La alkemiisto

romano far Paŭlo Coelho

La Alkemiisto (portugale O Alquimista) estas romano de brazila verkisto Paŭlo Coelho. La romano unue eldoniĝis portugale en la jaro 1988 per eta brazila eldonejo. Ek de unua apero de la romano, pli ol 40 miliono da libroj, tradukitaj en pli ol 71 da lingvoj, jam vendiĝis. La libro ankaŭ estas havebla en Esperanto.

La Alkemiisto
Origine O Alquimista
La Alkemiisto
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Paulo Coelho
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 1988
Loko Rio de Janiero
Eldonejo Companhia das Letras
Trajtoj
Paĝoj 158
Ĝenro aventura fikcio • fantasto
Loko de rakonto AndaluzioTanĝeroSaharoProvinco FajumNekropolo de GizoTarifa
vdr

La romano estas tre fama kaj jam gajnis multe da premioj. Ĝi gajnis premiojn Nielson Gold Book, Unuiĝinta Reĝlando, en 2004, Grand Prix Litteraire Elle, Francujo, en 1995 kaj Corine Internationaler Buchpreis, Germanujo, en 2002.

Rakonto redakti

 
La Piramidoj de Gizo, centra elemento de la novelo.

La Alkemiisto estas rakonto pri knabo, kiu loĝas en Hispanujo. La knabo havas la nomon Santiago kaj li estas ŝafisto. Unu nokton li sonĝas pri trezoro kaj decidas plenumigi la sonĝon. Infano en lia sonĝo montras al li, ke trezoro de lia vivo kaŝas apud piramidoj en Egiptujo. Lia vojaĝo komencas, kiam li decidas, ke li iros al Egiptujo kaj malkovros la trezoron. Dum la vojaĝo, li renkontas ciganinon, lernas de reĝo de Salem, lasas Hispanujon, vojaĝas tra nord-Afrikon, renkontas Fatima-on kaj fine, venas al la piramidoj. Dum la vojaĝo, li ne nur malkovras fizikan trezoron, li ankaŭ lernas ekstermondajn lecionojn.

Mencio de Esperanto redakti

En la novelo, estas mencio ke la alkemiisto studis Esperanton :

 
 La tutan sian vivon li dediĉis al trovo de la sola lingvo per kiu parolas Universo – por tio li ja studis. Komence li entuziasmiĝis pri Esperanto, poste pri religioj, kaj fine pri Alkemio. Kaj jen nun li flue parolas en Esperanto, detale scias historion de diversaj konfesioj, sed alkemiisto li ankoraŭ ne fariĝis. 
— "la Alkemiisto", 1989

Esperantlingva traduko redakti

La Alkemiisto, Rio de Janeiro, 2007, 158 paĝoj, tradukita de C. Valle.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti