La Punt Chamues-ch

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Punt Chamues-ch (stacidomo).
La Punt Chamues-ch
Blazono de La Punt Chamues-ch
La Punt Chamues-ch
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46° 34′ 37″ N 9° 55′ 34″ O / 46.57694 °N, 9.92611 °O / 46.57694; 9.92611 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 37″ N 9° 55′ 34″ O / 46.57694 °N, 9.92611 °O / 46.57694; 9.92611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 719
Areo 63,27 km²
Alteco 1687 m super marnivelo
Poŝtkodo 7522
Komunumkodo 3785
Mapo de La Punt Chamues-ch

Pri la komunumo redakti

La Punt Chamues-ch estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 719 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo La Punt Chamues-ch konsitas el la iam sendependaj vilaĝoj La Punt norde de Eno kaj Chamues-ch sude de la rivero. La komunumo situas en Supra Engadino ĉe la suda fino de Albulopasejo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo La Punt Chamues-ch limas en nordo kaj oriento al Zuoz, en nordoriento al Madulain, en sudoriento al eksklavo de Madulain, en sudo al Pontresino, en sudokcidento al Samedan, en okcidento al Bever, kaj en nordokcidento al Bergün/Bravuogn.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Silvaplana tra la tura Engadino al Tirolo, al kiu en la komunumocentro kuniĝas la kantona vojo n-ro 749 de Tiefencastel trans Albulopasejo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Sankta Maŭrico al Scuol. Poŝtaŭtolinio kondukas trans Albulopasejo al Tiefencastel.

Lingvoj redakti

Ĝis en la 19-a jarcento en La Punt Chamues-ch la ĉefa lingvo estis la putera, tio estas dialekto de la romanĉa lingvo. Ankoraŭ dum la popolnombrado de 1980 la romanĉo kun 41,54% de la loĝantaro estis la ĉefa lingvo, dum 40% parolis la germanan kaj 10% la italan. En la jaro 2000 la nombro de germanlingvanoj altiĝis al 66,06%, dum ankoraŭ 20,61% parolis la romanĉan kaj 7,73% la italan lingvon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Chamues-ch datiĝas el la jaro 1137 kiel Campolouasto. En la jaro 1244 menciiĝis La Punt kiel Ponte. Ĝis 1528 La Punt Chamues-ch formis parton de la paroĥo Zuoz. Ek de 1543 La Punt Chamues-ch estis najbararo de la tribunalkkomunumo Suot Funtauna Merla. Sur baze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851 La Punt Chamues-ch fariĝis politika komunum de la komunumaro Supra Engadino en la distrikto Malojo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti