La Sarraz

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Sarraz (stacidomo).

La Sarraz estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2381 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

La Sarraz
Blazono de La Sarraz
Blazono de La Sarraz
Blazono de La Sarraz
La Sarraz
La Sarraz
La Sarraz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 39′ 32″ N 06° 30′ 50″ O / 46.65889 °N, 6.51389 °O / 46.65889; 6.51389 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 32″ N 06° 30′ 50″ O / 46.65889 °N, 6.51389 °O / 46.65889; 6.51389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2381
Areo 7,70 km²
Alteco 485 m super marnivelo
Poŝtkodo 1315
Komunumkodo 5498
Mapo de La Sarraz
Situa mapo de La Sarraz
vdr

Geografio redakti

La komunumo La Sarrza situas ĉe la suda piedo de montoj Ĵuraso, proksimume 20 kilometrojn nord-okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj proksimume 63 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo. La rivero Venoge formas ĝian limon kun Ferreyres kaj Veyron la limon kun Chevilly. En nordo de la komunumo troviĝas elfosejo ekspluatata de la entrepreno Holcim (betono kaj volumenaĵo). En ĉi-tiu elfosejo sur la monteto Le Mormont situas grava La-Tène-kultura kulta trovejo.[1].

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo La Sarraz limas en nordo al Pompaples, en nordoriento al Orny, en oriento al Eclépens, en sudsudoriento al Lussery-Villars, en sudo al Dizy, en sudokcidento al Chevilly, en okcidento al Ferreyres, en okcidentnordokcidento al Romainmôtier-Envy, en nordokcidento al Croy, kaj en nordnordokcidento al Arnex-sur-Orbe.

La kastelo redakti

La ĉefa vidindaĵo de la komunumo estas la Kastelo de La Sarraz, kiu nuntempe entenas muzeon pri Ĉevalo. La kastlo estis ekkonstruita en la jaro 1049 unue kiel turo kaj apartenis ĝis 1269 al la familio de Grandson. Ĝi estis rabita en la jaro 1475 kaj bruligita en la jaro 1536 okaze de la berna invado. Ĝi konservis sian arkitektan strukturon ĝis la hodiaŭa tempo. in Brand gesetzt. Es hat seine architekton. Struktur aus dem 14. Jh. bis in die heutige Zeit bewahrt.

En la kastelo de La Sarraz, okazis en junio 1928 la unua kunveno de CIAM (Congrès International d'Architecture Moderne = Internacia kongreso pri moderna arkitekturo) laŭ iniciato de Le Corbusier.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Orny datiĝas el la jaro 1149 kiel Sarrata. En la jaro 1049 Adalberto de Grandson konstruis turon sur la montodorso de Mormont sur teritorio de la Priojejo Romainmôtier. Sub la turo en la 12-a jarcento estiĝis merkatloko, kiu en la 14-a jarcento ricevis urborajton kaj fraĝis la centro de la folranta Baronejo La Sarraz. Sub la berna regado la urbeto estis de 1536 ĝis 1598 parto de la Voktejo Moudon kaj poste ĝis la Helveta Revolucio de 1798 parto de la Voktejo Romainmôtier. De 1798 ĝis 2007 la komunumo apartenis al la Distrikto Cossonay poste ĝi estis surbaze de la administra reformo de 2006 atribuita al la Distrikto Morges.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti