La Lapa

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

La Lapa estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 294 loĝantoj sur areo de 8,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas lapeños.

La Lapa
municipo en Hispanio
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Zafra-Río Bodión
Poŝtkodo 06391
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Inocencio Rodríguez Muñoz
Demografio
Loĝantaro 294  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 27′ N, 6° 31′ U (mapo)38.453888888889-6.5191666666667Koordinatoj: 38° 27′ N, 6° 31′ U (mapo) [+]
Alto 469 m [+]
Areo 8,1 km² ( 810 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Lapa (Ekstremaduro)
La Lapa (Ekstremaduro)
DEC
La Lapa
La Lapa
situo en Ekstremaduro
La Lapa (Hispanio)
La Lapa (Hispanio)
DEC
La Lapa
La Lapa
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Lapa [+]
vdr

Situo redakti

La Lapa estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 469 m; je 85 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj proksime (je ĉ. 11 km) de Zafra, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 8,1 km².

La Lapa situas en la centrokcidenta zono de la provinco.

Intereso redakti

Ĝi estas ĉirkaŭita de belaj montaroj kaj pejzaĝoj. Abundas la ĉaso, ĉefe de aproj kaj vulpoj. Estas zono taŭga por marŝado en naturo. Ekxistas abundo de aromaj herboj (origano, timiano, lavendo...), unikaj floroj endemismaj ktp. Estas ankaŭ fruktodonaj anzinaroj kiuj produktas glanojn por bonkvalita porkaro.

Tra la teritorio de La Lapa pasas la rivero Guadajira, alfluanto de Guadiana.

Festoj redakti

En la monato de Junio dum la tagoj 11,12 kaj 13, honore de la patrono Sankta Onofreo. Dum tiuj tagoj komence de somero La Lapa ricevas nombrajn vizitantojn de la paudaj Zafra, Feria, Alconera...