La Villa de Don Fadrique

La Villa de Don Fadrique [labIja dedon fadrIke] (La Vilaĝo de Don Fadriko) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Villa de Don Fadrique
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45850
Retpaĝaro [www.villadonfadrique.com]
Politiko
Urbestro Jaime Santos Simón (PP)
Demografio
Loĝantaro 4 121  (2011)
Loĝdenso 49,65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 37′ N, 3° 13′ U (mapo)39.615-3.2233333333333Koordinatoj: 39° 37′ N, 3° 13′ U (mapo) [+]
Alto 671 m [+]
Areo 83 km² (8 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Villa de Don Fadrique (Hispanio)
La Villa de Don Fadrique (Hispanio)
DEC
La Villa de Don Fadrique
La Villa de Don Fadrique
Situo de La Villa de Don Fadrique

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Villa de Don Fadrique [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Villa de Don Fadrique en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Fadriqueño. La censita populacio en 2011 estis de 4.121 loĝantoj kaj la denseco estas de 49,65 loĝ/km².

Situo redakti

La Villa de Don Fadrique estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 671 m; je 83 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 83 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′54″ N 3°13′24″ Ok.

Geografio redakti

Limas kun la municipoj de Corral de Almaguer, La Puebla de Almoradiel, Quero, Villacañas kaj Lillo. Ĝi situantas inter la riveroj Cigüela kaj Riánsares, kaj pro tio en ties blazono aperas du riveroj kaj estis konata kiel "La Isla" (la insulo). Interesaj konstruaĵoj estas la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción, konstruita laŭ klasika stilo kaj nobela domo de familio Lara.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Historio redakti

Oni disponas de malmulta historia kono pri Villa de Don Fadrique kaj oni scias nur ke ĝis 1212 ne ekzistis setlejo kie nun estas la vilaĝo. La areo estas la komarko de Toleda Manĉo, kiu estis reloĝata post la kristana konkero fare de mozaraboj kaj poste fare de la grandaj superuloj de la Ordeno de Santiago.

Iam ĝi nomiĝis Puebla de la Isla (vilaĝo insula), ĉar ĝi estas ĉirkaŭata de akvo kaj por iri al ĉiu ajn loko oni devas trapasi riveron per ponto; tiam dependis de Corral de Almaguer, ĝis kiam laŭ legendo en 1343 la Granda Superulo de la Ordeno de Santiago, Don Fadriko, venis al tiuj teroj fuĝante el sia frato. Tie li ricevis helpon el la lokanoj kaj dankeme el la kampadejo kiu faris sieĝon de Algeciras el 1342 donis la 25-a de aprilo de 1343 la privilegian dokumenton de vilaĝeco kun foruo.

La reĝo de Kastilio, Alfonso la 11-a “La Justiga”, havis kun sia legitima edzino, Maria de Portugalio, unusolan filon, nome Pedro la 1-a “La kruela”, kaj de la sevila Leonor de Guzmán, dek neleĝajn gefilojn, kiel kutime tiuepoke pro la politikaj geedziĝoj (nome Petro, Sanĉo, Enriko kaj Fadriko, Ferdinando, Telo, Johano, Petro, Sanĉo kaj Johanino). Enriko kaj Fadriko, ĝemeloj, naskiĝis en Sevilo la 13-a de januaro de 1333. En 1342, kiam Fadriko estis nur 8jaraĝa, oni nomumis lin Superulo de la Ordeno de Santiago kaj venontjare li donis la dokumenton “Privilegio de la Puebla de Don Fadrique”. Tion faris kutime reĝoj kaj aliaj senjoroj por allogi loĝantojn al siaj teritorioj kaj tiel faris Alfonso la 11-a ĉe Quintanar de la Orden en 1318 kaj ties filo don Fadrique ĉe la Puebla de la Isla.

En la 20a jarcento, nome en la Dua Hispana Respubliko, en julio de 1932, okazis la nomataj eventoj de La Villa de Don Fadrique, nome akra kontraŭstaro okaze de kamparana striko (tritikorikolto) kio finis per pafadoj, incendioj, tranĉo de komunikoj, morto de unu policano (Guardia Civil) kaj vundoj al aliaj kvin, terposedanto mortinta, du mortintaj kamparanoj kaj pli da sesdek arestitoj (inter ili fama kuracisto Cayetano Bolívar aŭ juĝisto Tomás Maqueda) kaj aliaj 21 vunditoj.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe La Villa de Don Fadrique oni atingis preskaŭ 6,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe La Villa de Don Fadrique oni falis al la nunaj 4,000.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis komunisto ĝis la jaro 2003 kiam venis socialisto kaj poste dekstrulo el PP. Jam antaŭ la Hispana Enlanda Milito la majoritato balotis por komunistoj.

Administrado redakti

La Municipa Konsilantaro estas formata de 11 skabenoj elektitaj pere de universala balotado kun la nuna distribuo: 4 skabenoj korespondas al PP, 4 al PSOE kaj 3 al IU.

Tiuj estis la diversaj urbestroj kaj regantaj partioj:

Tempo Urbestro Politika partio Skabenaro
1ª (1979-1983) Pedro Tello Díaz-Maroto PCE 5
2ª (1983-1987) Pedro Tello Díaz-Maroto PCE 5
3ª (1987-1991) Pedro Tello Díaz-Maroto IU 6
4ª (1991-1995) Pedro Tello Díaz-Maroto IU 5
5ª (1995-1999) Fernando Manzanero Díaz-Maroto IU 5
6ª (1999-2003) Fernando Manzanero Díaz-Maroto IU 5
7ª (2003-2007) Juan Agustín González Checa PSOE 4
8ª (2007-2011) Juan Agustín González Checa PSOE 5
9ª (2011-2015) Jaime Santos Simón PP 4

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

- HIDALGO ZABALLOS, T.: Datos para la historia de "La Villa de Don Fadrique" Ayto. Villa Don Fadrique y Diputación de Toledo
- PROUS ZARAGOZA, S.: Historia de una villa de la Orden de Santiago: Puebla de Don Fadrique Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos, 1984
- GUERRI MARTÍN, C.:<<La pequeña Rusia:antecedentes de una insurreción.>> I Congreso de Historia de Castilla-La Mancha, vol.10
- FERNÁNDEZ GUTIERREZ,P.:<<Revueltas campesinas en 1932: el caso de La Villa de Don Fadrique>>. LA GUERRA CIVIL en Castilla-La Mancha 70 años después: actas del Congreso Internacional.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti