La brava stansoldato

fabelo de H. C. Andersen

"La brava stansoldato" (en dana: Den standhaftige tinsoldat) estas literatura fabelo de Hans Christian Andersen pri la amo de stansoldato al papera baletdancistino. Post kelkaj aventuroj, la stansoldato pereas en fajro kun la baletdancistino. La fabelo estis unuafoje publikigita en Kopenhago, Danio, fare de C.A. Reitzel la 2an de Oktobro 1838 en la unua libro de Fabeloj rakontataj al infanoj. Nova kolekto. Tiu libro krome konsistas el "La lekanto" kaj "La sovaĝaj cignoj" de Andersen. Tiu rakonto estis la unua de Andersen ne bazita sur folklora rakonto aŭ literatura modelo. "La brava stansoldato" estis adaptita al variaj formatoj kiaj baleto kaj animacia filmo.

Den Standhaftige Tinsoldat
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 2-a de oktobro 1838
Ĝenro fabelo
vdr
Bildo de Vilhelm Pedersen, unua bildisto de Andersen (1850)

Bibliografio redakti

  • Andersen, Hans Christian; Tatar, Maria (Ed. and transl.) (2008), The Annotated Hans Christian Andersen, New Yorkand London: W. W. Norton & Company, Inc., ISBN 978-0-393-06081-2
  • Andersen, Hans Christian; Nunnally, Tiina (Trad.); Wullschlager, Jackie (Ed.) (2005) [2004], Fairy Tales, New York: Viking, ISBN 0-670-03377-4
  • Zipes, Jack (Eld.) (2003), The Oxford Companion to Fairy Tales: The Western Fairy Tale Tradition from Medieval to Modern, Oxford and New York: Oxford University Press, ISBN 0-19-860509-9

Eksteraj ligiloj redakti