La Boata KurumoOksforda-Kembriĝa Regatto estas ĉiujara remado-konkurso inter la universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo sur la Tamizo en Londono por viraj kaj virinaj okremistaj boatoj.

La boata kurumo
ripetiĝanta sporta evento
Branĉo de • Oxford and Cambridge rivalry vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 1829
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
La Boato Kurumo en 2010

La unua vira kurumo okazis en 1829 kaj ekde 1856 estas ĉiujara evento krom dum la unua kaj la dua mondomilito. La unua virina kurumo okazis en 1927 kaj ekde 1964 ĉiujare. Ekde 2015 ĝi estas unu evento en kiu ambaŭ kurumoj uzas la saman konkursejon dum la sama tago.

La konkursejo longas 6,8 km. Ĝi troviĝas en okcidenta Londono inter la urberoj Putney kaj Mortlake. La membroj de ambaŭ teamoj estas tradicie konataj kiel „bluuloj“ kaj ĉiu boato kiel „blua boato“. La kembriĝanoj portas helbluajn trikotojn kaj la oksfordanoj malhelbluajn.

Pli ol 250.000 homoj spektas la kurumojn de la bordo ĉiujare. En 2009 per 270.000 spektantoj rekorda kvanto da homoj spektis la kurumon senpere. Pliaj 15 milionoj da homoj spektas ĝin per televidilo.[1]

Historio redakti

Historio de la vira kurumo redakti

Deveno redakti

 
Gravuraĵo de la Boato Kurumo el 1841

La tradicio estis komencita en 1829 de Charles Merivale, studanto de la kolegio St John's College (Kembriĝo) kaj lia amiko Charles Wordsworth de la kolegio Christ Church (Oksfordo). La universitato de Kembriĝo defiis la Universitaton de Oksfordo pri remkurumo. La 10-an de Junio ĝi okazis en Henley-on-Thames kaj la defiantoj el Kembriĝo malgajnis klare.

La dua kurumo okazis 1836 nun en Londono de Westminster al Putney. Dum la venontaj du jaroj ekzistis malkonsento pri kie la kurumo okazu. Oksfordanoj preferis Henley kaj Kembriĝanoj preferis Londonon. Post la oficiala fondiĝo de la Oksforda Universitat Boata Klubo la evento rekomencis 1839 sur la tajdo-influita parto de la Tamizo. La venkito defias la venkinton al nova konurso en la posta jaro.

Egalrezulto de 1877 redakti

 
Bildo de la egalrezulta fino de 1877

La kurumo de 1877 estis deklarita egalrezulto. Ambaŭ teamoj finis al kurumon per tempo de 24 minutoj kaj 8 sekundoj dum malbona vetero. La juĝo de la juĝisto John Phelps estas taksita suspektinda, ĉar li aĝis pli ol 70 jarojn kaj havis blindan okulon.

Remhistoriisto Tim Koch skribis en la oficiala broŝuro de la Boata Kurumo de 2014, ke ekzistas „tre granda kaj enradikigita mensogo“ pri la kurumo, inkluzive la aserto ke Phelps anoncis: „Egalrezulto … kun Oksfordo ses futoj antaŭe“ (la distanco varias depende de la rakontanto).[2]

La kromnomo „konfidebla John“ ne estis ironia, kaj li ne (kiel kelkfoje aserta) restis ebrie sub arbeto. Li devis juĝi, kiu venkis sen helpo de finmarkaj fostoj (kiujn oni starigis antaŭ la venontjara kurumo). Iuj gazetoj supozis, ke la Oksfordanoj venkis per malgranda antaŭeco. Sen bona maniero decidi, kiu estis antaŭe ĉe la cellino, Phelps nur povis anonci egalrezulton. Koch opiniis, ke la gazetaro kaj subtenantoj de Oksfordo elpensis la rakontojn pri Phelps.

Interrompo en 2012 redakti

Kiam tri kvaronoj de la konkursejo jam estis pasita, la kurumo estis interrompita por daŭro de 30 minutoj ĉar protestanto naĝis inter la boatojn. Kiam la helpa arbitraciisto Sir Matthew Pinsent vidis lin, ambaŭ boatoj devis halti. La arbitraciisto John Garret decidis rekomenci la kurumon ĉe la orienta flanko de la insulo Chiswik Eyot. Mallonge post tio remiloj koliziis kaj tiu de la oksfordano Hanno Wienhausen rompiĝis. Ĉar Garret arbitraciis, ke la oksforda stiristo kaŭzis la kolizion, li permesis daŭrigon. Pro tio la kembriĝa teamo gajnis en la kurumo.

Historio de la virina kurumo redakti

La unua virina kurumo okazis la 15-an de Marto 1927 en Oksfordo. Dum la kvar unuaj "kurumoj" la du teamoj ne rajtas esti samtempe sur la rivero kaj juĝistoj ankaŭ taksis la teĥnikon. Ĝis 2014 ĝi estis aparta evento. Malbagatela malegaleco ekzistis inter la du eventoj. Ŝanĝoj en la lastaj jaroj, kiuj ĉefe ekestis pro la menecato Newton Investment Management, rezultigis, ke la virina kurumo estas ĉe egala nivelo kaj sekve la du kurumoj okazas kune ekde 2015. Ankaŭ nun ekzistas nova trejnejo por la virinoj, kiu estas komparebla al tiu de la viroj ekde 2016. En la sama jaro la kembriĝa boato preskaŭ subakviĝis kaj Oksfordo venkis.

Ekde 2015 redakti

Pro la Pandemio de COVID-19 la evento de 2020 estis malaranĝita du semajnojn antaŭ ĝia okazo.

Konkursejo redakti

 
La konkursejo ("Middlesex" kaj "Surrey" estas nomitaj la flankoj, kiuj kongruas kun la tradiciaj graflandoj)
 
Konkuri pri la plej rapida fluo

La konkursejo longas 6,779 km (4 mejloj kaj 374 jardoj) de Putney al Mortlake, pasante Hammersmith kaj Barnes. Ĝi estas kelkfoje nomita „The Championship Course“ (La ĉampionuma konkursejo) kaj havas S-formon. La komenco kaj celo etas markitaj per ŝtonoj ĉe la suda bordo. La klubaj prezidantoj per monerumado elektas sur kiu riveroflanko siaj boatoj remas: La decido dependas de la aktuala vetero kaj kiel la kurbojn favoras la teaman rapidecon. Komenci de la norda flanko ('Middlesex') estas avantaĝo en la unua kurbo kaj komenci de la suda flanko ('Surrey') estas avantaĝo dum la longa meza kurbo.

Dum la kurumo la stiristoj konkuras pri la plej rapida fluo, kiu troviĝas sur la plej profunda parto de la rivero. Regule el tio la rezultas kolizioj de remiloj kaj admonoj de la arbitraciisto. Teamo, kiu estas unu longon antaŭe, rajtas stiri antaŭ siaj kontraŭuloj kaj tiel multe malfaciligas al ili venkon. Pro tio la taktiko ofte estas rapide komenci. Nur dum malmultaj kurumoj la antaŭeco ŝanĝiĝis post la duona distanco (kvankam tio okazis en 2003, 2007 kaj 2010).

La remdirekto estas al la Tamizo-fonto, sed kurumo komenciĝas dum la alfluo de la tajdo kaj tiel remas kun la fluo. Se forta okcidenta vento blovas, do kontraŭ la fluodirekto ĉe kelkaj partoj, la akvosupraĵo fariĝas tre malglata. La kondiĉoj estas kelkfoje tiom malbonaj, ke internacia konkurso estus malaranĝita, sed la Boata Kurumo tradicie ankaŭ tiam plu okazas.

Iamaj konkursejoj redakti

Viroj

  • 1829: En Henley-on-Thames
  • 1839 ĝis 1842: de Westminster al Putney
  • 1846, 1856, 1862, 1863: de Mortlake al Putney

Virinoj

  • 1927 ĝis 1976 alterne The Isis kaj la rivero Cam
  • 1929 kaj 1935 la Tamizo en Londono
  • 1977 ĝis 2014 Henley-on-Thames
  • 2013 Lago Dorney

Telekomunikado redakti

La dissenda firmao BBC raportis ekde 1927 pri la kurumo. Unue nur per radio kaj en 1938 unuafoje per televido. La stango post la stiranto portas filmilon.

Konkursantoj redakti

Kvankam la konkurso okazas inter neprofesiuloj kaj la konkursantoj devas esti studantoj de la universitato, kiun ili reprezentas, la trejnadohoraro estas tre postulema. Kutime la teamoj ekzerciĝas ses tagojn en semajno dum la duonjaro antaŭ la konkurso.

Inter la partoprenantoj estas multaj remistoj, kiuj ankaŭ partoprenis aŭ venkis en Olimpiaj ludoj aŭ mondaj ĉampionumoj. La aktoro Hugh Laurie partoprenis en 1980 kiel kembriĝano.

Statistikoj redakti

 
La venkanta teamo tradicie ĵetas sian stiriston en la akvon
 
Portante la boaton en la akvon

Vira kurumo redakti

  • Nombro da venkoj: Kembriĝo 84 – Oksfordo 80 (en 2020)
  • Plej multaj sinsekvaj venkoj: Kembriĝo, 13 (1924–36)
  • Plej bona tempo: Kembriĝo, 1998 – 16 min 19 sek; mezuma rapido: 24,9 km/h
  • Plej malgranda antaŭeco (sen la egalrezulto): Oksfordo en 2003, 1 futo (~30 cm)
  • Plej granda antaŭeco: Kembriĝo en 1839, 35 boatolongoj
  • Plej ofta partoprenanto: Boris Rankov, 6-foje (1978–83)
  • Plej peza remisto: Thorsten Engelmann, Kembriĝo 2007, 110,8 kg
  • Plej malpeza remisto: Alfred Higgins, Oksfordo 1882, 60,1 kg
  • Plej peza teamo: Oksfordo 2009, mezume 99,7 kg
  • Plej alta remisto: James Letten, 2,08 m
  • Plej alta teamo: Kembriĝo 1999, 1,98 m
  • Plej aĝa remisto: James Cracknell, Kembriĝo 2019, 46 jaroj kaj 348 tagoj

Virina kurumo redakti

  • Nombro da venkoj: Kembriĝo 44 – Oksfordo 30 (en 2020)
  • Plej multaj sinsekvaj venkoj: Kembriĝo, 13 (1952, 1964-75)
  • Plej bona tempo: Kembriĝo 2017, 18 min 33 sek

Rezultoj redakti

Viroj Virinoj
N-ro Dato Venkinto Tempo Antaŭeco
1 10-a de Junio 1829 Oksfordo 14:03 facile
2 17-a de Junio 1836 Kembriĝo 36:00 20 longoj
3 3-a de Aprilo 1839 Kembriĝo 31:00 35 longoj
4 15-a de Aprilo 1840 Kembriĝo 29:03 3⁄4 longo
5 14-a de Aprilo 1841 Kembriĝo 32:03 22 longoj
6 11-a de Junio 1842 Oksfordo 30:01 4 1⁄2 longoj
7 15-a de Marto 1845 Kembriĝo 23:30 10 longoj
8 3-a de Aprilo 1846 Kembriĝo 21:05 3 longoj
9 29-a de Marto 1849 Kembriĝo 22:00 facile
10 15-a de Decembro 1849 Oksfordo Kembriĝo estis
malkvalifigita
11 3-a de Aprilo 1852 Oksfordo 21:36 9 longoj
12 8-a de Aprilo 1854 Oksfordo 25:29 7 longoj
13 15-a de Marto 1856 Kembriĝo 25:45 1⁄4 longo
14 4-a de Aprilo 1857 Oksfordo 22:05 11 longoj
15 27-a de Marto 1858 Kembriĝo 21:23 7 1⁄2 longoj
16 15-a de Aprilo 1859 Oksfordo 24:04 Kembriĝo subakviĝis
17 31-a de Marto 1860 Kembriĝo 26:05 1 longo
18 23-a de Marto 1861 Oksfordo 23:03 16 longoj
19 12-a de Aprilo 1862 Oksfordo 24:34 10 longoj
20 28-a de Marto 1863 Oksfordo 23:06 15 longoj
21 19-a de Marto 1864 Oksfordo 21:04 9 longoj
22 8-a de Aprilo 1865 Oksfordo 21:24 4 longoj
23 24-a de Marto 1866 Oksfordo 25:35 3 longoj
24 13-a de Aprilo 1867 Oksfordo 22:39 1⁄2 longo
25 4-a de Aprilo 1868 Oksfordo 20:56 6 longoj
26 17-a de Marto 1869 Oksfordo 20:04 3 longoj
27 6-a de Aprilo 1870 Kembriĝo 22:04 1 1⁄2 longoj
28 1-a de Aprilo 1871 Kembriĝo 23:01 1 longo
29 23-a de Marto 1872 Kembriĝo 21:15 2 longoj
30 29-a de Marto 1873 Kembriĝo 19:35 3 longoj
31 28-a de Marto 1874 Kembriĝo 22:35 3 1⁄2 longoj
32 20-a de Marto 1875 Oksfordo 22:02 10 longoj
33 8-a de Aprilo 1876 Kembriĝo 20:02 facile
34 24-a de Marto 1877 Egalrezulto 24:08 egale
35 13-a de Aprilo 1878 Oksfordo 22:15 10 longoj
36 5-a de Aprilo 1879 Kembriĝo 21:18 3 longoj
37 22-a de Marto 1880 Oksfordo 21:23 3 3⁄4 longoj
38 8-a de Aprilo 1881 Oksfordo 21:51 3 longoj
39 1-a de Aprilo 1882 Oksfordo 20:12 7 longoj
40 15-a de Marto 1883 Oksfordo 21:18 3 1⁄2 longoj
41 7-a de Aprilo 1884 Kembriĝo 21:39 2 1⁄2 longoj
42 28-a de Marto 1885 Oksfordo 21:36 2 1⁄2 longoj
43 3-a de Aprilo 1886 Kembriĝo 22:03 2⁄3 longo
44 26-a de Marto 1887 Kembriĝo 20:52 2 1⁄2 longoj
45 24-a de Marto 1888 Kembriĝo 20:48 7 longoj
46 30-a de Marto 1889 Kembriĝo 20:14 3 longoj
47 26-a de Marto 1890 Oksfordo 22:03 1 longo
48 21-a de Marto 1891 Oksfordo 21:48 1⁄2 longo
49 9-a de Aprilo 1892 Oksfordo 19:01 2 1⁄4 longoj
50 22-a de Marto 1893 Oksfordo 18:45 1 1⁄4 longoj
51 17-a de Marto 1894 Oksfordo 21:39 3 1⁄2 longoj
52 30-a de Marto 1895 Oksfordo 20:05 2 1⁄4 longoj
53 28-a de Marto 1896 Oksfordo 20:01 2⁄5 longo
54 3-a de Aprilo 1897 Oksfordo 19:12 2 1⁄2 longoj
55 26-a de Marto 1898 Oksfordo 22:15 facile
56 25-a de Marto 1899 Kembriĝo 21:04 3 1⁄4 longoj
57 31-a de Marto 1900 Kembriĝo 18:45 20 longoj
58 30-a de Marto 1901 Oksfordo 22:31 2⁄3 longo
59 22-a de Marto 1902 Kembriĝo 19:09 5 longoj
60 1-a de Aprilo 1903 Kembriĝo 19:33 6 longoj
61 26-a de Marto 1904 Kembriĝo 21:37 4 1⁄2 longoj
62 1-a de Aprilo 1905 Oksfordo 20:35 3 longoj
63 7-a de Aprilo 1906 Kembriĝo 19:25 3 1⁄2 longoj
64 16-a de Marto 1907 Kembriĝo 20:26 4 1⁄2 longoj
65 4-a de Aprilo 1908 Kembriĝo 19:02 2 1⁄2 longoj
66 3-a de Aprilo 1909 Oksfordo 19:05 3 1⁄2 longoj
67 23-a de Marto 1910 Oksfordo 20:14 3 1⁄2 longoj
68 1-a de Aprilo 1911 Oksfordo 18:29 2 3⁄4 longoj
69 1-a de Aprilo 1912 Oksfordo 22:05 6 longoj
70 13-a de Marto 1913 Oksfordo 20:53 3⁄4 longo
71 28-a de Marto 1914 Kembriĝo 20:23 4 1⁄2 longoj
- Ne okazis pro la unua mondomilito.
72 27-a de Marto 1920 Kembriĝo 21:11 4 longoj
73 30-a de Marto 1921 Kembriĝo 19:45 1 longo
74 1-a de Aprilo 1922 Kembriĝo 19:27 4 1⁄2 longoj
75 24-a de Marto 1923 Oksfordo 20:54 3⁄4 longo
76 5-a de Aprilo 1924 Kembriĝo 18:41 4 1⁄2 longoj
77 28-a de Marto 1925 Kembriĝo 21:05 Oksfordo subakviĝis
78 27-a de Marto 1926 Kembriĝo 19:29 5 longoj
79 2-a de Aprilo 1927 Kembriĝo 20:14 3 longoj
80 31-a de Marto 1928 Kembriĝo 20:25 10 longoj
81 23-a de Marto 1929 Kembriĝo 19:24 7 longoj
82 12-a de Aprilo 1930 Kembriĝo 19:09 3 longoj
83 21-a de Marto 1931 Kembriĝo 19:26 2 1⁄2 longoj
84 19-a de Marto 1932 Kembriĝo 19:11 5 longoj
85 1-a de Aprilo 1933 Kembriĝo 20:57 2 1⁄4 longoj
86 17-a de Marto 1934 Kembriĝo 18:03 4 1⁄4 longoj
87 6-a de Aprilo 1935 Kembriĝo 19:48 4 1⁄2 longoj
88 4-a de Aprilo 1936 Kembriĝo 21:06 5 longoj
89 24-a de Marto 1937 Oksfordo 22:39 1⁄4 longo
90 2-a de Aprilo 1938 Oksfordo 20:03 2 longoj
91 1-a de Aprilo 1939 Kembriĝo 19:03 4 longoj
- Ne okazis pro la dua mondomilito.
-
-
-
92 30-a de Marto 1946 Oksfordo 19:54 3 longoj
93 29-a de Marto 1947 Kembriĝo 23:01 10 longoj
94 27-a de Marto 1948 Kembriĝo 17:50 5 longoj
95 26-a de Marto 1949 Kembriĝo 18:57 1⁄4 longo
96 1-a de Aprilo 1950 Kembriĝo 20:15 3 1⁄2 longoj
97 26-a de Marto 1951 Kembriĝo 20:05 12 longoj
98 29-a de Marto 1952 Oksfordo 20:23 pruo
99 28-a de Marto 1953 Kembriĝo 19:54 8 longoj
100 3-a de Aprilo 1954 Oksfordo 20:23 4 1⁄2 longoj
101 26-a de Marto 1955 Kembriĝo 19:01 16 longoj
102 24-a de Marto 1956 Kembriĝo 18:36 1 1⁄4 longoj
103 30-a de Marto 1957 Kembriĝo 19:01 2 longoj
104 5-a de Aprilo 1958 Kembriĝo 18:15 3 1⁄2 longoj
105 28-a de Marto 1959 Oksfordo 18:52 6 longoj
106 2-a de Aprilo 1960 Oksfordo 18:59 1 1⁄4 longoj
107 1-a de Aprilo 1961 Kembriĝo 19:22 4 1⁄4 longoj
108 7-a de Aprilo 1962 Kembriĝo 19:46 5 longoj
109 23-a de Marto 1963 Oksfordo 20:47 5 longoj
110 28-a de Marto 1964 Kembriĝo 19:18 6 1⁄2 longoj
111 3-a de Aprilo 1965 Oksfordo 18:07 4 longoj
112 26-a de Marto 1966 Oksfordo 19:12 3 3⁄4 longoj
113 25-a de Marto 1967 Oksfordo 18:52 3 1⁄4 longoj
114 30-a de Marto 1968 Kembriĝo 18:22 3 1⁄2 longoj
115 5-a de Aprilo 1969 Kembriĝo 18:04 4 longoj
116 28-a de Marto 1970 Kembriĝo 20:22 3 1⁄2 longoj
117 27-a de Marto 1971 Kembriĝo 17:58 10 longoj
118 1-a de Aprilo 1972 Kembriĝo 18:36 9 1⁄2 longoj
119 7-a de Marto 1973 Kembriĝo 19:21 13 longoj
120 6-a de Aprilo 1974 Oksfordo 17:35 5 1⁄2 longoj
121 29-a de Marto 1975 Kembriĝo 19:27 3 3⁄4 longoj
122 20-a de Marto 1976 Oksfordo 16:58 6 1⁄2 longoj
123 19-a de Marto 1977 Oksfordo 19:28 7 longoj
124 25-a de Marto 1978 Oksfordo 18:58 Kembriĝo subakviĝis
125 17-a de Marto 1979 Oksfordo 20:33 3 1⁄2 longoj
126 5-a de Aprilo 1980 Oksfordo 19:02 pruo
127 4-a de Aprilo 1981 Oksfordo 18:11 8 longoj
128 27-a de Marto 1982 Oksfordo 18:21 3 1⁄4 longoj
129 2-a de Aprilo 1983 Oksfordo 19:07 4 1⁄2 longoj
130 18-a de Marto 1984 Oksfordo 16:45 3 3⁄4 longoj
131 6-a de Aprilo 1985 Oksfordo 17:11 4 3⁄4 longoj
132 29-a de Marto 1986 Kembriĝo 17:58 7 longoj
133 28-a de Marto 1987 Oksfordo 19:59 4 longoj
134 2-a de Aprilo 1988 Oksfordo 17:35 5 1⁄2 longoj
135 25-a de Marto 1989 Oksfordo 18:27 2 1⁄2 longoj
136 31-a de Marto 1990 Oksfordo 17:22 2 1⁄4 longoj
137 30-a de Marto 1991 Oksfordo 16:59 4 1⁄4 longoj
138 4-a de Aprilo 1992 Oksfordo 17:44 1 1⁄4 longoj
139 27-a de Marto 1993 Kembriĝo 17:00 3 1⁄2 longoj
140 26-a de Marto 1994 Kembriĝo 18:09 6 1⁄2 longoj
141 1-a de Aprilo 1995 Kembriĝo 18:04 4 longoj
142 6-a de Aprilo 1996 Kembriĝo 16:58 2 3⁄4 longoj
143 29-a de Marto 1997 Kembriĝo 17:38 2 longoj
144 28-a de Marto 1998 Kembriĝo 16:19 3 longoj
145 3-a de Aprilo 1999 Kembriĝo 16:41 3 1⁄2 longoj
146 25-a de Marto 2000 Oksfordo 18:04 3 longoj
147 24-a de Marto 2001 Kembriĝo 19:59 2 1⁄2 longoj
148 30-a de Marto 2002 Oksfordo 16:54 3⁄4 longo
149 6-a de Aprilo 2003 Oksfordo 18:06 1 futo (30 cm)
150 28-a de Marto 2004 Kembriĝo 18:47 6 longoj
151 27-a de Marto 2005 Oksfordo 16:42 2 longoj
152 2-a de Aprilo 2006 Oksfordo 18:26 5 longoj
153 7-a de Aprilo 2007 Kembriĝo 17:49 1 1⁄4 longoj
154 29-a de Marto 2008 Oksfordo 20:53 6 longoj
155 29-a de Marto 2009 Oksfordo 17:00 3 1⁄2 longoj
156 3-a de Aprilo 2010 Kembriĝo 17:35 1 1⁄3 longoj
157 26-a de Marto 2011 Oksfordo 17:32 4 longoj
158 7-a de Aprilo 2012 Kembriĝo 17:23 4 1⁄4 longoj
159 31-a de Marto 2013 Oksfordo 17:28 1 1⁄3 longoj
160 6-a de Aprilo 2014 Oksfordo 18:36 11 longoj
161 11-a de Aprilo 2015 Oksfordo 17:34 6 1⁄2 longoj
162 27-a de Marto 2016 Kembriĝo 18:38 2 1⁄2 longoj
163 2-a de Aprilo 2017 Oksfordo 16:59 1 1⁄4 longoj
164 24-a de Marto 2018 Kembriĝo 17:51 3 longoj
165 7-a de Aprilo 2019 Kembriĝo 16:57 1 longo
- 29-a de Marto 2020 Ne okazis pro la Pandemio de COVID-19
N-ro Dato Venkinto Tempo Antaŭeco
1 1927 Oksfordo 3:36
- Ne okazis
2 1929 Kembriĝo
3 1930 Kembriĝo
- Ne okazis
-
-
4 1934 Oksfordo
5 1935 Oksfordo
6 1936 Oksfordo
7 1937 Oksfordo
- Ne okazis
8 1939 Oksfordo
9 1941 Oksfordo
10 1942 Kembriĝo
11 1944 Kembriĝo
12 1945 Kembriĝo
13 1946 Kembriĝo
- Ne okazis
14 1948 Kembriĝo
15 1949 Oksfordo
16 1950 Oksfordo
17 1951 Oksfordo
18 1952 Kembriĝo
- Ne okazis
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-
19 1964 Kembriĝo
20 1965 Kembriĝo
21 1966 Kembriĝo
22 1967 Kembriĝo
23 1968 Kembriĝo
24 1969 Kembriĝo
25 1970 Kembriĝo
26 1971 Kembriĝo
27 1972 Kembriĝo
28 1973 Kembriĝo
29 1974 Kembriĝo
30 1975 Kembriĝo
31 1976 Oksfordo
32 1977 Kembriĝo
33 1978 Kembriĝo
34 1979 Kembriĝo
35 1980 Oksfordo
36 1981 Oksfordo
37 1982 Kembriĝo
38 1983 Kembriĝo
39 1984 Kembriĝo
40 1985 Oksfordo
41 1986 Oksfordo
42 1987 Kembriĝo
43 1988 Oksfordo
44 1989 Kembriĝo 6:20 1 longo
45 1990 Kembriĝo 7:17 ​3 1⁄4 longoj
46 1991 Oksfordo 7:29 3 longoj
47 1992 Kembriĝo 6:20 ​1⁄3 longo
48 1993 Kembriĝo 6:10 ​4 1⁄2 longoj
49 1994 Kembriĝo 6:11 1 longo
50 1995 Kembriĝo 6:02 ​1 1⁄3 longoj
51 1996 Kembriĝo 6:12 4 longoj
52 1997 Kembriĝo 6:26 ​1 1⁄4 longoj
53 1998 Kembriĝo 6:25 ​1 1⁄4 longoj
54 1999 Kembriĝo 6:01 1 longo
55 2000 Oksfordo 6:18 ​2 1⁄4 longoj
56 2001 Kembriĝo 7:27 3 futoj (0,9 m)
57 2002 Oksfordo 6:02 ​2 1⁄2 longoj
58 2003 Oksfordo 6:35 ​3 1⁄2 longoj
59 2004 Oksfordo 6:06 4 longoj
60 26-a de Marto 2005 Kembriĝo 6:27 ​2 1⁄3 longoj
61 1-a de Aprilo 2006 Oksfordo 5:44 ​1⁄2 longo
62 1-a de Aprilo 2007 Kembriĝo 4:03 ​1⁄2 longoj
63 23-a de Marto 2008 Oksfordo 6:39 ​1⁄2 longo
64 22-a de Marto 2009 Oksfordo 6:24 ​1 1⁄4 longoj
65 28-a de Marto 2010 Oksfordo 5:56 4 longoj
66 27-a de Marto 2011 Oksfordo 6:24 1 longo
67 25-a de Marto 2012 Kembriĝo 6:38 ​1⁄4 longo
68 24-a de Marto 2013 Oksfordo 7:21 ​1 3⁄4 longoj
69 29-a de Marto 2014 Oksfordo 5:50 4 longoj
70 11-a de Aprilo 2015 Oksfordo 19:45 ​6 1⁄2 longoj
71 27-a de Marto 2016 Oksfordo 21:49 24 longoj
72 2-a de Aprilo 2017 Kembriĝo 18:33 11 longoj
73 24-a de Marto 2018 Kembriĝo 19:10 7 longoj
74 7-a de Aprilo 2019 Kembriĝo 18:47 5 longoj
- 29-a de Marto 2020 Ne okazis pro la Pandemio de COVID-19

Referencoj redakti

  1. University Boat Race 2014: spectators' guide (angle). Alirita 29-a de Marto 2020.
  2. Koch, Tim. Oxford Won, Cambridge Too (angle). Alirita 29-a de Marto 2020.

Eksteraj ligiloj redakti