al sia amatino ke, ĉar lia patro malakceptis lin nur ĉar mankis al li mono, se ŝi volis atendi dum ekzemple kvin jaroj, li pretis foriri serĉi laboron por akiri monon kaj iĝi akceptebla kiel edzo. Ŝi promesis atendi.

Milite kontraŭ maŭroj, li akiris post kvin jaroj grandan monsumon; kaj dum tiu tempo Isabel estis ĉikanita de sia patro por ke ŝi edziniĝu. Ŝi sukcesis malhelpi ŝian edzinigon dirante ke ŝi promesis virguliniĝi ĝis esti dudekjaraĝa kaj asertante ke virinoj ne devus edziniĝi ĝis ili povu kaj sciu regi hejmon. Post la menciitaj kvin jaroj la patro revenis al la afero: «Filino, mia deziro estas ke vi edziniĝu». Kaj ŝi, vidante ke la limdato de la kvin jaroj estis konkludonta kaj ŝia fianĉo nek reaperis nek sendis vivsignalojn, ekkredis ke li estas mortinto. Tuj la patro organizis nupton kun riĉulo. Tamen, en tiu sama tago revenis Diego de Marcilla, kiu estis siavice ĉikanita de diversaj malfacilaĵoj. Isabel, trovinte lin, konsilis al li serĉi alian edzinon, ĉar ŝi jam havis edzon. Li petis kison, ŝi malakceptis kaj li falis mortinta.

Ŝi rakontis tion al la edzo kiu demandis al ŝi kial ŝi ne estis kisinte lin. Li vere nervoziĝis nesciante kion fari el la kadavro. Li timis esti akuzita pro murdo. Ili pene alportis la mortinton al la hejmo de lia patro. Ŝi bedaŭris sian agon kaj la enorman amon de Diego. Finfine ŝi decidis kisi lin antaŭ lia enterigo; ŝi iris al la Preĝejo Sankta Petro. Ŝi kisis lin tiom emocie ke ankaŭ ŝi mortiĝis. La najbaroj iĝis kortuŝitaj kaj la edzo konfesis la aferon, laŭ la edzino estis rakontinta ĝin. Finfine oni decidis entombigi ilin kune en sama tombo. Kune porĉiame.

En Esperanto redakti

  • Miguel Fernández: La Teruelaj geamantoj. Rakonto de la legendo kaj ties eĥo en la nunaj teruelanoj. Pria poemo okaze de la hispana Esperanto-kongreso nome Konstanta amo transe de la morto, samtitola kun poemo de Francisco de Quevedo. Beletra Almanako (29), junio 2017. pp. 149-155.

Verkistoj redakti

Multaj aŭtoroj reverkis tiun historion, inter kiuj la jenaj:

Eksteraj ligiloj redakti