La Nokto en Varennes

La Nokto en Varennes (en la franca: La Nuit de Varennes kaj en la itala: Il Mondo Nuovo) estas franca-itala filmo kiun faris Ettore Scola dum la jaro 1982. Temas pri historia filmo kiu rilatas al la fuĝo el Parizo de la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj de la reĝino Marie-Antoinette en junio 1791 kaj al ilia arestado en Varennes (Loreno). La filmo baziĝas je romano de Catherine Rihoit.

Temo redakti

Dum nokto en junio 1791, la libertina skribisto Restif de La Bretonne vidas, en Parizo, kiel mistera kaleŝo forlasas la reĝan palacon. La scivolema Restif provas sekvi la karoson kaj al li sukcesas tion dank'al Giacomo Casanova. Baldaù, li malkovras, ke tiu karoso intencas reatingi alian karoson, kiu forveturis pli frue kaj kies vojaĝantaro estas … la reĝa familio.

Teĥnikaĵoj redakti

  • Franca titolo: La Nuit de Varennes
  • Itala titolo: Il Mondo nuovo
  • Reĝisoro: Ettore Scola
  • Scenaro: Sergio Amidei kaj Ettore Scola laŭ romano de Catherine Rihoit La Nuit de Varennes ou l'Impossible n'est pas français
  • Muziko: Armando Trovajoli
  • Fotografado: Armando Nannuzzi
  • Sono: Michel Barlier, Remo Ugolinelli
  • Dekoro: Dante Ferretti, Pierre Guffroy
  • Kostumoj: Gabriella Pescucci
  • Muntado: Raimondo Crociani
  • Landoj:   Francio,   Italio
  • Produktistoj: Daniel Toscan du Plantier, Lise Fayolle (asocia produktistino)
  • Delegita produktisto: Renzo Rossellini
  • Ekzekutiva produktisto: Claudio Mancini
  • Direktoro de produkto: Charlotte Fraisse
  • Produktaj firmaoj: Gaumont (Francio), France 3 (Francio), Opera Films Produzione (Italio)
  • Distribuaj societoj: Gaumont
  • Formato: Kolora (Eastmancolor) – 2.35:1 - Technovision – monofonia – 35 mm
  • Ĝenro: Historia filmo
  • Daŭro: 144 minutoj
  • Aperdato: 15-a de majo 1982 en   Francio

Rolularo redakti