La Unión (Murcio)

La Unión estas urbeto kiu lokas en Murcia Regiono kaj en la komarko Campo de Cartagena.[1] La Unión nur limas kun Kartaĥeno. Laŭ la institucio oficiala de Hispanujo Instituto Nacional de Estadística 19907 personoj loĝis en la municipo en la jaro 2018.[2]

La Unión
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 30360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 897  (2023) [+]
Loĝdenso 836 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 37′ N, 0° 53′ U (mapo)37.6190739-0.87551189999999Koordinatoj: 37° 37′ N, 0° 53′ U (mapo) [+]
Alto 86 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Unión (Murcia)
La Unión (Murcia)
DEC
La Unión
La Unión
Situo de La Unión
La Unión (Hispanio)
La Unión (Hispanio)
DEC
La Unión
La Unión
Situo de La Unión

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Unión, Spain [+]
vdr

La municipa teritorio, krom la propra urbo La Unión, enhavas du submunicipojn: nome Roche en la interno kaj Portmán sur la marbordo.[3]

Mino Cabezo Rajao.

La historio de la areo estas ligata al la minerala riĉeco de la montaro. La romianoj jam eksportis arĝenton, plumbon, feron, zinkon, kaj aliajn mineralojn al la tuta Imperio kaj jam el la epoko de la Roma Respubliko.

En la 19a jarcento estis du najbaraj ne tre interamikemaj domaroj nome Garbanzal kaj Herrerías; en 1868 la Generalo Prim unuigis ilin kaj ekde tiam estas La Unión (La Unuigo).

En la urbo estas grava branĉo de flamenko ligita la minlaboro kaj al la enmigrado de andaluzoj.

Vidindaĵoj redakti

  • Eksvendoplaco publika de La Unión[4]
  • Casa del Piñón[5]

Notoj redakti