La Portreto de Dorian Gray

romano far Oscar Wilde

La Portreto de Dorian Gray (angle The Picture of Dorian Gray aŭ kelkfoje The Portrait of Dorian Gray) estas la unusola romano verkita de Oscar Wilde. Ĝi unue estis eldonita en ĉiumonata ĵurnalo en 1890. Wilde poste ŝanĝis kelkajn partojn de sia verko kaj ĝin plivastigis, kaj la nova versio publikiĝis en aprilo de 1891. La romano, kiu havas fortan faŭstan intrigon, konatas hodiaŭ kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de gotika literaturo. La Esperanta traduko de Aitor Arana aperis en 2012.

The Picture of Dorian Gray
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Oscar Wilde
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1890
Eldonejo Lippincott's Monthly Magazine
Ĝenro gotika romano
Loko de rakonto Irlando
vdr

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko komenciĝas priskibante belan someran tagon. Lordo Henry Wotton, viro kun fortaj kaj nekutimaj opinioj, rimarkas kiel la sentema pentristo Basil Hallward faras portreton de la ĉarma junulo Dorian Gray, amiko de Hallward. Lordo Henry kredas je hedonismo, kaj baldaŭ ekas priskribi siajn vidpunktojn al Dorian. La junulo, aŭskultante, ekpensas ke beleco estas la sola grava parto de vivo. Li volas ke la portreto de Basil maljuniĝu anstataŭ li mem. Iel lia deziro plenumiĝas, kvankam Dorian ankoraŭ tion ne scias.

Sub la senmorala influo de Henry, Dorian komencas esplori ĉiajn sentojn. Li eltrovas la mirindan aktorinon Sibyl Vane, kiu ludas Ŝekspiron ĉe malnova, malriĉa teatro. Dorian alproskimiĝas al ŝi kaj baldaŭ proponas ke ili geedziĝu. Sibyl, kiu alparolas lin nur kiel "la ĉarma princo", enamiĝas; sed ŝia gardema frato James avertas, ke se Dorian iel ajn vundas Sibyl-on, li certe lin mortigos.

Do Dorian invitas Basil-on kaj Henry-on por rigardi Ŝekspiron ĉe la teatro; tamen ĉi-okaze Sibyl ludas malbone, kaj Dorian malakceptas kaj forlasas ŝin, dirante ke ŝi estis alloga nur pro sia teatra talento. Reirinte hejmen Dorian ekkonscias, ke lia iama deziro realiĝis: lia portreto ŝanĝiĝis kaj nun ridetas moke. La junulo post nelonge decidas reiri al Sibyl, sed Henry sciigas lin ke Sibyl sin mortigis per hidrogena cianido.

Dorian panike forigas la portreton en malproksiman, neuzatan ĉambron de sia domo por ke neniu vidu la aĉajn ŝanĝojn kiuj iom post iom okazas. Li ekkomprenas ke li en sia vivo bezonos nur belecon, ĉarmecon kaj avidecon. Dum la sekvantaj 18 jaroj li eksperimentas kun ĉiaj malvirtoj, plejparte per la influo de "venena" franca libro. Lia mieno dume neniel ŝanĝiĝas; la portreto fare de Basil anstataŭe plimalbeliĝas.

Unufoje, dum nokto antaŭ ol Dorian intencas veturi Parizen, Basil alvenas al sia amiko kaj demandas Dorian pri la onidiroj de lia malvirtaj agadoj. Dorian ne neas sian diboĉon; li kondukas Basil-on al la malnova portreto, kiu nun aspektas absolute aĉege, simile al la malboneco de ĉiuj liaj pekoj. Kolerante, Dorian plendas, ke Basil estas kulpa pri ĉiuj liaj problemoj; li mortigas lin per tranĉilo kaj kaŝas la malvivulon. Per ĉantaĝo li igas la ĥemiiston Alan Campbell detrui la korpon. Volante eskapi la kulpecon de sia ago, Dorian iras al opiejo. James Vane, la frato de Sibyl, tie ĉeestas kaj penas pafi Dorian-on kiam li aŭdas, ke iu lin alparolas kiel la "ĉarma princo". Tamen kiam James ekrigardas Dorian-on, li pensas, ke tiu ne povas esti la sama viro, ĉar li aspektas tro juna. Kiam iu sciigas James-on, ke Dorian dum 18 jaroj tute ne maljuniĝis, James klopodas la junulon kapti, sed li jam eskapis.

Dum la sekvataga ĉefmanĝo Dorian rimarkas James-on apud la domo; li ektimas ke li longe ne restos viva. Tamen kelkaj tagoj poste, la kolera frato estas akcidente mortigita per ies pafilo dum ĉasado kaj la danĝero forpasas.

Reveninte Londonen poste, la protagonisto diras al Henry ke li finos sian malbonegan manieron de vivo kaj penos agadi bone. Li kuraĝas sufiĉe por ekrigardi la portreton denove, esperante ke eble ĝi ete pliboniĝis pro tiu decido. Tamen la pentraĵo estas eĉ pli aĉa ol antaŭe.

 
Oscar Wilde konsideris la tri ĉefajn rolulojn kiel versioj de si mem

Nun decidante ke nur plena konfesio kapablas lin tute senpekigi, Dorian decidas detrui la lastan parton de sia konscienco: li prenas tranĉilon (la saman tranĉilon per kiu li mortigis Basil-on) kaj ĵetas ĝin en la portreton. Ĉi tiam la domservistoj aŭdas teruran kriegon el la ŝlosita ĉambro. Ili alvokas la policon; baldaŭ ili ĉiuj eniras la ĉambron. Sur la planko kuŝas treege malbela korpo, morte vundita per tranĉilo tra la koro. Apude staras la pentraĵo, kiu reiĝas je sia originala ĉarma mieno.

Roluloj redakti

La ĉefaj roluloj enverke estas:

  • Dorian Gray – ĉarma kaj narcisisma juna viro kiu enamiĝas en la filozofio de hedonismo; li baldaŭ komencas indulgi en ĉiaj plezuroj - moralaj kaj nemoralaj.
  • Basil Hallward – pentristo kiu artiste tre interesiĝas je Dorian. Dorian helpas Basil-on realigi sian potencialon, ĉar ties portreto de Dorian iĝas lia plej bona pentraĵo. Li estas religiema kristano. En la fino de la verko li estas mortigita de Dorian.
  • Henry Wotton – angla lordo kiu havas hedonismajn kaj cinikismajn opiniojn. Komence li estas la amiko de Basil, sed li baldaŭ admiras la belecon de Dorian. Henry forte influas la junan Dorian, kiu morale putriĝas penadante aliĝi al la konsiloj de la lordo.

Aliaj malpli gravaj personaĵoj estas interalie:

  • Sibyl Vane – talenta kaj bela, sed malriĉa, aktorino kaj kantistino, en kiu Dorian enamiĝas. Tamen ties amo ruinigas ŝian teatran talenton; kiam Dorian ŝin forlasis, ŝi mortigas sin, malesperante. Henry komparas Sibyl-on kun Ophelia.
  • Alan Campbell – ĥemiisto kaj iama amiko de Dorian. Dorian per ĉantaĝo devigas lin detrui la mortan korpon de Basil.
  • James Vane – la frato de Sibyl, ŝipano kiu foriras por Aŭstralio. Li emas tre protekti sian fratinon, precipe ĉar ilia patrino interesiĝas nur pri la mono de Dorian. Li hezitante forlasas Sibyl-on, kaj kredas ke Dorian ŝin malhelpos aŭ vundos. James promesas venĝi se io malbona okazos al lia fratino. Post la morto de Sibyl li preskaŭ freneziĝas kaj intencas ataki Dorian-on; tamen li mortas post akcidento dum ĉasado.
  • Victoria Wotton – la edzino de Lordo Henry. Ŝi aperas nur unufoje en la romano. Henry ŝin kritikas kaj malŝatas; do iom poste ili eksgeedziĝas.

Analizo redakti

Unufoje Wilde skribis en letero ke la ĉefaj roluloj estis partoj de si mem, dirante: "Basil Hallward estas kiel mi pensas pri mi mem; Lordo Henry estas kiel la mondo min konsideras; Dorian estas kiel mi volus esti - eble en alia epoko."

Leganto vigla rimarkos, ke pluraj filozofiaj temoj ĉeestas tra la verko, inklude stetikismon, respondecon, kaj influon. Ekzemple, Dorian neniam akceptas respondecon pri siaj agadoj, pravigante ilin per la filozofio de nova hedonismo. Dorian konsideras la sinmortigon de Sibyl nur kiel tragedia arta dramo. La protagonisto, pli kaj pli volante formovi kulpon el si al aliaj homoj, trovas Basil-on kulpa pri la rezulto de sia vivo kaj uzas tion kiel kialo por lin murdi. La aŭtoro, priskribante la scenon de mortigo, eĉ klopodas ŝajnigi, ke la tranĉilo ĉiun respondecon pri la murdo tenas, ne Dorian.

Ankaŭ oni eltrovos faŭstan influon en la intrigo: Kiel Faŭst, Dorian estas tentata per la promeso de eterna beleco; li indulgas je tiu tento. En ambaŭ verkoj la ĉefrolulo allogas inon enamiĝi en ili, kaj poste ŝin mortigas iel. Wilde eksplikis, ke la ĉefideo de La Portreto de Dorian Gray estas "malnova en la historio de literaturo", sed li "donis al ĝi novan formon." Sed malsame je Faŭst, Dorian neniam interkonsenton faras kun la diablo. Tamen la cinikismaj vidpunktoj kaj hedonisma naturo de Lordo Henry eble anstataŭigas la rolon de Satano.

Multaj kredas, ke la citata "venena franca libro" kiu helpas la moralan detruon de Dorian estas la romano À rebours fare de Joris-Karl Huysmans.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio redakti

Je la 30-a de aŭgusto, 1889, J. M. Stoddart, redaktoro de la ĉiumonata ĵurnalo Lippincott, manĝis kun Oscar Wilde kaj Arthur Conan Doyle (la kreinto de la famega Ŝerloko Holmso), kaj komisiis mallongajn verkojn de ili. Post nelonge Doyle donis al la redaktoro La signo de la kvaro, sed Wilde ne tiom rapide respondis al la peto, finfine prezentante la unuan version de La Portreto de Dorian Gray je la 7-a de aprilo, 1890. Stoddart imponiĝis je la verko, sed samtempe diris al la ĉefeldonisto Lippincott ke "en ĝia nuna stato ekzistas kelkaj partoj kiujn senkulpa virino ne ŝatus." Do Stoddard kaj siaj kolegoj ekis fari multajn ŝanĝojn al la verko, forigante (interalie) plurajn frazojn kiuj aludis al samseksemo kaj samseksa deziro, kaj la menciojn pri la libro fiktiva Le Secret de Raoul (La sekreto de Raul) kaj ties fiktiva aŭtoro Catulle Sarrazin. Ili eldonis la verkon je la 20-a de junio de 1890. Eĉ post la ŝanĝoj, multaj kritikistoj forte mallaŭdis ĝin pro malmoraleco.

Parte pro tiuj kritikoj, Wilde klopodis moderigi la plej erotikajn aludojn el la verko kaj simpligi ĝian moralan mesaĝon. Ekzemple, en la unua eldono, la rilato de Basil al Dorian ŝajnas ama, sed en la ŝanĝita eldono lia atento klare estas pli arta ol amema.

La aŭtoro ankaŭ plivastigis la libron al dudek ĉapitroj (komence ĝi havis nur dek tri). Wilde ankaŭ enkondukis la rolulon James Vane kaj penadis profundigi la karakteron de Dorian, montrante pli detale kiel la protagonisto falis en diboĉon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti