La Originoj de Totalismo

La Originoj de Totalismo (angle The Origins of Totalitarianism; germanlingve Elemente und Ursprünge totaler Herrschaft) estas la anglalingve skribita ĉef-verko de la germana politikosciencistino Hannah Arendt. Ĝi temas pri la kaŭzoj kaj elementoj de totalismo, precipe pri tiuj de Naziismo kaj Stalinismo. La aŭtorino tradukis la libron mem en la germanan, kiu estis ŝia denaska lingvo.

The Origins of Totalitarianism
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hannah Arendt
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1951
Loko Usono
Eldonejo Schocken Books
Ĝenro nefikcioeseo
Loko de rakonto Rusio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr

Enhavo redakti

La libro estas strukurigata en tri partoj laŭ la temoj antisemitismo, imperiismo kaj totalismo. En la unua parto la aŭtorino priskribas la historion de la judoj kaj komparas ĝin kun la eŭropa historio de la mezepoko ĝis la Dua Mondmilito. Specifaj temoj, pri kiuj ŝi skribas, estas i.a. la rolo de la judoj en la nacio-ŝtato kaj la Dreyfus-skandalo. Kune kun la dua parto pri imperiismo ŝi donas la kaŭzojn por la totalisma sistemo priskribita en la tria parto.

Bibliografio redakti

Eldonoj redakti

  • Angle The Origins of Totalitarianism New York 1951; egalas al The Burden of Our Time London 1951.
  • Elemente und Ursprünge totaler Herrschaft. Antisemitismus, Imperialismus, totale Herrschaft. Piper, München-Zürich 1986 (TB), 12. Aufl. 2008, ISBN 978-3-492-21032-4.

Sekundara literaturo redakti

  • Antonia Grunenberg: Arendt. Herder, Freiburg et al. 2003, ISBN 3-451-04954-6, S. 58–75.
  • Wolfgang Heuer: Hannah Arendt. Rowohlt, Reinbek 1987, ISBN 3-499-50379-4, S. 42–44, S. 84–92.
  • Annette Vowinckel: Arendt. Reclam, Leipzig 2006, ISBN 978-3-379-20303-6, S. 23–40.
  • Thomas Wild: Hannah Arendt. Suhrkamp, Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-518-18217-X, S. 75–82.
  • Elisabeth Young-Bruehl: Hannah Arendt. Leben, Werk und Zeit. Fischer, Frankfurt am Main 2004, ISBN 3-596-16010-3. S. 285–301, S. 352–362, S. 554–562 (Usona originalo de 1982).

Vidu ankaŭ redakti