La Niña (|l|ɑː|ˈ|n|iː|n|j|ə|, uax [la ˈniɲa]) estas kongrua ocean-atmosfera fenomenono kiu estas la kontraŭparto de El Niño kiel parto de pli larĝa klimata modelo nome El Niño Suda Oscilado. La nomo La Niña originas el hispana, signife "la knabino", analoge al El Niño signife "la knabo". Ĝi estis ankaŭ nomita en la pasinto kontraŭ-El Niño, kaj El Viejo (signife "la maljunulo").[1] Dum periodo de La Niña, la marsurfaca temperaturo laŭ la ekvatora Orienta Centra Pacifika Oceano estos pli malalta ol normale ĉirkaŭ 3–5 °C. En Usono, apero de La Niña okazas dum almenaŭ kvin monatoj de La Niña. Ĝi havas etendajn efikojn sur la vetero en Norda Ameriko, eĉ tuŝante la Atlantikan Uraganan Sezonon. La Niña ofte, sed ne ĉiam, sekvas al El Niño.

Marsurfacaj temperaturŝanĝoj en Novembro 2007 montrante la areon de La Niña.

Referencoj redakti

  1. Tropical Atmosphere Ocean project (2008-03-24). What is La Niña?. Pacific Marine Environmental Laboratory. Alirita 2009-07-17.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti