La Parra

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

La Parra (Grimpovitejo) estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 283 loĝantoj sur areo de 78,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas parreños.

La Parra
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Zafra-Río Bodión
Poŝtkodo 06176
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Santiago González Lagar
Demografio
Loĝantaro 1 283  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 31′ N, 6° 37′ U (mapo)38.5212182-6.6229261Koordinatoj: 38° 31′ N, 6° 37′ U (mapo) [+]
Alto 525 m [+]
Areo 78,2 km² (7 820 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Parra (Ekstremaduro)
La Parra (Ekstremaduro)
DEC
La Parra
La Parra
situo en Ekstremaduro
La Parra (Hispanio)
La Parra (Hispanio)
DEC
La Parra
La Parra
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Parra (Badajoz) [+]
vdr
Blazono de la vilaĝo kun la grimpovitejo kiu plie ŝajnas simpla vitejo

Situo redakti

La Parra estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 525 m; je 59 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj tre proksima de Zafra la najbara urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 78,2 km².

Historio redakti

Eble jam estis setlejo en prahistoria epoko ĉar restis dolmenoj ekzemple ĉe la ermitejo de San Pedro. Pro la bona situo de la rojo “Entrin” eble estis loĝantoj en la romia epoko ĉar en la zono de la ermitejo de San Juan, eble iam antikva romia templo aŭ bieno de posedanto, oni trovis tomboŝtonojn, kiu utilis poste kiel bazo por la konstruo de la ermitejo de San Juan. En unu skribaĵo de tiuj tomboŝtonoj jam aperas mencio al vitejoj, kiuj nun nomigas la vilaĝon.

Dum la epoko de la visigotoj eble la setlejo jam translokiĝis pli proksime de la aktuala loko, en kies preĝejo estas visigota baptujo. Dum la epoko de la araboj certe tiuj uzis kaj plibonigis la kondiĉojn de la fontoj kiuj estis ĉe la nuna setlejo.

En 1237 la ordeno de Alcántara konkeris la urbon de Zafra kaj en 1238 la Superulo de la ordeno de Santiago Rodrigo Íñiguez konkeris kelkajn vilaĝojn, inter ili tiun de la najbara Feria. Pro tio oni supozas, ke unu el tiuj du ordenoj rekristanigis la vilaĝeton, sed aliaj sugestas, ke la renasko de la domaro estis fortikaĵo de la templanoj kiuj viglis la naturan pasejon inter Mérida kaj Jerez de los Caballeros.

Dum la 14a jarcento disputis por la vilaĝo la urbo Badajoz kaj la Senjorlando de Feria de Gomes Suárez de Figueroa.

Dum la 15a jarcento laŭ Vicente Navarro del Castillo almenaŭ 27 vilaĝanoj iris al Ameriko kaj setlis en Venezuelo kaj Peruo. Estas kurioza kazo de tuta familio (tre verŝajne de novkristanoj) kiuj eĉ kasis sian nomon kaj adoptis kiel faris multaj judoj tiun de la naskiĝloko tio estas de La Parra.

Eksteraj ligiloj redakti

Informaro pri La Parra