La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Münchhausen

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Münchhausen estas libro pri fikcia germana nobelo, bazita sur la vera historia barono Münchhausen. Unue eldoniĝis libroforme, anglalingve en la jaro 1785. La originalajn tekstojn prilaboris Rudolf Erich Raspe kaj Gottfried August Bürger.

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Münchhausen
La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Münchhausen
La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Münchhausen
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1927
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 88
vdr

Jakob David Applebaum esperantigis la verkon kiu aperis 88-paĝe en la jaro 1927 ĉe Rudolf Mosse en Berlino, kiel numeroj 13-14 el la serio Biblioteko Tutmonda. Raspe simpligis la nomon al Munchausen kaj tiun version uzis ankaŭ Applebaum.

Recenzoj redakti

 
 Lernantoj trovos en ĝi legaĵon tiel agrablan, ke ili ne haltos antaŭ fino. La Esperantigita teksto estas tre bona. 
— 1927, Georges Stroele, Esperanto. paĝo 186
 
 Verko bone konata en la tuta mondo. Traduko bone farita de sperta samideano, kiu majstre uzas nian lingvon. 
— Belga esperantisto n154 (dec 1927)

Aliaj Esperantaj tradukoj redakti

  • Barono Mensogbabilulo kaj Liaj Plej Bonaj Aventuroj / Libere aranĝis Josef Bednář. - Brno: [proks. 1935]. - 48 p.
  • Per Mirigaj Aventuroj Piprita Vojaĝo de la Barono Fonmunkhaŭzo / Burgjero Gotfredo Augusto. El la germana lingvo trad. Ŝulco Rikardo. - 1. eld. Paderborn: Esperanto-Centro, 1991. - 31 p.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti