La Rafle (La Rastado) estas franca filmo de Rose Bosch, aperinta en 2010.

La Rastado
Symon Ziegler (Oliver Cywie)
Symon Ziegler (Oliver Cywie)
filmo
Originala titolo La Rafle
Produktadlando Francio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 10-a de marto 2010
Daŭro 115 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado David Ungaro
Buĝeto 29.5 milionoj da $
Reĝisoro(j) Rose Bosch
Produktisto(j) Alain Goldman
Scenaro Rose Bosch
Filmita en Francio, Hungario
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Christian Henson
Ĉefrolantoj Jean Reno, Mélanie Laurent,
Gad Elmaleh, Raphaëlle Agogué
Produktinta firmao Alain Goldman
Distribuo Gaumont
IMDb
vdr

La filmo aperis en DVD.

Temo redakti

Tiu filmo pritraktas la areston, la 16-an de julio 1942, kaj la malliberigon dum pluraj tagoj sub severaj kondiĉoj, de 13,152 judaj viktimoj de la Rastado de la Vintra Ciklodromo antaŭ ilia deportado al koncentreja komplekso de Aŭŝvico-Birkenau.

1942. Joseph estas 11-jara. Hodiaŭ matene, en junio, li devas iri al la lernejo kun flava stelo kudrita sur la brusto... Li ricevas kuraĝigojn de najbara brokantisto. La mokojn de bakistino. Inter bonvolemo kaj malestimo, Jo, liaj judaj kunuloj (kiel li), iliaj familioj, konatiĝas kun la vivo de okupata Parizo, sur la monteto Montmartre, kie ili rifuĝis. Almenaŭ tion ili kredas, ĝis tiu mateno de la 16-a de julio 1942, kiam ilia malstabila feliĉo ŝanceliĝas... De la Vintra Ciklodromo, kie 13000 rastitaj judoj amasiĝis, ĝis la koncentrejo de Beaune-la-Rolande, de Vichy ĝis la teraso de Berghof, "La Rastado" sekvas la realajn destinojn de viktimoj kaj persekutantoj. De tiuj, kiuj direktis. De tiuj, kiuj fidis. De tiuj, kiuj fuĝis. De tiuj, kiuj oponis. Ĉiuj personoj de la filmo ekzistis. Ĉiuj eventoj, eĉ plej ekstremaj, okazis dum tiu somero de 1942.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti