La Stampa (signife La presaĵo) estas itala ĉiutaga ĵurnalo publikigita en Torino, Italio. Ĝi estas distribuata en la tuta Italio kaj en aliaj landoj de Eŭropo. Ĝi estas unu el plej antikvaj gazetoj en Italio.[1]

Tiu gazeto estis fondita de Vittorio Bersezio, nome ĵurnalisto kaj romanisto, en Februaro 1867[1][2] kun la nomo Gazzetta Piemontese.[3] En 1895, la gazeto estis aĉetita (kaj eldonita) de Alfredo Frassati (patro de Pier Giorgio Frassati), kiu donis la nunan nomon kaj tutlandan perspektivon.[3] Pro kritiko al la murdo en 1924 de la socialisto Giacomo Matteotti, li estis devigita rezigni kaj vendi la gazeton al Giovanni Agnelli.[3] Ankaŭ la financisto Riccardo Gualino ekhavis kunposedon.[4] La gazeto estas nune posedo de Fiat S.p.A. Ĝi havas intencitan centrisman situon. La iamaj kontribuantoj de La Stampa inkludas ekzemple la italan romaniston Alberto Moravia.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lapo Filistrucchi (Februaro 2006). “The Impact of Internet on the Market for Daily Newspapers in Italy”, EUI Working Paper. Alirita 9a Decembro 2013..  Arkivigite je 2013-12-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-13. Alirita 2015-08-23.
  2. "Sabiana inside the La Stampa newsroom in Turin", Sabiana. Kontrolita 5a de Februaro 2015. Arkivigite je 2015-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-05. Alirita 2015-08-23.
  3. 3,0 3,1 3,2 Communicating Europe: Italy Manual. European Stability Initiative (19a de Majo 2008). Alirita 23a de Novembro 2014.
  4. Riccardo Gualino. Storia e Cultura dell'Industria. Alirita 2015-07-24.
  5. Ruth Ben-Ghiat. (2001) Fascist Modernities: Italy, 1922-1945. Berkeley: University of California Press. Arkivigite je 2014-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-29. Alirita 2015-08-23.

Bibliografio redakti

  • Merrill, John C. kaj Harold A. Fisher. The world's great dailies: profiles of fifty newspapers (1980) pp 280–85

Eksteraj ligiloj redakti