La dek du laboroj de Heraklo

La dek du laboroj de Heraklo estas la taskoj, kiujn devis plenumi Heraklo laŭ la helena mitologio[1][2] por obei la ordonojn de Eŭristeo, reĝo de Tirinto, en Argolando.

La dekunua laboro en la ĝardeno de la Hesperidinoj

Origino: Eŭristeo naskiĝis antaŭtempe, laŭ la deziro de Hera, por regi Argolandon. Tion ŝi planis por kontraŭi la volon de sia edzo Zeŭso pri la estonta regado de Heraklo. Sed ju pli kreskis Heraklo, des pli li famiĝis pro heroaĵoj kaj tio malplaĉis al Eŭristeo.[3] Li do sendis mesaĝistojn por peti, ke li venu servi en sia lando. Heraklo hezitis. Tiam Hera frapis lin per mensa malsano, kaj subite Heraklo mortigis siajn infanojn. Kiam li resaniĝis, li estis senespera. Li decidis eliri el Tebo kaj viziti la reĝon Thespios por esti purigita de siaj krimoj. Poste li iris al Delfo aŭskulti la konsiliojn de la orakolo. Tiu ĉi konsilis al li iri al Tirinto por servi Eŭristeon dum dek du jaroj. Tiam komencis la longa periodo de sia vivo, dum kiu li plenumis la dek du laborojn. Tio daŭris entute dudek jarojn.

Unua laboro - la nemea leono redakti

 
La nemea leono.
Dosiero:CNT-leono.jpg
Heraklo kontraŭ la nemea leono kiel simbolo de hispana anarkosindikatisma sindikato CNT.

La unua laboro de Heraklo lokiĝis en la greka arbaro de Nemeo, kie leono teruris la loĝantaron. Hera vartis tiun leonon, kies felo estis nevundebla, nek per tranĉiloj nek per sagoj. La besto loĝis en kaverno, kiu havis du enirejojn sur la monto Tretos.

Heraklo kunprenis siajn spadon, lancon, klabon kaj reton, kaj ekiris.[4] Post du tagoj, li renkontis paŝtiston, kiu indikis al li, ke la leono troviĝas apud la plej proksima monteto. Estis la horo, kiam la leono revenis de sia ĉasado. Heraklo kaŭris malantaŭ arbareto apud la grotenirejo kaj atendis. Alvenis la leono. Heraklo ekstaris antaŭ la besto kaj ĵetis sian lancon. Ĝi resaltis de la felo. Poste, li volis enprofundigi sian spadon, sed vane, la felo ŝajnis, kiel roko. Tiam li prenis sian klabon, kaj ĵetis ĝin. Ĝi trafis la kapon de la leono, kiu rapide eniris la groton por rifuĝi. Sed Heraklo ligis sian reton tra la grotenirejo kaj sekvis ĝin enen. Nun, per liaj manoj, kroĉigante la leonon je la gorĝo, li sufokigis ĝin. Poste, li dispecigadis la beston uzante unu el ĝiaj ungegoj. Kaj fine, surmetante la felon sur siajn ŝultrojn, li portis sian trofeon al Eŭristeo.

Tiom terurita estis Eŭristeo, ke li malpermesis Heraklon eniri Tirinton. Poste, la reĝo konstruigis terkruĉon, kaj iris kaŝi sin internen ĉiufoje, kiam revenis Heraklo.

Nun, la Leono estas granda konstelacio videbla en la tera ĉielo.

Origino de la Nemeaj Ludoj redakti

Survoje al Nemeo, Heraklo estis gastigata ĉe malriĉa terkulturisto nomata Molorĥos. La gastiganto sin pretigis mortigi virŝafon por la bankedo. Tiam Heraklo petis de li, ke li atendu tridek tagojn. Post tiu tempo, ili povus manĝi ĝin kune. Se li ne revenus akurate, Molorĥos oferus ĝin al la dioj. Kiam estis pasigita la tempo, Molorĥos estis tuj buĉonta la beston, kiam li vidis Heraklon portante surdorse la felon de la leono. Tiun tagon Heraklo dediĉiis al la dio Zeŭso. Kaj li organizis ludojn pri luktado kaj piedkurado. De post tiu tago, la nemeaj ludoj estas organizataj kiel datreveno de tiu okazaĵo.

Dua laboro - la hidro de Lerno redakti

 
La hidro de Lerno

Por sia dua laboro, Heraklo iris en la marĉon de Lerno, kie vivis monstra akvoserpento kun sep kapoj, el kiuj ĉiu, se detranĉite, tuj renaskiĝis du kapoj. Hidro estis ĝia nomo.

Kun Iolaos, la filo de sia frato, Heraklo ekiris per ĉaro. Li kunportis flamitajn sagojn, kaj lia amiko falĉilon. Hera deziris, ke ili malsukcesu. Ŝi do sendis du gigantajn krabojn, kies pinĉiloj ĉirkaŭprenis liajn maleolojn. Sed Herkulo per unu piedbato rompis iliajn karapacojn, kaj daŭre atakis la hidron.

Heraklo fortranĉis la kapojn unu post la alia, kaj tuj Iolasos kaŭteris la vundojn per la flamo antaŭ ol ili povis renaskiĝi duoble. Kiam restis nur la senmortebla lasta kapo, li fortanĉis ĝin kaj metis ĝin en sakon. Li mergis la pintojn de kelkaj sagoj en la venenan sangon de la hidro kaj foriris.

Bedaŭrinde, pro tiu sango mortis Heraklo kelkajn jarojn poste.

De tiu tempo la Hidro ondulas kiel konstelacio en la ĉielo, same kiel la Kankro, kiu similas al la krabo sendita de Hera.

Tria laboro - la cervino de Cerinio redakti

 
La cervino de Cerinio

Sur la monto Cerinio, okcidente de Korinto paŝtiĝis cervino, kiu havis orajn kornojn kaj bronzajn hufojn. Ĝi apartenis al Artemiso. Neniu havis la rajton tuŝi ĝin. La problemo estis, ke ĝi tretis la prisemitajn kampojn de la terkulturistoj. Eŭristeo petis do, ke Heraklo kaptu ĝin vivantan.

Dum tuta jaro Heraklo postkuris la cervinon tra Arkadio. Finfine ĝi elĉerpiĝis kaj serĉis ŝirmejon piede de monteto, apud la rivereto Ladon, kiu estas alfluanto de la rivero Alfeo. Tie Heraklo vundis ĝin per sago, surŝultrigis ĝin, kaj ekiris al Tirinto.

Survoje, li renkontis Artemison kaj Apolonon. Ili postulis la beston. Tiam Heraklo sukcesis persvadi ilin, ke Eŭristeo estis la nura respondeculo pri tiu sakrilegio. Ili permesis al li pluiri.

Kvara laboro - la apro de la monto Erimanto redakti

 
La apro de Arkadio.

La kvara laboro rilatis al apro, kiu ruinigis la kampojn sur la monto Erimanto en Arkadio. Ĝiaj dentegoj estis same longaj kiel homaj brakoj. Eŭristeo petis de Heraklo, ke li kaptu vivantan la beston.

La heroo ekvidis la apron, kaj postkuris ĝin ĝis tiu elĉerpiĝis. Per ŝovnodo li kaptis ĝin kaj revenis al Tirinto, portante surŝultre la vivantan beston.

Batalo kontraŭ la centaŭroj redakti

Dum la kaptado de la apro okazis fama evento. Survoje al la monto Erimanto la centaŭro Pholos gastigis Heraklon. Li regalis lin per viando kaj tre bona vino de Dionizo. Tiom forte odoris la vino, ke la aliaj centaŭroj, kiuj loĝis proksime, alvenis kune por ŝteli la terkruĉon. Heraklo decidis protekti sian gastiganton. Li pafis sagojn, kaj mortigis multajn el ili. La ceteraj fuĝis kun la terkruĉo al la kabo Malee, sude de Peloponezo.

Tie loĝis la centaŭro Kirono. Unu el la sagoj de Heraklo atingis la genuon de Kirono. Tiu sago estis unu el la kelkaj, kiuj estis mergitaj en la venenan sangon de la hidro de Lerno dum la dua laboro. La vundo de Kirono estis do nekuracebla, li multe suferis. La problemo estis, ke kiel nemortebla centaŭro, li devis suferi eterne. Kirono petis de la dioj, ke ili lasu lin morti. Tiam estis interŝanĝitaj la senmorteco de Prometeo kontraŭ la morteco de Kirono. Kaj Kirono supreniris al la ĉielo sub la formo de la konstelacio Centaŭro

Pholos ankaŭ estis vundita kvankam li ne partoprenis la batalon. Dezirante elpreni sagon el la vundo de alia centaŭro, li lasis ĝin gliti de siaj manoj, kaj trapikis sian piedon. Li subite mortis. Heraklo enterigis lin sur la monto Pholoe. Nun Pholos sidas en la ĉielo kiel la Sagitario.

Kvina laboro - la ĉevalejoj de Aŭgio redakti

La kvina laboro okazis en la ĉevalejoj de la reĝo Aŭgio. Heraklo devis purigi la stalojn en nur unu tago. Al Aŭgio Heraklo ne diris, ke la laboro estis ordonita senpage. Antaŭ ol komenci, li postulis dekonon de la brutaro, kiel salajron. La reĝo konsentis.

Li komencis malfermi larĝajn breĉojn tra la murojn de la staloj. Poste, li devojigis la riveron Alfeo kaj la riveron Peneo de iliaj fluejoj, kaj vojigis ilin tra la stalojn. Tiuj rapidaj fluoj forportis la sterkon. Estis tiele plenumita la sesa laboro.

Sed intertempe Aŭgio eksciis, ke tiu laboro estis ordonita de Eŭristeo. Li do rifuzis doni la promesitan brutaron. Fileos, kiu estis unu el la filoj de Aŭgio, subtenis Heraklon. Tuj Aŭgio ekzilis tiun filon, kiu foriris kun Heraklo kaj promesis reveni iun tagon kun armeo.

Sesa laboro - la ferbekaj gruoj de la lago Stimfalo redakti

 
La gruoj de la lago Stimfalo

sur la lago Stimfalo en Arkadio flugis monstraj gruoj. La lago situis meze de densaj arbaroj. Tiun grandan marĉan lokon ĉirkaŭis malhelaj montoj.

La bekoj, ungegoj kaj flugiloj de tiuj birdoj estis el fero. Ili detruis la prisemitajn proksimajn kampojn, kaj eĉ manĝis vojaĝantojn, kiujn ili mortigis per faligo de kelkaj plumoj.

Per bruo de grandega kraketilo, farita de Hefesto kaj donacita de Atena, Heraklo teruris la birdojn kaj tuj poste mortigis ilin per sagoj.

Sepa laboro - la taŭro de Kreto redakti

 
La taŭro de Kreto

Por la sepa heroaĵo Heraklo forlasis Peloponezon kaj iris en la insulon Kreto. Tie paŝtiĝis terura taŭro. Laŭ ies opinioj, temas pri la taŭro en kiun Zeŭso tranformiĝis por forporti Eŭropon.[5]

Plejofte tamen oni supozas, ke temis pri la legenda blanka besto, kiun Pozidono elmergis el la maro por la reĝo Minoo, filo de Eŭropa kaj Zeŭso. Minoo estis la edzo de Pazifao. La besto estis terura. Ĝi elspiris fajron per siaj nazegoj, kaj timegis la loĝantojn de la insulo.

Heraklo forklabis ĝin aŭ kaptis ĝin per siaj brakoj. Poste, li transiris la maron al Mikeno kun la besto surŝultre. Li montris ĝin al Eŭristeo, kiu lasis ĝin vagi.

Oka laboro - la ĉevalinoj de Diomedo redakti

 
La ĉevalinoj de Diomedo

Diomedo, reĝo de Trakio, posedis ĉevalinojn, en la nombro de kvar laŭ la plejofta versio. Ili elspiris flamojn, kaj nutris sin per la karno de homoj. Kiam vojaĝantoj albordigis la marbordon de lia lando, Diomedo malliberigis ilin. Poste li donis la homojn al la ĉevalinoj kiel nutraĵon.

Heraklo ekiris de Mikeno, kaj survoje li dungis kelkajn volontulojn. En la ĉevalejoj estis katenitaj la bestoj. Li donis kiel manĝon la stalistojn por trankviligi la bestojn. Li mortigis la reĝon per la sama kruela rimedo.

Kiam la bestoj malsovaĝiĝis, li revenigis la ĉevalinojn al Eŭristeo. Laŭ diversaj versioj la reĝo aŭ buĉadis ilin por Hera aŭ lasis ilin vagi. Onidire la posteuloj de tiuj bestoj utilis al Aleksandro la Granda.

Dum tiu revenekspedicio Heraklo haltis ĉe la reĝo de Tesalio, Admeto, kaj iris en la inferon por liberigi ties edzinon, kiu nomiĝis Alkesto.

Laŭ Palaifato[6], Diomedo bredis ĉevalojn kvankam, antaue, homoj laboris ilin mem tiel, kiel ili peris la manĝajoj kaj aliaj necesaĵoj kultivante teron. Por Diomedo, tiu igis fervoregon tia, kia li konsekris tute siajn riĉajojn, vendis tute li havis, por daŭrigi siajn ĉevalojn. Tial oni diris liaj bestoj manĝis lin.

Naŭa laboro - la zono de la reĝino de la Amazonoj redakti

 
Heraklo kaj la Amazonoj

Laŭ la randoj de Ponto-Eŭkseno (antikva nomo de la Nigra Maro) rajdis la Amazonoj.[7] Ili loĝis apud la rivero Thermodon kaj ilia ĉefurbo nomiĝis Themiscyra. Ili estis [8] virinoj el tribo de rajdantaj militistinoj, kiuj laŭ la helena legendo, ne akceptis virojn inter si kaj forbruligis al si la dekstran mamon por faciligi arkpafadon. Nur unufoje ĉiujare ili kuniĝis kun viroj por koncipi posteulojn. Hipolite estis la reĝino de la amazonoj en la epoko de Heraklo. Areso donacis al ŝi tre belan zonon, kiel simbolo de ŝia potenco.

Unu el la filinoj de Eŭristeo deziris havi tiun zonon. Heraklo devis do plenumi tiun naŭan laboron. Li foriris kun armeo de kelkaj viroj, kaj velŝipiris trans la Egea Maro. Li unue haltis al Paroso, unu el la Cikladoj.

Kiam li alvenis ĉe la Amazonoj, li estis bonvenigita. Sed Hera, kiu deziris ke Heraklo malsukcesu, transformiĝis en Amazonon kaj diris al la tribo, ke Heraklo intencis kapti Hipoliten. Tuj poste, la tribo rajdis al la ŝipo kaj batalis kontraŭ la helena armeo. Tamen Heraklo venkis kaj forprenis la zonon.

Revenante li haltis en Trojo. Tie la reĝo Laomedon ne ankoraŭ pagis la salajron al Apolo kaj Pozidono, kiuj konstruis por li la muregojn de Trojo. Por venĝi sin, Pozidono sendis marmonstron en la regionon. La orakoloj ordonis al Laomedon, ke li oferu sian filinon Hesione al la marmonstro. Li do katenis ŝin al rokego. Heraklo promesis liberigi ŝin kontraŭ la ĵuro ricevi ĉevalojn, kiel salajron.

Sed post la sukcesa laboro Laomedon rifuzis plenumi la ĵuron. Kelkajn jarojn poste, Heraklo revenis por puni la reĝon. Tio okazis post lia sklavtempo ĉe Omfalo. Tamen li mortigis nek Hesione-n, nek ties fraton Priamo.

Deka laboro - la brutaro de Geriono redakti

 
Heraklo kontraŭ Geriono

Foren, ĝis Hispanujo iris Heraklo, al la nuna Ĝibraltara Markolo por plenumi la dekan laboron.

En la insulo Erythie loĝis Geriono. Laŭdire tiu insulo situis tiutempe proksime de Kadizo kaj estas nuntempe ligita al la kontinento. Geriono paŝtis tie arojn de bovoj. La feloj de la bestoj estis purpuraj. La bovisto nomiĝis Eurytion kaj ties hundo Orthros. Tiu hundo estis la frato de Cerbero, la Hidro de Lerno kaj Ĥimero.

Zorgege Heraklo organizis la ekspedicion, kaj ekiris.

Heroaĵoj laŭlonge la mara irvojo redakti

Unue li iris laŭlonge de la mara bordo ĝis Libio. Tie, li mortigis kelkajn terurajn bestojn.

Inter Libio kaj Iberio li starigis du altajn kabojn, kaj deklaris, ke tiu loko estu la limo inter la mortemuloj kaj la senmortemuloj. Dum longa tempo estis dirite, ke tiuj kolonoj subtenis la ĉielon. Nuntempe, oni povas ankoraŭ vidi, ambaŭflanke de la Ĝibraltara markolo la montojn, kiujn Heraklo apartigis. Ili nomiĝas Kalpe sur la eŭropa kontinento kaj Abila sur la afrika kontinento aŭ ankaŭ alinome la kolonoj de Herkulo.

Sude de Iberio Heraklo fine alvenis al la insulo, kie loĝis Geriono. Per legenda veturilo li marveturis: de kelkaj tagoj, Heraklo ne plu povis antaŭeniri pro la varmeco de Helioso. Li minacis pafi sagojn, se tiu astro ne konsentas malplivarmigi lin. Iom stupora fariĝis Helioso. Li tamen proponis al Heraklo sian oran pokalon por transiri la maron. Tiel estis farite.

Ne okazis malfacilaĵoj por la kaptado de la bovoj. heraklo unue klabis la hundon, poste mortigis la boviston per sagoj. Fine, ankaŭ per sagoj li mortigis Gerionon.

Heroaĵoj laŭlonge de la tera revenvojo redakti

En Gaŭlujo redakti
 
La ebenaĵo de Crau en suda Francujo

En la regiono de Arles kaj Marsejlo du filoj de Pozidono provis ŝteli liajn bovojn. Sed Heraklo mortigis ilin per ŝtonoj. Laŭ la legendo, tiujn ŝtonojn oni ankaoraŭ povas vidi en la ebenaĵo de Crau. Heraklo poste transiris la Alpojn kun siaj bovoj por atingi Italujon.

En Italujo redakti

Vergilio en sia libro Eneado rakontis pri eventoj, kiuj okazis en iu kaverno en Aventino[9]. Aventino estas unu el la sep montetoj, kiuj ĉirkaŭas la nunan Romon. Cacus, unu el la filoj de Hefesto, loĝis tie. Li kutimis ŝteli la vojaĝantojn en la apuda kamparo. Kiam li ekvidis la bovojn, li rapide ŝtelis kelkajn el ili kaj kondukis ilin en sian kavernon. Heraklo nenion vidis, ĉar li dormis sur la herboj paŝtante sian brutaron. La muĝoj de la bestoj vekigis lin. Li serĉis sed ne trovis la enirejon de la kaverno. Tiam li supreniris laŭ la monteto, malfermis la suprajn rokegojn, kaj malkovris la ŝteliston kaj la bovojn. Li mortigis Cacus kaj foriris. Li laŭiris laŭlonge de la itala duoninsulo ĝis Reggio di Calabria.

En Sicilio redakti

Okazis, ke unu el la bestoj fuĝis kaj naĝis ĝis Sicilio. Ĝi transiris la insulon ĝis la loko, kie vivis Erico, unu el la filoj de Pozidono. Erico ŝtelis la bovon kaj metis ĝin en sian propran brutaron. Kiam alvenis Heraklo postulante la beston, Erico rifuzis redoni ĝin. Tiam Heraklo mortigis lin. Tie nun staras la urbo Erice sur la monto Erice, itale nomata monto San Giuliano. Sub tiu monto estis trovitaj fundamento de templo dediĉita al Afrodito.

Revenvojo al Tirinto redakti

Apud la Mesina Markolo Karibdo provis ŝteli kelkajn bestojn. Pro tio Zeŭso punis lin.

Heraklo revenis al Reggio di Calabria. En Italujo, li fondis multajn urbojn: Locri, Krotono, Policoro.

De la orienta nordo de Italujo li velŝipiris por tansiri la Adriatikon kaj poste li daŭrigis sian vojaĝon piedirante. Li donis la bovojn al Eŭristeo, kiu buĉadis ilin por Hera

Alia vidpunkto redakti

Por Palaifato[10], Geriono estis fama kaj riĉa homo vivis en la urbo Trikarenia (helene Τρικαρηνία) apud la nigra maro. Heraklo rabis lian bovaron kiuj ŝajnis strangaj por tiuj kiuj vidis ilin. Oni diris Heraklo prenis bovaron el Geriono, la Trikareniano. La nomo Trikarenia povas legita kiel tri kapoj aŭ aludante tri kulminoj el montoj aŭ el urbo kiel citadeloj aŭ turoj[11].

Dekunua laboro - la oropomoj de la Hesperidinoj redakti

 
En la ĝardeno de la Hesperidinoj

La diversaj aŭtoroj ne akordas pri la loko de tiu ĝardeno. Ĉu ĝi situis en la okcidenta Maŭritanio? Ĉu ĉe la norda Hiperboreio? Ĉiukaze Heraklo longe vojaĝis ĉirkaŭ la Mediteraneo ne sekvante logikan itineron.

La nimfoj de la rivero Eridano, konsilis al li viziti Nereon. La maljunulo konsilis al li iri al Libio. Tie li mortigis la kruelan giganton Antee, kiu estis filo de Pozidono kaj Geo.

Li daŭrigis sian vojaĝon al Egiptujo. Tie li murdis la tiranon Busiris, kiu estis alia filo de Pozidono. En Arabujo, li mortigis alian malamikon.

Danke al la pokalo de Helioso li denove marveturis por albordigi Kaŭkazon. Tie estis katenita al rokego Prometeo, kiun li liberigis. Kelkajn jarojn poste, kiam Kirono estis tuj mortonta, la dankema Prometeo donis al li sian senmortecon laŭ la peto de Heraklo. Prometeo konsilis al sia savinto iri denove okcidenten al Maŭritanio.

Fine Heraklo alvenis al la lando de la Hesperidinoj en Maŭritanio. La Hesperidinoj estis nimfoj, filinoj de la titano Atlaso, kiu kaŭris sur la pinto de la monto Atlaso kaj portadis surŝultre la ĉielon. Sur la deklivoj de la monto kreskis pomarboj. Kelkaj el ili produktis orajn pomojn. Drako aŭ serpento nomata Ladon kuŝis ĉe la enirejo de la ĝardeno.

Heraklo vizitis Atlason kaj demandis pri la pomoj. Atlaso proponis iri mem serĉi ilin, ĉar ili estis malfacile troveblaj. Ĉu Heraklo bonvolu dum tiu tempo porti la ĉielon? Heraklo konsentis, sed tiel feliĉa estis Atlaso pro neatendita libereco, ke li ne plu deziris porti la ĉielon. Li petis al Heraklo iom pli porti denove por ke li ripozu. Heraklo konsentis, sed diris, ke tamen necesus helpi dum momento por plifaciligi sian portmanieron. Atlaso ekprenis la ĉielon kaj tuj Heraklo forkuris kun la pomoj en la korbo.

Eŭristeo donacis la pomojn al Heraklo, kiun tiu ĉi donacis al Ateno kaj finfine la pomoj reiris en la originan ĝardenon.

La verkisto Palaifato raciigis tiu laboron[12]. Iu homo, Hespero, el la urbo Mileto, vivis en la regiono Karia. Li havis du filinojn nomitajn Hesperidinoj. Hespero havis belegajn ŝafojn, eligante multan lanon, de speco kio estas nuntempe ankoraŭ en Mileto. Tiuj ŝafoj, mela en greka (μῆλα), estis tiel belaj kiel la oro. Tio estas, Heraklo vidante la bestojn pastiĝante laŭ la maro, forrabis ilin kaj mortigis sian pastiston nomitan Drako. Tiame, Hespero jam estis mortita, kaj oni diris "ni vidis la orajn pomojn (mela signifas ankaŭ pomon en greka) tiujn, kiujn Heracleo forrabis el Hesperidinoj, post mortigi sian gardiston, Drako".

Dekdua laboro - la kaptado de Cerbero redakti

 
Heraklo kaj la trikapa hundo, Cerbero

Koncerne la lastan laboron Heraklo devis reporti al Eŭristeo Cerberon, trikapan hundon, kiu gardis la pordegon al la infera mondo.

Por havi la permeson eniri la subteran mondon, Heraklo devis unue purigi sin, ĉar li kulpis pro la mortigado de la centaŭroj. Li do iris al Eleŭziso kaj estis iniciita al la misterkulto de la Eleŭzisaj Misteroj. Kiam li estis preta, Hermeso kaj Atena akompanis lin por gvidi kaj protekti lin, laŭ la ordono de Zeŭso.

Per iu kaverno apud la rivero Tenare, sude de Peloponezo, Heraklo eniris la inferon. La ombroj de la mortemuloj fuĝis, kiam ili ekvidis lin, krom Meduzo kaj Meleagro. Li ne timis la unuan, kiu estis nur ombro. Li aŭskultis Meleagron, kiu rakontis pri sia morto. Ili amikiĝis. La fratino de Meleagro estis sola en Etolio, ĉar siaj fratinoj estis ŝanĝitaj en meleagrojn. Ŝi nomiĝis Dejaniro. Meleagro petis de Heraklo, ke li edziĝu kun ŝi. Tiel li faris poste.

Antaŭ eniri Hadeson, li renkontis Tezeon kaj Piritoon[13]. Ili estis katenitaj, ĉar ili antaŭe provis rabi Persefonon. Heraklo sukcesis liberigi Tezeon, sed ne Piritoon, kiu mortis en la kaverno.

Kiam Heraklo petis de la diino de la infero, ke ŝi permesu al li kunporti Cerberon al Tirinto, ŝi konsentis kondiĉe, ke li ne uzu nek sian ŝildon nek siajn armilojn.

Li ĵetis la felon de la leono de Nemeo sur la beston, kaj kaptis ĝin en la faldojn. Li revenis al Tirinto kaj poste resendis la hundon en la inferon.

Konkludo redakti

 
Naŭ inter la du dek laboroj de Heraklo sur romia sarkofago el la 3-a jarcento, reprezentante de maldekstre dekstren la nemean leonon, la lerneanan hidron, la erimantan apron, la cerinian cervinon, la stifalajn birdojn, la zonon de Hipolito, la aŭgeajn stalojn, la kretan virbovon kaj la ĉevalojn de Diomedo.

Tiel finis la dek du laboroj kaj Heraklo estis fine senkulpigita de la murdo de siaj infanoj. Plie, li estis verŝajne senmortonta, ĉar li rajtis eniri la subteran mondon.

Universala heroo li fariĝis pro sia granda vojaĝo ĉirkaŭ la Mediteraneo.

El ilia barbareco li eltiris multajn landojn, ĉar li fondis urbojn, detronigis kruelajn reĝojn, mortigis rabistojn, tiranojn kaj monstrojn. Li kondukis ilin al pli granda civilizeco.

Ne nur danke al sia fizika forto li plenumis tiujn heroaĵojn, sed ankaŭ danke al sia sprita elturniĝemo.

Tiel bone la romioj komprenis tiun spertecon, ke ili ŝanĝis la nomon de Heraklo al Herkulo. Ĉu li ne estis unu el la fondintoj de la estonta Romo, kiam li luktis en Aventino kontraŭ Cacus? Pliposte la imperiestro Antonio firme asertis, ke li estas posteulo de Heraklo.

Konstelacio redakti

Herkulo, laŭ la romia nomo de Heraklo, fariĝis boreala konstelacio. Eblas vidi la heroon genuantan sur la dekstra genuo, premante la kapon de la drako sub sia maldekstra genuo. Li portas sian klabon en la dekstra mano kaj la felon de la leono en la maldekstra.

Maparo kaj bildaro pri la lokoj de la dek du laboroj redakti

Referencoj redakti

  1. "Mythologies du Monde entier (La mitologioj de la Tuta Mondo) , eld. France Loisirs 1995"
  2. "Les plus belles histoires de la mythologie (La plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand nathan 1977"
  3. La mythologie grecque et romaine (La mitologioj greka kaj romia), Catherine Salles, Eld. Hachette 2003
  4. "Les plus belles histoires de la mythologie" (La plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan, 1978
  5. Atlas du monde antique (Atlaso de la antikva mondo), Margaret Oliphant, eld. France Loisirs 1993
  6. Pri nekredeblaĵoj, Palaifato, n. 7 france
  7. Dictionnaire historique 'Historia vortaro), Dominique Vallaud, eld. Fayard, 1995
  8. PIV
  9. Virgile, L'Eneide, tradukita ĉe Hatier eld. Romo, 1966; linioj 190-267
  10. Palaifato, Pri nekredeblaĵoj, n. 24
  11. p 461, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [1]
  12. Pri nekredablaĵoj, n. 18[rompita ligilo] france
  13. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine (Vortaro de la greka kaj romia mitologioj), Joël Schmidt, eld. Larousse, 2005

Eksteraj ligiloj redakti