La Pueblanueva (La Nova Vilaĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Pueblanueva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45690
Retpaĝaro www.lapueblanueva.com
Politiko
Urbestro Jesús Toledano Bonilla (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 383  (2011)
Loĝdenso 19,53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 4° 41′ U (mapo)39.914444444444-4.6763888888889Koordinatoj: 39° 55′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 481 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Pueblanueva (Hispanio)
La Pueblanueva (Hispanio)
DEC
La Pueblanueva
La Pueblanueva
Situo de La Pueblanueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Pueblanueva [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Pueblanueva en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Pueblano. La censita populacio en 2011 estis de 2.383 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,53 loĝ/km².

Situo redakti

La Pueblanueva estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 481 m; je 68 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 122 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′52″ N 4°40′35″ Ok. Geografie estas situanta sur la valo de la rivero Taĵo, sur la rivera teraso kiu haviĝas mildan klimaton taŭga por agrikulturo kaj brutobredado.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Forta rilato al Talavera de la Reina.

Historio redakti

Oni trovis belan tombon romian de la jarcento 2-a aŭ 3-a, kiu nun montriĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo. Aliaj restaĵoj konfirmas ekziston de romiaj setlejoj en diversaj ĉirkaŭaj lokoj. De islama epoko konserviĝis ĉefe toponimoj (nomoj de lokoj).

Komence de la 14a jarcento oni mencias diversajn lokojn de la teritorio en dokumentoj de la Arkiepiskopo de Toledo, nome la kverkarbaroj de Orbiga, Sangrera, Almofrague, la Peraleda, Cotanillo, la Albuera, Hijares..., kun tre disa populacio, kvankam Jiménez de Gregorio asertas, ke tiuj kverkarbaroj jam ekzistis el la 13a jarcento aŭ eĉ antaŭe.

Talavera de la Reina iĝis senjorlando de la Arkiepiskopoj de Toledo, per privilegio fare de Henriko la 2-a en Toledo la 25an de junio de 1369, kaj post la enlanda milito kontraŭ sia frato, la laŭleĝa reĝo Petro la 1-a, kompense la ricevitan apogon fare de la Arkiepiskopo Gómez Manrique en la frata lukto de 1366-1369. El 15a al 17a jarcentoj abundas dokumentoj pri reloĝado de la teritorio kaj rilato al Talavera de la Reina kaj al Arkiepiskopo de Toledo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti