La Rue Kétanou estas franca grupo de stratmuziko, kuniganta ciganan, popolan, regean kaj pop- muzikon.

La Rue Kétanou
Deveno Francio La Rochelle, Francio
Ĝenroj cigana, popola, regea kaj pop- muziko
Eldoninto Yelen musiques
Retejo http://www.larueketanou.com/
Membroj

Olivier Leite, Mourad Musset, Florent Vintrigner

vdr

Ĝia nomo estas formodifektado de La rue qui est à nous, kiu signifas La strato kiu estas nia.

Membroj redakti

Historio redakti

Ĝi kunigas Mourad Musset, Olivier Leite, kaj Florent Vintrigner, ĉiuj tri devenantaj de la teatro Théâtre du Fil en Parizo. Ili ekis en la stratoj de La Rochelle kaj de la insulo île de Ré. Tio estis spektaklo en strato, miksanta kanzonojn kaj teatraĵon, kun devizon « Ne ni estas metitaj surtrate, estas la strato kiu estas nia! » (C’est pas nous qui sommes à la rue, c’est la Rue qui est à nous (Kétanou) !).

Post trakoncerti en la stratoj, la domokupadoj, la trinkejoj kaj la etaj koncertejoj, ili renkontis Arnaud Viala kaj Bibou, membrojn de Tryo, kiuj proponis al ilin produktadon de la registrado de albumo, sed ankaŭ partopreni en la unua parto de koncertoj de Tryo en la pariza koncertejo Olympia kaj dum la turneo.

Ilia unua albumo, En attendant les caravanes (Atendante la karavanojn), aperis en januaro de 2001. Poste sekvas koncertoj kaj festivaloj, kaj poste dua albumo Y'a des cigales dans la fourmilière (Estas cikadoj en la formikejo) en 2002. En 2004, La Rue Kétanou aperigis novan koncertan albumon, 'Ouvert à double tour (Malferma per duobla ŝlosado). Post tiu apero kaj la famo de ebla disigo, la grupo decidis paŭzi; Florent la akordionisto kreis sian propran projekton – la t.n. grupon T'inquiète lazare (Ne timu lazare) – akompanita de gitaristo kaj kontrabasito, dum Mourad Musset kaj Olivier Leite fundis kun amikoj la grupon: Mon côté punk.

Ili partoprenis en la unua albumo aperinta en septembro 2006 de nova artisto en la franca scenejo, Syrano, kie ili ludis kun li la kanzonon Planter des cailloux, kunportante ilian etoson ciganecan.

Post malapero de koncertoj de preskaŭ du jaroj, la triopo de nove foriris por turneo de dek kvin koncertoj, dum la somero 2007. Tiuj koncertoj estas riĉoplenaj je novaj kanzonoj, kaj dum iliaj spektakloj, la muzikistoj ripetis ofte ke ili provas tiujn novaĵojn pro ideo de aperigo de nova albumo… Tiu nova albumo À contresens (Kontraŭ-sense) aperis la 9-an de februaro 2009, kiel ili anoncas dum siaj koncertoj, ĝi renovigas la sonojn de la grupo kaj restas fidela je ilia etoso.

Danke al Musicalarue, La Rue Kétanou estis akompanita de orkestro dum la turneo de 2009: Le Josem[1] por 8 kantoj dum 3 koncertoj. Tiam li alinomiĝis kiel La Rue Kétanou Symphonique. La 12-an de julio 2009, ili fermis la festivalon LaSemo, sur la sama scenejo ol Ogres de Barback kaj Debout sur le Zinc. La 16-an de decembro 2009, denove ili antaŭkoncertis por la koncerto de Tryo en Bercy.

Albumaro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti