La Kapitalo

verko de Karlo Markso

La Kapitalo (germane Das Kapital; 3 volumoj, 1867, 1885, 1894) estis plej grava verko de Karlo Markso (originale: Karl Marx), en kiu li resumis siajn pensojn pri funkcio de la kapitalisma ekonomia sistemo kaj pri ties evoluo al memdisvolvo. Ĝi montras kritikan vidpunkton pri tiu sistemo bazita sur kapitalo, kaj esploras aliajn eblecojn de organizado.

Das Kapital
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Karl Marx
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1867
Ĝenro eseo
vdr

Markso celis malkovri, esplori la ekonomiajn leĝojn de la moderna socio. La dua kaj tria volumoj aperis post lia morto en redaktado de Frederiko Engelso (germane: Friedrich Engels).

Karl Marx, Theorien über den Mehrwert, 1956

Kiel kvaran volumon de La kapitalo Markso planis la libron Teorioj pri la plusvaloro (germane: Theorien über den Mehrwert), kiu estis en 1905 eldonita de Karlo Kaŭcko (germane: Karl Kautsky). Tiu eldonlaboraĵo de Kaŭcko estas tamen konsiderata ne serioza, kaj nova eldono estas preparata kadre de la ĉiomeldono de la verkaro de Markso kaj Engelso, MEGA (Marx-Engels-Gesamtausgabe).

La kapitalo – kvankam ĝi estas verkita surbaze de la 19-jarcenta kapitalismo – montras fenomenojn kiuj plene evoluis nur en la malfrua 20-a jarcento estas ĝis hodiaŭ baza ekonomik-teoria verko pri leĝoj de la merkatekonomio. Ĝi havis gravan efikon je evoluo de la ekonomiko kaj akumulo.

Tradukoj kaj adaptoj redakti

La libro estis tradukita al plej gravaj lingvoj de la mondo.

Tradukoj en Esperanto redakti

Pro la komplekseco de la libro, jam de frua tempo diversaj aŭtoroj verkis resumojn kaj kompendiojn. Unu el ili, farita de Frederiko Engelso, troviĝas en Esperanto en unua eldono de la unua parto de la Kapitalo:

  • Frederiko Engelso: "La kapitalo" de Markso. En: Karlo Markso: La kapitalo, ..., Ĉapitroj unua ĝis naŭa ..., p. 364-371. (en la momento elĉerpita; nova eldono en kolektaĵo de artikoloj estas preparota.)

Kroma, pli ampleksa resumo en Esperanto aperis en 2009, kvankam nur de la 1-a volumo:

  • La ĝis nun plej konciza resumo pri ĉiuj tri volumoj de "La kapitalo" ekzistas en Esperanto jene:

Georgo Fulberto: "La kapitalo" koncize. Kun recenzo de Lucas Zeise. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 98 paĝoj, ISBN 978-2-918300-72-4. (En la listo de MAS-libroj la n-ro 75)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti