La Vid de Ojeda [laBID deoĤEda] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo La Vid de Ojeda povas esti komprenata etimologie kiel La Vito de Ojeda, alude al la subkomarko.

La Vid de Ojeda
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34485
Demografio
Loĝantaro 93  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 4° 23′ U (mapo)42.660833333333-4.3830555555556Koordinatoj: 42° 40′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 870 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
La Vid de Ojeda (Provinco Palencio)
La Vid de Ojeda (Provinco Palencio)
DEC
La Vid de Ojeda
La Vid de Ojeda
Situo de La Vid de Ojeda
La Vid de Ojeda (Hispanio)
La Vid de Ojeda (Hispanio)
DEC
La Vid de Ojeda
La Vid de Ojeda
Situo de La Vid de Ojeda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Vid de Ojeda [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 88 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 80 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La influo en la zono de la ordeno de Cister ludis gravan rolon; la abatino la apuda monaĥejo de San Andrés de Arroyo plenumis civilan kaj punan jurisdikciojn por kelkaj najbaraj loĝlokoj, agante kiel senjorino "Señora de horca y cuchillo". La loĝloko estis formita per la kunigo de tri loĝlokoj: nome Quintanilla de La Vid, Santa, Maria de La Vid kaj Santa Ana.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti