La KOVIM-19-kronvirusa pandemio de 2020 en Hungario

La unua registrita kazo de La KOVIM-19-kronvirusa pandemio de 2020 en Hungario estis anoncita la 4an de marto de ĉefministro Viktor Orbán kiel estro de la Operacia Stabo por Defendo kontraŭ la Kronvirusa Epidemio, kaj la unua mortinta malsanulo la 15an de marto. La 18an de marto la tutlanda sanofica ĉefkuracistino, epidemologia fakulino Cecília Müller informis jam pri tio, ke la infekta viruso povas okazi kie ajn en Hungario. Prepare kontraŭ la infekto estis starigita en Hungario operacia stabo por la defendo la 31an de januaro 2020 laŭ la registra dekreto n-ro 1012/2020 (1.31). Post la eksplodo de la epidemio, la 11an de marto estis deklarita danĝersituacio, sekve de kiu ekvalidis eksterordinara jura ordo en Hungario: periodo diferenca de la paco, ĝeneralaj reguloj de la ŝtatfunkciado. (Ĉi tiu jurordo estas speciala parto de la konstitucia reguligo, ebliganta la traktadon de tiaj situacioj per plilarĝigita rimedaro.) Pro la epidemia procezo, daŭranta pli ol 15 tagojn Viktor Orbán petis specialan rajtigon de la parlamento por la pluvalidigo de la dekretoj por la defendo kontraŭ la kronviruso, sed la prezentita kronvirusa leĝpropono ne ricevis la apogon de la opozicio. Sed tia rajtigo ne estas nepre necesa, ja la danĝersituacio, enkondukita la 11an de marto kreis la eblon, ke la registaro Fidesz-KDNP, havanta du-trionan apogon parlamentan rajtu devii en ĉi tiu jura situacio de kiu ajn leĝo, kaj suspendi la alplikon de kiu ajn leĝo, se ĝi scipovas motivi, ke tio estas necesa por la defendo kontraŭ la epidemio kaj mildigo de la postsekvoj.

La nombro de infektitoj rilatigite je 100 000 personoj.

Eventoj redakti

Fine de decembro 2019 okazis en la ĉinia Vuhano neklarigeblaj virusaj malsaniĝoj kun pneŭmonito. Ĉi tiu fine de 2019 aperinta kronvirusa malsano diskoniĝis poste sub la nomo KOVIM-19, kaj signifis la komencon de nova pandemio, kaŭzita de nekonata patogenaĵo, la nova homa kronviruso (SARS-KoV-2)[1] . Ankaŭ SARS-KoV-2, kiel la plimulto de infektoj, kaŭzitaj de virusoj, elvokas programitan formorton de ĉeloj (apoptozon)[2]. Komplikaĵo de la nova infekto sen konata terapio estas pneŭmonito (akuta spirorgana distresa sindromo, ARDS, sepsa ŝoko, rena insuficienco). En plej malbona kazo la malsanulo povas fali en staton de spira insuficienco, kaj en kelkaj kazoj eĉ per spiriga aparato ne eblas certigi la necesan kvanton aŭ ekvilibron da spirgasoj (homeostazo de oksigeno/karbona dioksido), kaj sekve de tio povas okazi morto. Ĉar la pandemio de KOVIM-19 eksplodis komence en la estiĝloko de la epidemio, en la ĉinia urbo Vuhano kaj regiono de la gubernio Hupejo, la 2an de februaro estis veturigitaj hejmen (tra Francio) hungaroj, vivantaj tie kaj volantaj veni hejmen. La sep personoj estis por 14 tagoj kvarantenigitaj, ĉar tiel longa estas la konate plej longa tempo de latento de la malsano, kaŭzanta novtipan pneŭmoniton. Kiuj restis sanaj dum la sekvaj 14 tagoj, estis ellasitaj la 16an de februaro el la kvaranteno. Sekve de la eventoj, informoj pri la disvastiĝo de la kronviruso, en februaro de 2020 komencis manki en la hungariaj vendejoj, kiel en aliaj partoj de la mondo, vizaĝmaskoj kaj daŭremaj nutraĵoj. Laŭ Tamás Schanda, parlamenta kaj strategia ŝtatsekretario de la Ministerio pri Novigoj kaj Teknologio „la registaro komprenas la timon de la homoj, sed laŭ fakuloj estas nemotivite kaj superflue akumuli daŭremajn nutraĵojn. Sed ĉi tiu „akumula paniko” baldaŭ mildiĝis: kiam en marto la viruso aperis, ĝi ne plu kaŭzis signifajn perturbojn en la komerco. La 4an de marto 2020 la hungara registaro ekfunkciigis sian oficialan informan retpaĝaron kaj simil-teman sed teknike sendependan fejsbukan paĝaron. Malgraŭ admonoj de la operacia stabo al sinreteno, respondeca konduto, okazis polica dispono kontraŭ 30-jara sekurecgardisto kun abiturienta diplomo, ĉar li disvastigis falsan informon tra Interreto pri disponoj rilataj al la epidemio. La viruson, jam izolitan en eksterlandaj laboratorioj hungaraj esploristoj izolis unuafoje la 17an de marto en la Nacia Sekureca Laboratorio de la Nacia Sanitara Centro (NNK) el muestro de hungara malsanulo, por reprodukti kaj povi uzi ĝin por la hungara vakcinesplorado. Ĉi tiun fakton konigis la tutlanda sanofica ĉefkuracisto dum gazetara konferenco de la operacia stabo, respondeca por la defendo kontraŭ la kronvirusa infekto. Laŭ la fakulo kreiĝis per tio eblo ankaŭ por hungariaj scienculoj trovi vakcinon, evoluigi kaj elprovi novajn kontraŭvirusajn terapiojn kaj evoluigi vakcinadon. Por la hungara vakcinesplorado estis kreita konsorcio kun la partopreno de la Imunologia Katedro de la Naturscienca Fakultato de la Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd (ELTE), la Biologia Instituto de la Naturscienca Fakultato de la Universitato de Pécs (PTE), kaj fakuloj de la firmaoj Richter Gedeon Nyrt. kaj ImmunoGenes Kft., faranta bioteknologiajn evoluigojn je internacia nivelo. Laŭ Imre Kacskovics, gvidanto de la Imunologia Katedro de ELTE la evoluigenda medicinaĵo estas ankoraŭ ne vakcino, ĝi certigos nur mallongtempan pasivan imunecon, sed ĝi mem ne kapabligas la organismon, mem lukti kontraŭ la patogenaĵo. Kelkajn tagojn post la sukcesa izolado la virusologoj de la Bioinformadika Esplorteamo de la Esplorcentro de PTE trovis ankaŭ la hungarian genomon de la nova homa kronviruso SARS-KoV-2, kiu ebligas pluajn kompleksajn evoluigajn esplorojn kaj ankaŭ specifan evoluigon de medikamento. La hungara esplorteamo planas kreon de dukomponanta proteinbaza preparaĵo, kaj laboras pri kreo de medikamento, kiu neŭtraligos la enorganismajn kronvirusojn kaj detruas la ĉelojn, infektitajn de la kronviruso. La tuta laborprocezo sub la direktado de Gábor Kemenesi estas plenumita de Péter Urbán, Gábor Endre Tóth kaj Robert Herczeg. Post kiam meze de marto la epidemio reduktiĝis en Ĉinio, en la malproksim-orienta lando fariĝis amasego de sanitaraj rimedoj superfluaj. Da ili diversaj landoj aĉetis mondvaste grandajn kvantojn. En Hungario alvenis la unua liveraĵo la 23an de marto el Ĉinio: 82 000 medicinaj vizaĝmaskoj kaj 30 050 pecoj da ŝirmovestoj. Sekvatage novaj 100 000 ŝirmovestoj, 100 000 paroj da gantoj, 100 000 testiloj, 86 spirigaj aparatoj kaj pli ol 3 milionoj da medicinaj vizaĝmaskoj alvenis en la lando. Kaj la 28an novaj 27 tunoj da ŝirmekipaĵoj. La 4an de aprilo 4 milionoj da vizaĝmaskoj, 400 000 ŝirmovestoj, 100 000 ŝirmokulvitroj, 30 000 paroj da gantoj kaj pli ol 6000 vitroplastaj vizaĝoŝildoj estis la kargo de novaj aviadiloj, kiuj alvenis en Budapeŝto, sed ankaŭ en la postaj tagoj daŭre alvenis novaj kaj pli novaj liveraĵoj. Meze de aprilo estis liveritaj ekzemple dum 24 horoj 10,7 milionoj da vizaĝmaskoj, 24 600 izolaj manteloj kaj 900 litroj da desinfektaĵo, poste 1,5 milionoj da ŝirmovestoj, 100 000 paroj da gantoj, 50 000 virustestiloj kaj 200 spirigaj aparatoj. Post la enkonduko de vojaĝaj limigoj multaj hungaraj civitanoj restis eksterlande, por ilia hejmenvenigo la ministerio pri eksteraj aferoj donis helpon. La abiturientaj ekzamenoj okazis sub rigoraj sekurecaj aranĝoj. Krom kelkaj esceptoj estis okazigitaj nur skribaj abiturientaj ekzamenoj, sed la partopreno ankaŭ ĉi-okaze ne estis deviga: kiu ne bezonis ĝin por la enskribiĝo en universitato, tiu povis prokrasti ĝin por aŭtuno. Por la ekzamenoj, komenciĝantaj la 4-an de majo la lernantoj kaj instruistoj ricevis vizaĝomaskojn, mandesinfektaĵoj estis elmetitaj en la lernejoj, kaj en unu ĉambro povis restadi nur 10 lernantoj, tenante ŝirmodistancon de unu kaj duona metroj inter si. Ekde la komenco de majo komenciĝis amasa testado en la lando. Sub la gvido de la Universitato Semmelweis kunlabore de pluraj provincaj institutoj oni petis ĉ. 18 000 homojn por partopreno en la virusa testado. Ilia elekto okazis laŭ statistikaj kalkuloj, tiel la samplo (specimeno) povas esti konsiderata reprezenta, el ĝi oni povas tiri konkludojn pri tio, kiom da homoj estas en grupigoj laŭ aĝogrupoj, regionoj kaj komunumaj tipoj en la lando, kiuj eĉ sen simptomoj portas en si la malsanon aŭ jam transmisiis ĝin. Same komence de majo malfermiĝis laŭ eksterlanda modelo la unua testostacio por aŭtoveturantoj en Budapeŝto, kie (kontraŭ pago) kiu ajn povis esti ekzamenata dum kelkaj minutoj.

Infektiĝoj en Hungario redakti

La du unuaj personoj, pri kiuj estis oficiale anoncite en Hungario, ke ili estas infektitaj de la kronviruso SARS-KoV-2, estis du studentoj el Irano, studantaj en Hungario. Unu el ili estis farmakologia studento de la Universitato Semmelweis, kiu ne observis la dusemajnan kvarantenon (hejmrestadon), petitan de la universitato, tiel dum unu semajno li vizitis praktikajn lecionojn en 16-persona anglalingva studkurso. La alia estis studento de la Universitato Sankta Stefano en Gödöllő, kiu post sia reveturo eniris memvolan kvarantenon, ne vizitis la universitaton, sed anoncis sin en la Hospitalo Sankta Ladislao, indikante, ke li venis el infektita teritorio. La du iranaj studentoj estis akceptitaj en la Hospitalo Sankta Ladislao, iliaj simptomoj estis mildaj. Unu el ili alvenis la 26-an, la alia la 28-an de februaro en Hungario. La tria infektito estis anoncita la 5-an de marto: li estis 68-jaraĝa brito, kiu laboris en Milano kaj navedadis inter la italia urbo kaj la hungaria urbo Debrecen. Li alvenis la 29-an de februaro en la lando, poste li febriĝis, tial li turnis sin al kuracisto: li estis liverita en la samloke. La sepa malsaniĝinto alvenis la 8-an de marto: ambaŭ povas esti ligitaj kun la kvin pli fruaj infektitoj. Unu el ili estis la 22-jaraĝa konato de unu el la iranaj studentoj, kun kiu li partoprenis naskiĝtagan kunvenon, la alia estas la hungara edzino de la brita viro. Sekvatage la nombro de la identigitaj infektitoj pliiĝis je pluaj du: simile al la antaŭa tago ankaŭ nun evidentiĝis pri irana studento, havinta kontakton kun la unua malsanulo kaj la hungara edzino de la pli frua malsana viro, ke ili estas infektitaj de la viruso. La 10-an de marto estis pruvita la viruso ĉe novaj tri iranaj studentoj, ĉiuj ligiĝas al la unua kazo, tial ili estis tenataj jam de tagoj en kontraŭepidemia apartigo. La dek-tria infektito, hungara virino estis anoncita sekvatage, ŝi venis en la vidkampon de la kuracistoj kiel kontaktito de la unua malsanulo en Debrecen, pro tio li estis tenata jam de tagoj en hospitalo. La 12-an de marto estis anoncitaj novaj tri kazoj. Ĉe irana studento (ankaŭ li estis kontaktito de la unua malsanulo) kaj ĉe du hungaraj civitanoj oni pruvis la ĉeeston de la viruso. Unu el la du hungaroj estis virino, kiu estis jam de tagoj apartigita en la Hospitalo Sankta Ladislao, la alia viro, enveturinta el Israelo. La saman tagon komunikis János Szlávik, gvidanto de la infektologia sekcio de la Sud-Peŝta Centra Hospitalo, ke unu el la iranaj civitanoj, vivanta en kvaranteno, resaniĝis. Liaj testoj, plenumitaj sinsekve, rezultis negativaj. La 13-an de marto pliiĝis je tri la nombro de la pruvitaj malsanuloj, ĉiuj hungaraj civitanoj. Unu el ili, 67-jaraĝa viro ofte renkontiĝis pro sia profesio kun eksterlandanoj, la alia, 41-jaraĝa viro, veturinta pli frue en Nederlando kaj Anglio, kaj la tria 27-jaraĝa viro, kiu estis vojaĝinta kun pli frua infektito en Israelo. Ekde la 14-a de marto oni ne plu komunikis tiom da detaloj pri la nove malsaniĝintoj ol pli frue. Oni konigis plej ofte nur la nombron de novaj malsaniĝintoj. La nombro de ĉiuj konataj infektitoj (kune kun la resaniĝintoj kaj mortintoj) atingis la 17-an de marto 50: el ili 39 estis hungaraj, 9 iranaj, po 1 brita kaj kazaĥa civitanoj. Samtempe 137 personoj estis tenataj en kvaranteno, la nombro de la plenumitaj ekzamenoj estis preskaŭ 1600. La 19-an estis ses infektitaj malsanuloj en grava stato, ili estis traktataj en la intensflega sekcio de la Sud-Peŝta Centra Hospitalo. La 21-an de marto la nombro de la identigitaj malsanuloj transpasis 100 kazoj. Ĝis tiu tago la nombro de la akredititaj laboratoriaj testoj estis 3447, sed krome estis plenumitaj testoj ankaŭ en aliaj laboratorioj. La saman tagon aperis inter la infektitoj ankaŭ unu vjetnama civitano. La 26-an de marto la nombro de infektitoj jam transpasis 250, samtempe transpasis la nombro de akredititaj testoj 8000. La 29-an de marto estis publikigite, ke ok flegatoj de la maljunula hejmo en Nagymágocs estas infektitaj per kronviruso. La 30-an de marto estis identigita unu infektito el la 90 loĝantoj de la Maljunula Hejmo Sankta Jozefo en Érd. La 2-an de aprilo evidentiĝis, ke post la pozitiva testo de la urbestro de Győr, unu vicurbestro kaj notario de la urbo ankaŭ unu komunuma deputito estas infektita. Informo de la 3-a de aprilo estas, ke infektiĝis ankaŭ unu ĉefflegistino de la Hospitalo de Strato Uzsoki. La 5an de aprilo estis anoncite, ke ankaŭ testo de la ĉefdirektoro de la Tutlanda Kardiologia Instituto fariĝis pozitiva. La 9an de aprilo povis forlasi la hospitalon 7-jaraĝa kronvirusa knabino, kiu pasigis 8 tagojn je spiriga aparato. La nombro de infektitoj atingis 1000 laŭ la indikoj de la 10-a de aprilo, ĝis tiu tago estis plenumitaj sume 29 948 testoj en akredititaj laboratorioj. Ĝis la 11-a de aprilo 16 sportistoj el la naĝistoj, unu ludisto el la manpilka teamo de Veszprém, dum el la gimnastoj unu membro kaj trejnisto de la junulara selektitaro infektiĝis. Ĉe la pentatlonisto Bence Kardos la testo pruvis la 16-an de aprilo, ke jam pli frue li transpasis la malsanon. En flegohejmo en Borsodnádasd fariĝis pozitivaj la testoj de 31 malsanuloj, kaj pluaj 14 personoj infektiĝis per la viruso en la urbo kaj tri ĉirkaŭaj vilaĝoj. La 14an de aprilo evidentiĝis, ke ankaŭ iu du-jaraĝa infano infektiĝis per la viruso en urbo Sátoraljaújhely, kaj en loĝohejmo en Dunakeszi unu flegato rezultigis pozitivan teston. Samtage ankaŭ unu doktoro de la Hungara Scienca Akademio anoncis, ke lia testo fariĝis pozitiva. La 15an de aprilo oni publikigis, ke ankaŭ en la Maljunula Hejmo Zárdakert en Dabas troviĝas infektita loĝanto. Informo de la 16-a de aprilo estas, ke komence de la monato oni pruvis la ĉeeston de viruso ĉe 5-monata knabineto. La 19-an de aprilo estis publikigite, ke ankaŭ unu dungito de la Pensiula Domo Erdőkerülő de la 15a distrikto de Budapeŝto infektiĝis. Cecília Müller sciigis ankaŭ, ke la 20-an de aprilo, krom la menciitaj, en pluaj kvar budapeŝtaj maljunulaj hejmoj, en Tököl, Sződliget, Mezőszilas, Győr, Töltéstava, Csákánydoroszló, Bodajk kaj Seregélyes aperis la viruso. En urbo Eger la testoj de 3 flegatoj kaj unu dungito fariĝis pozitivaj. La 21-an de aprilo evidentiĝis, ke en la tranoktejo por senhejmuloj en la strato Madridi de la 13-a budapeŝta distrikto infektiĝis 23 personoj. La 27an de aprilo oni trovis infektitojn jam en tri tranoktejoj, inter ili ankaŭ en Oroszlány. La 24-an de aprilo eksplodis la epidemio ankaŭ en la Hospitalo Sankta Barbaro en urbo Tatabánya, 14 dungitoj kaj 9 malsanuloj infektiĝis, unu kuracisto estis ligita al spiriga aparato, kaj unu 41-jara malsanulportisto, Csaba Bohák sekvatage perdis sian vivon. En Hungario li estis la unua viktimo, laboranta en la sanitaro. Urbestrino Márta V. Naszályi anoncis en gazetara konferenco en sia socia portalo, ke el 360 lokregistaraj dungitoj ĉe 18 estas trovitaj virusoj, ĉiuj malhavas simptomojn. La viruso aperis ankaŭ en urbo Százhalombatta: en la flegohejmo estis identigita la malsano ĉe du flegatoj kaj unu fleganto. La 25an de aprilo estiĝis infekta koncentriĝo ankaŭ en la Hospitalo Sankta Emeriko de la budapeŝta 11a distrikto: ĉe ĉ. 100 malsanuloj estis pruvita la ĉeesto de la infekto, krome almenaŭ 20 dungitoj trafiĝis de la malsano. Aperis la viruso ankaŭ en la Instituto de Blinduloj kaj Vidhandikapitoj en Szeged, kie oni pruvis la infektiĝon ĉe 31 loĝantoj kaj unu dungito. La 27-an de aprilo estis liveritaj 6 personoj en hospitalon en Verőce, kaj en urbo Hódmezővásárhely transpasis pli frue ankaŭ 15-monata knabineto la malsanon. La 28-an de aprilo estis publikigite, ke la viruso aperis en du maljunulaj hejmoj en urbo Zalaegerszeg. En la lokregistara instituto infektiĝis 10 loĝantoj kaj 5 flegantoj. Ankaŭ en la ŝtata maljunula hejmo estis trovitaj pozitivaj KOVID-19-kazoj. La 29an de aprilo publikiĝis, ke la firmaoj MOL kaj OTP Bank farigis pli frue plurajn milojn da kronvirusaj testoj, ĉe la unua estis trovitaj du, ĉe la lasta 50 infektitoj. Ĝis la 11- a de majo oni trovis infektitojn jam en 32 flegohejmoj; en la maljunula hejmo de la strato Pesti en Budapeŝto infektiĝis ĝis la 11a de majo sume 305 loĝantoj kaj 26 flegantoj, dum en la hejmo de la strato Rózsa troviĝas momente 75 infektitoj, 55 flegatoj kaj 20 dungitoj. En la hejmo de Kamaraerdő estas 41 infektitaj loĝantoj kaj 12 trafitaj dungitoj. 51 loĝantoj kaj 14 dungitoj de la Maljunula Hejmo Olajág de la budapeŝta distrikto Zugló infektiĝis. En la hejmoj de Rupphegy, strato Kútvölgy kaj strato Bánk bán infektiĝis po unu loĝanto. Ĝis ĉi tiu tago estis identigita la ĉeesto de la viruso ĉe 67 personoj, pli junaj ol 19 jaroj, du el ili troviĝas en hospitalo. Informo de la 12-a de majo estas, ke 49 procentojn de la 17 778 personoj, selektitaj por amasa testado oni jam sukcesis testi; estis trovitaj sume du kazoj pozitivaj kaj 9 personoj, kiuj pli frue jam transpasis la infektiĝon. Meze de majo oni sciigis, ke en la departemento Zala en du flegohejmoj aperis la infekto: fine de la monato en la Unuigita Sociala Instituto Prizorgo de la Departemento Zala la viruso jam ĉeestis en la organismo de 79 flegatoj kaj 19 flegantoj, dum en la Flegocentro de Zalaegerszeg estis pruvita ĉeesto de la viruso en 38 loĝantoj kaj 13 flegantoj. Ĝis la 22-a de majo infektiĝis sume 49 infanoj sub 14 jaroj, kvar inter jaraĝoj 0 ĝis 1, ok inter 1 ĝis 2 jaroj, sep inter 3 ĝis 5 jaroj, 9 inter 6 ĝis 9 jaroj, 24 inter 10 ĝis 14 jaroj. Antaŭ la malfermo de la infanĝardenoj kaj infanvartejoj la loka registaro de Budaörs farigis testadon ĉe 310 dungitoj, en la organismo de 7 infanĝardenaj kaj unu infanvarteja dungito ĉeestis la infekto, laŭ la unuaj raportoj ili malhavas simptomojn. La 27-an de majo oni publikigis, ke 10 homoj infektiĝis per la viruso en Buják.

Datenoj redakti

Kronologio redakti

Epidemia apartaĵo estas, ke tiuj kiuj estas registritaj kiel novaj infektitoj, tiuj devis malsaniĝi kelkajn tagojn antaŭ sia registriĝo, ĉar la inkubacia tempo de la viruso estas averaĝe 5,2 tagoj (inter limoj de 2 ĝis 14 tagoj), tial la fakta dato de la infektiĝo ne estas precize konata. La tagoj de mortokazoj kaj resaniĝoj estas pli precize konataj.

Etato redakti

Dato Aktiva infekto Forpasinto Resaniĝo Sume Ŝanĝo en aktiva infekto Ĉiutage nova forpasinto Ĉiutage nova resaniĝo Ĉiutage nova infekto
04-03-2020 2 0 0 2 2 0 0 2
05-03-2020 4 0 0 4 2 0 0 2
06-03-2020 4 0 0 4 0 0 0 0
07-03-2020 5 0 0 5 1 0 0 1
08-03-2020 7 0 0 7 2 0 0 2
09-03-2020 9 0 0 9 2 0 0 2
10-03-2020 12 0 0 12 3 0 0 3
11-03-2020 13 0 0 13 1 0 0 1
12-03-2020 15 0 1 16 2 0 1 3
13-03-2020 18 0 1 19 3 0 0 3
14-03-2020 29 0 1 30 11 0 0 11
15-03-2020 30 1 1 32 1 1 0 2
16-03-2020 36 1 2 39 6 0 1 7
17-03-2020 47 1 2 50 11 0 0 11
18-03-2020 55 1 2 58 8 0 0 8
19-03-2020 70 1 2 73 15 0 0 15
20-03-2020 74 4 7 85 4 3 5 12
21-03-2020 92 4 7 103 18 0 0 18
22-03-2020 109 6 16 131 17 2 9 28
23-03-2020 138 8 21 167 29 2 5 36
24-03-2020 157 9 21 187 19 1 0 20
25-03-2020 195 10 21 226 38 1 0 39
26-03-2020 223 10 28 261 28 0 7 35
27-03-2020 256 10 34 300 33 0 6 39
28-03-2020 298 11 34 343 42 1 0 43
29-03-2020 361 13 34 408 63 2 0 65
30-03-2020 398 15 34 447 37 2 0 39
31-03-2020 439 16 37 492 41 1 3 45
Dato Aktiva infekto Forpasinto Resaniĝo Sume Ŝanĝo en aktiva infekto Ĉiutage nova forpasinto Ĉiutage nova resaniĝo Ĉiutage nova infekto
01-04-2020 465 20 40 525 26 4 3 33
02-04-2020 522 21 42 585 57 1 2 60
03-04-2020 554 26 43 623 32 5 1 38
04-04-2020 588 32 58 678 34 6 15 55
05-04-2020 633 34 66 733 45 2 8 55
06-04-2020 639 38 67 744 6 4 1 11
07-04-2020 699 47 71 817 60 9 4 73
08-04-2020 743 58 94 895 44 11 23 78
09-04-2020 818 66 96 980 75 8 2 85
10-04-2020 1001 77 112 1190 183 11 16 210
11-04-2020 1110 85 115 1310 109 8 3 120
12-04-2020 1193 99 118 1410 83 14 3 100
13-04-2020 1229 109 120 1458 36 10 2 48
14-04-2020 1268 122 122 1512 39 13 2 54
15-04-2020 1253 134 192 1579 -15 12 70 67
16-04-2020 1311 142 199 1652 58 8 7 73
17-04-2020 1400 156 207 1763 89 14 8 111
18-04-2020 1431 172 231 1834 31 16 24 71
19-04-2020 1477 189 250 1916 46 17 19 82
20-04-2020 1518 199 267 1984 41 10 17 68
21-04-2020 1598 213 287 2098 80 14 20 114
22-04-2020 1648 225 295 2168 50 12 8 70
23-04-2020 1655 239 390 2284 7 14 95 116
24-04-2020 1732 250 401 2383 77 11 11 99
25-04-2020 1723 262 458 2443 -9 12 57 60
26-04-2020 1743 272 485 2500 20 10 27 57
27-04-2020 1805 280 498 2583 62 8 13 83
28-04-2020 1842 291 516 2649 37 11 18 66
29-04-2020 1891 300 536 2727 49 9 20 78
30-04-2020 1882 312 581 2775 -9 12 45 48
Dato Aktiva infekto Forpasinto Resaniĝo Sume Ŝanĝo en aktiva infekto Ĉiutage nova forpasinto Ĉiutage nova resaniĝo Ĉiutage nova infekto
01-05-2020 1931 323 609 2863 49 11 28 88
02-05-2020 1982 335 625 2942 51 12 16 79
03-05-2020 2029 340 629 2998 47 5 4 56
04-05-2020 2054 351 630 3035 25 11 1 37
05-05-2020 1993 363 709 3065 -61 12 79 30
06-05-2020 1979 373 759 3111 -14 10 50 46
07-05-2020 1966 383 801 3150 -13 10 42 39
08-05-2020 1921 392 865 3178 -45 9 64 28
09-05-2020 1904 405 904 3213 -17 13 39 35
10-05-2020 1917 413 933 3263 13 8 29 50
11-05-2020 1905 421 958 3284 -12 8 25 21
12-05-2020 1881 425 1007 3313 -24 4 49 29
13-05-2020 1809 430 1102 3341 -72 5 95 28
14-05-2020 1775 436 1169 3380 -34 6 67 39
15-05-2020 1688 442 1287 3417 -87 6 118 37
16-05-2020 1654 448 1371 3473 -34 6 84 56
17-05-2020 1662 451 1396 3509 8 3 25 36
18-05-2020 1673 462 1400 3535 11 11 4 26
19-05-2020 1677 467 1412 3556 4 5 12 21
20-05-2020 1674 470 1454 3598 -3 3 42 42
21-05-2020 1659 473 1509 3641 -15 3 55 43
22-05-2020 1615 476 1587 3678 -44 3 78 37

Regiona distribuo de aktivaj infektitoj redakti

Koncerne la aktivajn infektiĝojn estis publikigitaj antaŭ la 19-a de majo 2020 nur du indikoj: la sumigita nombro de Budapeŝto, departemento Pest kaj la sumigita nombro de la ceteraj departementoj. Ekde la 19-a de majo la divido ŝanĝiĝis al distribuo laŭ Budapeŝto kaj la provinco, kaj ekde la 5a de junio aperis ankaŭ la nombroj laŭdepartementaj, eĉ, Budapeŝto estis dividita laŭ Buda kaj Peŝto.

Fonto: Informa paĝaro pri la kronviruso. Koronavírus.gov.hu

La departementaj indikoj estas publikigataj ekde la 1-a de aprilo 2020. La tabelo montras la sumigitajn nombrojn de la identigitaj infektitoj laŭ departementoj (respektive Budapeŝto). Ili konsistas el tri nombroj: nombro de la aktivaj infektitoj je la donita dato, resaniĝintoj kaj mortintoj ĝis la donita dato. Pro tio la nombro de infektitoj de la unuopaj departementoj ne povas reduktiĝi de unu tago al la alia, krom se okazas „datenpurigo”, t.e. se poste iu estas transskribataj al aliaj departementoj, ĉar pli frue li estis registrita ne en la regiono laŭ sia loĝloko.

  • Indikoj: Bács-Kiskun - BKK, Baranya - BAR, Békés - BÉK, Borsod-Abaúj-Zemplén - BAZ, Budapest - BUD, Fejér - FEJ, Győr-Moson-Sopron - GYMS, Hajdú-Bihar - HAJ, Heves - HEV, Jász-Nagykun-Szolnok - JNSZ, Komárom-Esztergom - KOM, Nógrád - NÓG, Pest - PES, Somogy - SOM, Szabolcs-Szatmár-Bereg - SZSZB, Tolna - TOL, Vas - VAS, Veszprém - VESZ, Zala - ZAL.
Dato BKK BAR BÉK BAZ BUD CSO FEJ GYMS HAJ HEV JNSZ KOM NÓG PES SOM SZSZB TOL VAS VESZ ZAL Sume
01-04-2020 8 19 3 6 232 17 13 26 9 3 5 12 5 98 11 25 7 9 10 7 525
02-04-2020 15 19 3 6 243 21 18 28 10 3 7 13 6 122 11 27 7 9 10 7 585
03-04-2020 17 21 4 6 261 23 21 28 11 3 8 15 7 124 12 28 7 9 10 8 623
04-04-2020 18 21 6 6 291 25 21 33 13 3 7 14 8 134 12 28 7 11 10 10 678
05-04-2020 19 23 8 7 313 30 24 34 14 3 8 14 10 142 15 28 10 11 10 10 733
06-04-2020 19 23 8 7 317 32 24 34 15 4 8 14 10 142 15 28 12 11 10 11 744
07-04-2020 19 23 9 7 345 32 39 36 15 4 10 15 11 153 16 34 13 12 13 11 817
08-04-2020 19 23 10 7 387 40 49 37 15 4 10 15 12 164 17 36 13 12 14 11 895
09-04-2020 19 23 11 10 428 40 55 37 15 4 11 17 12 183 17 36 13 12 18 19 980
10-04-2020 21 28 11 10 580 42 72 43 17 5 12 17 12 194 17 37 13 13 23 23 1190
11-04-2020 22 29 11 13 655 44 82 44 17 8 13 20 17 199 18 37 13 14 28 26 1310
12-04-2020 22 29 11 44 669 45 93 60 18 9 14 20 18 215 20 38 13 14 30 28 1410
13-04-2020 22 29 11 45 703 47 102 61 18 9 14 20 19 214 20 38 13 14 31 28 1458
14-04-2020 22 29 12 45 732 51 106 61 19 11 15 20 19 220 21 40 13 14 32 30 1512
15-04-2020 22 29 12 48 770 52 114 61 19 12 15 20 19 234 21 41 13 14 32 31 1579
16-04-2020 22 32 12 50 805 52 122 62 19 13 16 21 19 249 21 42 14 14 34 33 1652
17 -04-2020 22 33 12 52 883 54 128 63 19 13 17 23 20 259 21 43 14 14 36 37 1763
2020-04-18 23 33 13 52 929 55 141 63 19 13 18 25 20 264 21 43 14 14 37 37 1834
2020-04-19 23 33 13 52 971 57 146 63 19 13 19 32 22 278 23 43 14 14 41 40 1916
20-04-2020 23 33 13 53 1002 57 159 64 19 13 19 43 22 286 24 43 14 14 43 40 1984
21-04-2020 23 34 13 53 1082 57 175 64 21 14 19 48 23 293 24 44 14 14 43 40 2098
22-04-2020 23 35 13 53 1113 57 181 75 22 14 19 48 23 305 24 43 15 15 48 42 2168
23-04-2020 23 33 13 53 1173 57 213 72 21 14 19 64 23 317 24 43 16 14 50 42 2284
24-04-2020 23 33 13 54 1221 60 240 74 22 15 20 67 23 329 24 43 16 14 50 42 2383
25-04-2020 23 33 13 59 1247 63 246 74 23 16 20 70 23 339 24 44 16 14 52 44 2443
26-04-2020 23 33 13 62 1274 63 251 75 23 16 21 72 23 350 24 45 16 14 54 48 2500
27-04-2020 23 33 14 62 1286 86 263 76 23 16 21 87 23 352 24 45 16 14 54 65 2583
28 -04-2020 23 33 14 62 1305 89 265 77 23 17 22 92 23 358 24 47 16 14 56 89 2649
29-04-2020 23 34 14 63 1347 96 269 77 23 17 22 93 24 368 25 47 17 14 56 98 2727
30-04-2020 23 34 15 63 1368 97 271 77 23 17 22 101 24 375 26 47 17 14 58 103 2775
Dato BKK BAR BÉK BAZ BUD CSO FEJ GYMS HAJ HEV JNSZ KOM NÓG PES SOM SZSZB TOL VAS VESZ ZAL Sume
01-05-2020 23 34 16 64 1408 97 296 78 23 17 22 110 24 380 27 47 17 14 58 108 2863
02-05-2020 23 35 16 65 1448 98 298 79 23 17 22 121 24 394 28 47 17 14 58 115 2942
03-05-2020 23 36 16 65 1473 101 300 79 23 17 22 132 24 400 28 47 17 14 58 123 2998
04-05-2020 23 36 16 65 1484 101 304 79 23 17 22 137 24 401 28 47 17 14 58 139 3035
05-05-2020 23 36 17 65 1503 101 306 81 23 17 23 141 24 402 28 47 17 14 58 139 3065
06-05-2020 23 36 17 65 1528 101 310 81 23 17 23 148 25 410 28 47 17 14 58 140 3111
07-05-2020 23 36 17 65 1544 102 312 81 23 17 23 157 25 414 28 47 17 14 58 147 3150
08-05-2020 23 36 17 65 1552 105 312 82 23 17 23 162 25 420 28 47 17 14 59 151 3178
09-05-2020 23 36 17 63 1562 106 317 82 23 16 23 166 25 424 28 47 17 14 60 164 3213
10-05-2020 23 36 17 63 1579 106 333 83 23 16 23 168 25 434 28 47 17 14 60 168 3263
11-05-2020 23 36 17 64 1587 107 333 83 23 16 23 173 25 438 28 47 17 14 60 170 3284
12-05-2020 23 36 16 64 1595 108 338 83 23 17 23 174 25 445 28 47 17 14 62 175 3313
13-05-2020 23 36 11 64 1609 113 338 83 23 17 23 176 25 456 28 47 17 14 62 176 3341
14-05-2020 23 36 11 64 1619 114 339 83 23 17 23 180 25 459 28 47 17 16 62 194 3380
15-05-2020 23 36 11 64 1636 114 340 83 23 17 24 183 25 460 28 48 17 16 63 206 3417
16-05-2020 24 36 11 64 1655 114 355 83 23 17 24 184 25 467 28 48 17 17 63 218 3473
17-05-2020 24 36 11 64 1672 114 356 83 23 17 24 195 25 473 28 48 17 17 63 219 3509
18-05-2020 24 36 11 64 1681 114 359 84 23 17 25 198 25 476 28 49 17 17 63 224 3535
19-05-2020 24 36 11 64 1689 114 359 84 23 17 25 199 25 486 28 49 17 17 63 226 3556
20-05-2020 24 36 11 64 1710 114 361 84 23 13 25 206 26 496 28 49 17 17 63 231 3598
21-05-2020 24 36 11 64 1726 114 363 84 24 13 26 214 27 500 28 49 17 17 63 241 3641
22-05-2020 24 36 11 61 1754 114 365 84 24 13 26 222 28 510 28 38 17 17 63 243 3678

Grafikaĵo redakti

verda = resaniĝo, flava = infektita, ruĝa = forpasinto

 

Ĉiutage registritaj nombroj de infektitoj pro la kronvirusa pandemio KOVIM–19 en Hungario:

Mortintoj redakti

La aĝo kaj sekso de mortintoj redakti

Lasta ĝisdatigo: 12.06.2020[3].

La averaĝa aĝo de la forpasintoj estas: 77,6 jaroj. En la statistikoj, farataj en Hungario, konsideriĝis forpasoj pro kronviruso ĉiuj kazoj, kiam la kronvirusa testo de iu malsanulo (sendepende de liaj ceteraj malsanoj) fariĝas pozitiva kaj li mortas. En pluraj landoj oni kalkulas alimaniere (ekzemple estas kalkulataj nur, kiuj perdis sian vivon eksplicite pro la viruso), tial la letalecaj proporcioj de la unuopaj landoj estas nekompareblaj unu kun la aliaj.

Aĝogrupo Forpasinta viro Forpasinta virino Entute
0–9 0 0 0
10–19 0 0 0
20–29 0 0 0
30–39 2 1 3
40–49 3 5 8
50–59 14 3 17
60–69 50 27 77
70–79 81 66 147
80–89 77 91 168
90–99 17 39 56
100– 0 0 0
Entute 242 232 476

Infekto en Hungario kaj najbaraj landoj redakti

Dispozicioj redakti

 
La ĉirkaŭaĵo de la ŝoforaj kajutoj de la budapeŝtaj veturiloj estis forfermitaj dum la KOVIM-19-epidemio por la protekto de la sano de la ŝoforoj.

Fine de januaro 2020 estis starigita la Operacia Stabo, respondeca pri la defendo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kies gvidantoj estas la ministro pri internaj aferoj Sándor Pintér, la ministro pri homaj resursoj Miklós Kásler. Ĝiaj membroj estas: la tutlanda sanofica ĉefkuracistino Cecília Müller, la ĉefdirektoro pri publika sekureco de la Ministerio pri Internaj Aferoj János Balogh, la tutlanda ĉefpolicestro, ĉefdirektoroj de la Tutlanda Kontraŭkatastrofa Ĉefdirekcio, Tutlanda Fremdulpolica Ĉefdirekcio, Terorpreventa Centro, Sud-Peŝta Centra Hospitalo, Ŝtata Sanitara Proviza Centro kaj la Tutlanda Ambulanca Servo. La unuan de februaro la parolisto de la Tutlanda Komandantaro de la Prizonoj (BVOP) anoncis, ke en la fabrikoj, okupantaj malliberigitojn, de la prizonoj en Debrecen kaj Sátoraljaújhely komenciĝis la amasa fabrikado de sanitaraj ŝirmomaskoj. Kun 12-hora laboro ĉiutage estas fabrikataj po 20 000 pecoj da vizaĝmaskoj tage, kiuj estas liverataj al magazenoj diversloke en la lando, respektive estas daŭre disponigataj al familiaj kuracistoj. Antaŭ ol trovi la unuan infektitan studenton iranan, la ĉefkonsilisto pri interna sekureco de la ĉefministro György Bakondi anoncis: Hungario suspendas por nedifinita daŭro la enlason de neleĝaj enmigrantoj en la transitan zonon, ĉar laŭ lia aserto signifa parto de la alvenantoj alveturas el unu de la epicentroj de la KOVIM-19-epidemio (Irano aŭ tra Irano), tial eventualas la danĝero de infektado. Estis decidite, ke de la 6-a de marto Hungario ne eldonas vizojn al iranaj civitanoj, kaj estis ankaŭ disponite, ke ŝirmo-ekipaĵojn kontraŭ la epidemio povas esti liverataj eksterlanden nur kun la permeso de la operacia stabo, por ke ne estiĝu manko de ili en Hungario. La 7-an de marto, kiam la nombro de la konataj infektitoj estis 5, estis anoncite, ke laŭ la propono de la operacia stabo, pro sekurecaj kialoj la centra ŝtatofesto de la 15-a de marto ne estos aranĝita. Pro la sama kaŭzo ankaŭ la budapeŝta ĉefurbestro Gergely Karácsony anoncis, ke ne estos aranĝita ankaŭ la urbodoma festo. Same decidis ankaŭ pluraj grandurboj, inter ili Székesfehérvár, Szeged, Kaposvár kaj Miskolc, krome estis prokrastita la borso de dungoj, antaŭvidita por la 18-19-a de marto en la Teknika Universitato. La Tutlanda Ambulanca Servo enservigis novajn veturilojn en ĉiuj departementoj kaj la ĉefurbo por la kontentigo de la eventuale kreskontaj bezonoj. En la filia hospitalo Sankta Ladislao de la Sud-Peŝta Centra Hospitalo oni liberigis 145 litojn kun la anonco, ke la kapacito de la filio estos 81 malsanulaj ĉambroj kun 189 litoj. Se la kapacito de la hospitalo elĉerpiĝus, la kvarantene gardendaj personoj estos liverataj al hospitaloj, taŭgaj por apartigo en la tuta teritorio de la lando. Ekde la 8-a de marto estis ordonita vizitmalpermeso en ĉiuj institutoj kun litmalsanuloj aŭ enloĝado. La operacia stabo konsilis ankaŭ ĉesigi la flugveturojn inter Milano kaj Budapeŝto kaj Milano kaj Debrecen, ĉar la epicentro de la eŭropa epidemio troveblas en Nord-Italio. Ekde la -a de marto la internacia aviadilejo Liszt Ferenc Budapeŝo ne plu akceptas flugojn el Nord-Italio. En la budapeŝtaj amastrafikaj veturiloj estis plioftigitaj la desinfektadoj, kaj malpermesita la enveturiliĝo tra la unua pordo, por ĉesigi tumultojn. Ekde la 13-a de marto estis ĉesigita la enveturiliĝo tra la unua pordo ankaŭ en Miskolc. En sia komuniko de la 11-a de marto la Tutlanda Sangoprovia Servo sciigis: por 30 tagoj estos ekskluditaj ĉiuj personoj el la sangodonado, kiuj post la 5-a de februaro veturis eksterlande. Ĉi-tage aperis la registara dekreto n-ro 41/2020 (III. 11.) pri la farendaj dispozicioj dum la danĝera situacio por la prevento kaj antaŭforigo de la sekvoj de la homa epidemio, kaŭzanta amasajn malsaniĝojn, endanĝeriganta la vivo- kaj havaĵsekurecon kaj por la protekto de la sano kaj vivo de la hungaraj civitanoj. Dum la traktado de la pandemio en Hungario fariĝis necesa en multaj okazoj ordono de oficiala hejma kvaranteno. Laŭ la eldonita dekreto potenciale infektitaj sed sensimptomaj personoj devas restadi en sia hejmo du semajnojn kaj ankaŭ ne rajtas akcepti gastojn. Laŭ la decido de la 14-a de marto de la Ĉefurba Registaro ekde la 16-a de marto ĉesis la infanĝardenaj kaj infanvartejaj servoj. Fermis siajn pordojn la Ĉefurba Besto- kaj Plantoĝardeno, krome ĉiuj banejoj. Same ekde la 16-a estos uzeblaj la publikaj bicikloj de MOL Bubi por 100-forinta prezo, krome ekvalidis la ordono, malpermesanta la enveturiliĝon tra la unua pordo. La ĉirkaŭaĵo de la ŝoforaj kajutoj de la budapeŝtaj veturiloj estis forfermitaj dum la KOVIM-19-epidemio por la protekto de la sano de la ŝoforoj.

La 19-an de marto la senfaka ministro, respondeca pri la traktado de la nacia havaĵo Andrea Bártfai-Mager kaj la de ŝi gvidata laborteamo ellaboris kaj akceptis la proponojn, bazantajn la pli frue anoncitajn ekonomiajn disponojn por la refunkciigo de la ekonomio. La 24-an de marto, la dek-trian tagon de la defendado okazis trarompo en la senmankigo de la nur eksterlande akireblaj vizaĝmaskoj kaj ceteraj rimedoj, necesaj por la defendo. Viktor Orbán anoncis en sia fejsbuka paĝo, ke nova liveraĵo de la orientaj „ekspediciantoj” alvenis: pli ol tri milionoj da maskoj, 100 mil testiloj, 86 spirigaj aparatoj el Ĉinio. Samtage pretiĝis ankaŭ la informo pri la kronviruso en signolingvo kaj cigana lingvo, pretigita de la Lingvoscienca Instituto por la Tutlanda Ambulanca Servo. La 25an de marto okazis trarompo en la ĉesigo de la manko de desinfektaĵoj, necesaj por la defendo, kiam oni anoncis, ke la filio en Almásfüzitő de la hungara entreprena giganto MOL Magyar Olaj- és Gázipari Nyrt. (Mol) komencis la fabrikadon de la desinfektaĵo Hygi, portempe en 2-litraj, recikligeblaj plastoboteloj, kiuj poste estos aĉeteblaj ankaŭ en la podetala vendo kaj ĉe la daŭre malfermataj benzinstacioj de Mol. Samtage pretiĝis sur la korto de la budapeŝta Hospitalo Sankta Ladislao tendaro, konstruita de fakularo de la Sanitara Centro de la Hungara Armeo, helpata de soldatoj el Debrecen, Hódmzővásárhely kaj Szolnok. La provizoraj tendoj estas uzeblaj por la antaŭklasado de la malsanuloj, ebligos la liveron de la gravaj malsanuloj je la kronviruso en plej mallonga tempo al la plej taŭga sanigejo. Ekde la 6-a de aprilo fariĝis senpaga la parkumado en ĉiuj publikaj areoj. Laŭ la klarigo la decido celas redukti la uzadon de la amastrafikiloj, potenciale infektodanĝeraj.

Proklamo de la tutlanda danĝersituacio redakti

 
Afiŝkolono, informanta pri la elira malpermeso en Budapeŝto ĉe la placo Kossuth la 3an de aprilo 2020.
 
Placo Kossuth, sena je turistoj kaj preterpasantoj dum la limigo de eliro la 3an de aprilo 2020.

La 11an de marto la ministro pri la ĉefministrejo Gergely Gulyás anoncis, ke la registaro decidis pri la enkonduko de la tutlanda danĝersituacio. La instruado en la universitatoj estos suspendita (transiro al teleinstruado), neniu, krom hungaraj civitanoj, rajtos enveturi Hungarion el la kvar plej infektitaj landoj (Ĉinio, Irano, Italio kaj Sud-Koreio). La registaraj oficistoj kaj ŝtatsekretarioj rajtos veturi eksterlanden nur kun ministra permeso. Ĉe la slovena kaj aŭstra landlimoj estos restarigita la kontrolo, el ĉi tiuj landoj ne povos veni trajnoj, aŭtobusoj kaj aviadiloj en la landon. Por hungaroj, revenintaj el la areo kun veturmalpermeso estos aŭtomate deviga 14-taga kvaranteno. Estas malpermesitaj aranĝoj en fermita spaco kun pli ol 100 personoj, interalie ekzemple teatraj prezentoj, pli grandaj subaeraj sporteventoj kun pli ol 500 homoj povas esti aranĝitaj malantaŭ fermitaj pordoj. Suspendita estos la programo „Senlime” kaj ankaŭ la eksterlanda lingvolerna programo de hungaraj lernantoj. Ĉar laŭ fakaj opinioj la viruso estas danĝera eksplicite por maljunuloj, malpli por infanoj, tial la instruado en lernejoj portempe ne ĉesos, kaj en la kazo de infanĝardenoj kaj infanvartejoj rajtos decidi la lokaj registaroj, ĉu ili enkondukos limigajn disponojn. Gulyás diris, se estos motivite, ankaŭ la lernejoj estos fermitaj. Li aldonis, ĉi tiuj dispozicioj validos ĝis retiro, antaŭvideble ili povos resti eĉ dum monatoj. La ministro pri la ĉefministrejo diris, ke la disponoj „validas pormomente ĝis retiro, sed ne videblas, ĝis kiam necesos teni ilin validaj, sed konsente oni opinias, ke temas ne pri semajnoj sed monatoj”. La registara dekreto 40/2020. (III. 11.) pri la proklamo de la danĝersituacio aperis en la Hungara Bulteno n-ro 39 de la 11-a de marto 2020. La registaro nomumis la ĉefministron kiel registaranon, respondecan por la deturno de la danĝersituacio. La dekreto ekvalidis je la 15a h de la tago de sia proklamo. La eksterordinara jura ordo teneblas dum 15 tagoj, poste ĝi bezonas la aprobon de la parlamento, kiu sola rajtas ĝin plilongigi. Post la anonco la Ministerio de Homaj Resursoj petis en letero la gvidantojn de la institutoj renonci ĉiujn lernejajn programojn, la festenon de la 15-a de marto kaj aliajn festenojn, ankaŭ la tendarojn, arbarajn lernejojn, vojaĝojn eksterlanden, klasekskursojn, la programojn Senlime, Erasmus kaj Erasmus+, la eksterlandajn lingvokursojn, vizitojn de fratajn lernejoj. Al la demando de ĵurnalisto, kiel la ŝtato kompensos la funkciigantojn de kinejoj, Gergely Gulyás parololis pri la divido de la damaĝoj, respondante, ke laŭ la malnova jura principo lex Rhodia la damaĝojn, kaŭzitajn sekve de komunaj interesoj oni devas alpreni komune. En sia vendred-matena intervjuo de la 13-a de marto ĉefministro Viktor Orbán diris, ke la fermo de la lernejoj ne estas motivita parte pro tio, ke pri la gardado de la infanoj devus zorgi la gepatroj, la instruistojn oni devus sendi al senpagaj ferioj. Sed laŭ laborafera portalo la eldiro de la ĉefministro estas kontraŭa al la validaj jurreguloj. Sed post kiam vendrede ĉiuj parlamentaj frakcioj (la registar-partiaj kiel ankaŭ la opoziciaj) parolis por la fermo de la lernejoj, la ĉefministro ankoraŭ samtage vespere anoncis, ke ekde lundo estos fermitaj ĉiuj instruejoj. En dek regionoj estis starigitaj agadgrupoj, interalie (kiel poste evidentiĝis en Kiskunhalas) estos konstruita provizora hospitalo el konteneroj por la tempo de la epidemio. Kiel kvina, ankaŭ Israelo estis listigita inter la landoj, de kie eksterlandanoj ne rajtos enveturi Hungarion. Post kiam ekde la 16-a de marto estis ordonite fermi la lernejojn kaj enkonduki la ciferecan laborreĝimon, la Instrua Oficejo publikigis la 14-an de marto sian unuan metodikan proponon. La 14-an aperis la dekreto, kiu ordonis en la tribunaloj eksterordinaran paŭzon de juĝado. La 16-an de marto en sia antaŭ-tagorda alparolo en la parlamento Viktor Orbán konigis novajn disponojn. Ekde nokto ĉiuj landlimoj estos fermitaj antaŭ nehungaraj civitanoj, kaj estos malpermesitaj ĉiuj aranĝoj. La restoracioj kaj kafejoj povas esti malfermitaj nur ĝis la 15-a horo. La 27-an de marto estis anoncite, ke ekde la sekva tago ĝis la 1-1a de aprilo validos limigoj de eliro sur la teritorio de la tuta lando. Ĉiuj rajtos restadi eksterhejme nur kun funda motivo (ekzemple laborplenumo, aĉetado), kaj en la vendejoj rajtos aĉeti inter la 9-a kaj 12-a horoj nur pli aĝaj ol 65 jaroj, cetere nur homoj 65-jaraĝaj kaj pli junaj. Ekde la medicinfakaj 30-a de marto estis nomumitaj t.n. hospitalkomandantoj, kies ĉefa tasko estos kunhelpi en la provizo- kaj resurso-mastrumado de la hospitaloj. En demandoj ili ne rajtos decidi, nek fari proponojn. La 16-an de aprilo 11 iranaj civitanoj forlasis la landon, ok el ili memvole, tri sekve de oficiala ellandigo. Kelkajn tagojn poste novaj tri irananoj devis ellandiĝi. Inter ili estis ankaŭ tiuj, kiuj pli frue per sia kontraŭorda konduto lezis la regulojn de la kvaranteno. Laŭ unu el la iranaj studentoj nur unufoje eksplodis „pli malgranda tumulto” en unu malsanulĉambro, kaj laŭ li ilia kolero estis komprenebla. Kiel li rakontis, unu de la studentoj havis pozitivan testorezulton, sed la kuracisto malpermesis malkaŝi tion al siaj kunuloj, kun kiuj li estis en unu ĉambro. Kiam liaj samĉambranoj sciiĝis pri tio, ilin „kaptis indigno” kaj prirespondecigis la kuraciston, kial li ne informis ilin.

Ekonomiaj dispozicioj sekve de la danĝersituacio redakti

 
Fermita vendejo dum la epidemio. La danĝersituacio kaŭzis krom al la fremdultrafiko ankaŭ al la komerco signifajn perdojn.

Laŭ financministro Mihály Varga rilate al la efikoj de la kronviruso la registaro devas reagi laŭ la realaj postuloj de la ekonomio, por tio oni ankoraŭ atendas la raportojn de la komerca kaj industria ĉambroj. La 18-an de marto en la fruposttagmezaj horoj Viktor Orbán faris denove kelkajn gravajn anoncojn pri la antaŭvidataj disponoj. Sed li faris tion ne tra la por tio destinitaj komunikadaj rimedoj, sed tra sia fejsbuka paĝo. Ĉefministro Viktor Orbán informis pri la unuaj decidoj koncernajn la homojn kaj ekonomiajn rolantojn, venintajn pro la kronviruso en malfacilan situacion:

  • La kapital- kaj interezpagaj devoj de la kreditoj validaj je la 24-a horo ekde la 18-a de marto de ĉiuj privataj personoj kaj entreprenoj estos suspenditaj ĝis la fino de la jaro. Post la fino de la pagoprokrasto la kreditoj devos esti plupagataj. La bankoj rajtos kalkuli interezojn por la tempo de la moratorio de la ŝuldo, per ili la repagendaj sumoj povos kreski, samtempe la ĉiumonate repagenda sumo ne povos ŝanĝiĝi ankaŭ ekde 2021. Ĉi tiu praktiko signifas la plilongigon de la kreditodaŭro.
  • La mallongperiodaj kreditoj de la entreprenoj estos plilongigitaj ĝis la 30-a de junio.
  • La indiko de la jara kreditkosto (IJKK) de la konsumkreditoj de la loĝantaro, prenitaj ekde la 19-a de marto 2020 la registaro maksimumigos je 5,9% (baza interezo de la emisia banko plus 5 procentoj) ĝis la fino de la jaro. La maksimumigita IJKK ne validas por hipotekaj kreditoj.
  • La registaro tute nuligas la kotizpagan devon, ĝis la 30-a de junio, de la dungantoj sur la kampo de turismo, gastigado, amuzado, sporto, kulturo kaj persontransporto, kaj la dungatoj ne devos pagi kotizon de pensia asekuro, la kotizo de la sanasekuro reduktiĝos al la laŭleĝa minimumo.
  • La taksiistoj, impostataj laŭ AIMEE (averaĝa imposto de etimpostaj entreprenoj) seniĝos ĝis la 30a de junio je sia averaĝa impostodevo.
  • La lukontraktojn de lokaloj en la supraj branĉoj ne povos esti ĉesigitaj, la lupagoj ne povos esti plialtigitaj.
  • Ĝis la 30-a de junio ĉesos la pagodevo de turismoevoluigaj kontribuoj.
  • La reguloj de dungiĝo fariĝos pli elastaj, por ke la dungantoj kaj dungatoj pli facile interkonsentu.

La 19-an de marto aperis en la Hungara Bulteno dekretoj pri tujaj disponoj por la mildigo de la ekonomiaj efikoj de la kronvirusa epidemio. La financministro Mihály Varga interakordigis kun la reprezentantoj de la Hungara Asocio de Bankoj (HAB) la suspendon de la kapital- kaj interezpagaj devoj de la ĝis la 17-a de marto 2020 kontraktitaj kreditoj de privataj personoj kaj entreprenoj. La ĉefministro eldiris jam en la komenca fazo de la epidemio, ke la buĝetoj de 2020 kaj 2021 devas esti plene replanitaj. Komence de aprilo estis anoncitaj pluraj disponoj, laŭ kiuj grandaj kvantoj da mono estos transgrupigitaj, respektive retiritaj el aliaj sektoroj por la celoj de la defendo kontraŭ la viruso kaj refunkciigo de la ekonomio. El la diversaj ministerioj estis 1345 miliardoj da forintoj transgrupigitaj, krome aldoniĝos duono de la subvencioj de la partioj, komercaj impostoj de la multnaciaj magazenĉenoj, 55 miliardoj da forintoj, retiritaj el la financa sektoro kaj la origine al la lokaj registaroj ĝirota parto de la veturilimpostoj}

Mildigo de la sekurecaj dispozicioj redakti

Paralele al tio, ke ekde la duono de aprilo en pluraj eŭropaj landoj oni komencis mildigi (por la malpliigo de la ekonomiaj damaĝoj) la pli frue ordonitajn rigorajn limigojn, la 4-an de majo ankaŭ en Hungario komenciĝis la mildigo. Ĉar la nombro de infektitoj kaj forpasintoj estis en Budapeŝto kaj departemento Pest la plej alta, ĉi tie restis la pli fruaj limigoj, sed en la cetera parto de la lando ĉesis la limigo de eliro, povis esti malfermitaj la terasoj de restoracioj kaj kafejoj, estis permesitaj la geedziĝoj kaj enterigoj, denove fariĝis eble aranĝi sportajn eventojn, prave, nur sen spektantoj. Ekde la 18-a de majo province (ekde nun inklude ankaŭ departementon Pest) la gastigaj lokaloj povis akcepti gastojn ankaŭ en siaj internaj ejoj, povis esti malfermitaj la tranoktejoj, kaj en Budapeŝto estis ĉesigita la limigo de eliro kaj estis enkondukitaj la samaj mildigoj, kiel du semajnojn pi frue en la provincaj departementoj. Ekde la 25-a de majo (escepte Budapeŝton, ĉi tie nur du semajnojn pli malfrue) povis reveni la (ĝis tiam nur deĵordevaj) infanĝardenoj kaj infanvartejoj al sia funkciado antaŭ la danĝersituacio. Ĉar en majo-juio en la plej multaj landoj de Eŭropo signife pliboniĝis la epidemia situacio. Unu post aliaj estis ĉesigitaj la vojaĝaj limigoj inter Hungario kaj la unuopaj landoj. Pli frue necesis en multaj okazoj negativaj virustestoj por la enveturo en landon, aŭ la enveturantoj aŭ rehejmiĝantoj devis retiriĝi por du semajnoj en oficialan kvarantenon: nun ĉesis ĉi tiuj limigoj. Unue fine de majo fariĝis libera la veturo en Serbion, poste en Slovenion, pli malfrue en Slovakion, Aŭstrion, Ĉeĥion, Germanion kaj de la 12-a de junio jam ankaŭ en Kroation. Ankaŭ la sanitara servo revenis laŭgrade al la malnova funkciado, la tuta sanitara servo refunkcios ekde la 15a de junio laŭ la malnova reĝimo.

Kritikoj, polemikaj aferoj redakti

Civitanaj kaj komunaj agadoj redakti

 
Alvoko por maljunuloj en iu pli-familia loĝdomo de urbo Kaposvár.

Konsekvencoj redakti

Sporto redakti

Noto kaj referenccoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 2020-as COVID–19-koronavírus-járvány Magyarországon en la hungara Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.

  1. Priorities for the US Health Community Responding to COVID–19 (angol). Johns Hopkins Egyetem, Center for Health Security (2020-03-03). Alirita 2020-03-11.
  2. Viruses and apoptosis. (angol) (1999-01-07). Arkivita el la originalo je 2019-05-20. Alirita 2020-03-22.
  3. (hu) Forpasintoj. Koronavírus.gov.hu

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti