La demando pri raso

La demando pri raso estas la unua de kvar komunikaĵoj de Unesko pri aferoj de raso. Ĝi eldoniĝis je la 18a de julio 1950 post la dua mondmilito kaj epoko de Nazia rasismo por klarigi tion, kion scienco scias pri raso, kaj kiel morala kondamno de rasismo.[1]:1 Ĝi kritikiĝis pro pluraj kialoj, kaj reviziitaj versioj eldoniĝis en 1951, 1967, kaj 1978.

Morris Ginsberg
Klaŭdo Levi-Strauss
Edwin G. Conklin
Gunnar Dahlberg
Julian Huxley

Aŭtoroj redakti

La komunikaĵoj estis subskribitaj de kelkaj eminentaj esploristoj de la tempo en sociologio, psikologio, biologio, kultura antropologio, kaj etnologio.

Redaktis la unuan version de la komunikaĵo Ernest Beaglehole, Juan Comas, Luiz de Aguiar Costa Pinto, Franklin Frazier (sociologo kiu studis rilatojn inter rasoj), Morris Ginsberg (fondinta prezidento de la Brita Sociologia Asocio), Humayun Kabir (verkisto, filozofo kaj dufoje Eduka Ministro de Barato), Claude Lévi-Strauss (unu el la fondintoj de etnologio kaj eminenta teoriisto de struktura antropologio), kaj Ashley Montagu (antropologo kaj aŭtoro de La Elefanta Viro: Studo en Homa Digno, kiu estis la raportisto).

Poste Ashley Montagu reviziis la tekston post kritikoj de Hadley Cantril, Edwin Conklin; Gunnar Dahlberg, Theodosius Dobzhansky (aŭtoro de Genetiko kaj la Deveno de Specioj 1937), L. C. Dunn, Donald Hager, Julian Huxley (unua direktoro de Unesko kaj unu el la multaj gravaj kontribuantoj al moderna evolua sintezo), Otto Klineberg, Wilbert Moore, H. J. Muller, Gunnar Myrdal (aŭtoro de Usona Dilemo: La Problemo de Negruloj kaj Moderna Demokratio 1944), Joseph Needham (biokemiisto de ĉina scienco), kaj genetikisto Curt Stern.

Enkonduko redakti

La enkonduko deklaras, ke estis neeviteble ke Unesko havu opinion pri la polemiko. La antaŭklarigo de la konstitucio de Unesko deklaras, ke ĝi devas kontraŭbatali rasismon. La konstitucio mem deklaris ke "La granda kaj terura milito, kiu nun estas fininta, estis milito farebligita de la neado de la demokratiaj principoj de la digno, egaleco, kaj reciproka respekto de homoj, kaj per la disvastigado, anstataŭ de ili, pro nescio kaj antaŭjuĝo, de la doktrino de la malegaleco de homoj kaj rasoj."[1]:1

Rezolucio de la Socia kaj Ekonomia Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj en 1948 petis al Unesko konsideri la ĝustatempecon "proponi kaj rekomendi la ĝeneralan efektivigon de programo de disvastigado de sciencaj faktoj celanta malaperigi tion, kion oni ofte nomas rasa antaŭjuĝo." En 1949, Unesko aprobis tri rezoluciojn, kiuj intencigis ĝin "studi kaj kolekti sciencajn materialojn koncerne demandojn de raso", "vaste disdoni la kolektitan sciencan materialon", kaj "prepari edukan kampanjon baze de tiu informo." Antaŭ ol komenci la kampanjon, oni devis klarigi la asertojn de scienco.

La enkonduko deklaris "Scio de la vero ne ĉiam helpas ŝanĝi emociajn sintenojn, kiuj fortiĝas el la subkonscio aŭ el kialoj ekster la vera afero." Sed ĝi povas "tamen evitigi raciigojn de malbonegaj agoj aŭ konduto instigataj de sentoj, kiuj homoj ne facile akceptos publike."

Unesko asertis morale:

 
 Zorgo pri homa digno necesas, ke ĉiuj civitanoj estu egalaj en la juro, kaj ke ili egale kunhavas la avantaĝojn sekurigatajn por ili per la juro, senrespekte de iliaj korpaj aŭ intelektaj diferencoj. Juro vidas en ĉiu persono nur homon, kiu rajtas la saman konsideron kaj egalan respekton. La konscienco de la tuta homaro postulas, ke tio estu vera por ĉiuj popoloj de la tero. Gravas malmulte, tial, ĉu la varieco de la talentoj de homoj estas rezulto de biologiaj aŭ kulturaj kialoj. 

Unesko komencis kampanjon disvastigi la rezultojn de la raporto al "vasta publiko" ekzemple per la eldonado de broŝuroj. Ĝi priskribis, ke Brazilo havas "modelan situacion" koncerne rilatojn inter rasoj, kaj ke oni devas esplori por kompreni la kaŭzojn de ĉi tiu "konkordo".

Kritiko kaj polemiko redakti

Malgraŭ la deklaro de la enkonduko, ke "La kapablecon kaj objektivecon de la sciencistoj, kiuj subskribis la dokumenton en ĝia fina formo, oni ne povas dubi", la unua versio de la komunikaĵo estis tre kritikita. Reviziita eldono en 1951 klarigis pri la polemiko, ke "Je la unua diskuto pri la problemo de raso, ĉefe sociologoj donis siajn opiniojn kaj kadris la 'Komunikaĵon pri Raso'. Tiu komunikaĵo havis bonan efikon, sed ĝi ne portis la aŭtoritaton de nur tiuj grupoj en kies speciala kampo troviĝas la biologiaj problemoj de raso, nome la fizikaj antropologoj kaj genetikistoj. Due, la unua komunikaĵo ne havis, en ĉiuj detaloj, la konvinkiĝon de ĉi tiuj grupoj kaj, pro tio, multaj aŭtoritatoj en ĉi tiuj du kampoj ne subtenis ĝin. Ĝenerale la ĉefaj konkludoj de la unua komunikaĵo estis daŭrigitaj, sed kun diferencoj en emfazo kaj kun kelkaj gravaj preterlasoj."

Kelkaj ekzemploj de diferencoj inkluzivas, ke la unua versio argumentis, ke estis neniu pruvaĵo por intelektaj aŭ personecaj diferencoj. La reviziita versio deklaris, ke "Kiam ekzamenoj de inteligenteco, eĉ ne-parolaj, estas faritaj kun grupo de ne-legopovaj homoj, iliaj poentaroj estas kutime pli malaltaj ol tiuj de pli civilizaj homoj" sed konkludis, ke "Havebla scienca scio donas neniun bazon por kredi, ke la grupoj de la homaro malsamas en sia denaska kapablo por intelekta kaj emocia disvolviĝo."

La unua versio ne malakceptis la ideon de rasa biologio, biologia bazo de rasaj kategorioj. Ĝi difinis la koncepton de raso laŭ grupo difinita de kelkaj anatomiaj kaj fiziologiaj trajtoj malsamantaj de aliaj grupoj; ĝi donas ekzemplojn kiel la kaŭkaza, mongoloida, kaj negroida rasoj.[1]:6[2]

La unua versio deklaris ke "Naciaj, religiaj, geografiaj, lingvaj, kaj kulturaj grupoj ne nepre koincidas kun rasaj grupoj: kaj la kulturaj trajtoj de tiaj grupoj ne havas montritan genetikan konekton kun rasaj trajtoj. Ĉar tiaj gravaj eraroj ofte okazas kiam la vorto 'raso' uziĝas en komuna parolado, estus pli bone, kiam oni priparolas homajn rasojn, tute forlasi la vorton 'raso' kaj priparoli etnojn."[1]:6 La reviziita versio anstataŭe deklaris, ke la spertuloj "konsentis rezervi rason por vorto uzita por antropologia klasifikado de grupoj, kiuj monstras sendubajn kombinaĵojn de fizikaj (inkluzive fiziologiaj) trajtoj en tipaj proporcioj."

Reviziita versio de la komunikaĵo eldoniĝis en 1951, akompanita de rimarkoj, komentoj, kaj kritikoj de multaj sciencistoj partoprenantoj en la reviziado de la teksto.[3] Rimarkinde, kvar sciencistoj estis listigitaj kiel "klare kontraŭantaj" la komunikaĵon ĝenerale.[4] Inter ili, angla statistikisto kaj biologo R. A. Fisher insistis, ke rasaj diferencoj ekzistas, argumentante, ke pruvaĵoj kaj ĉiutaga sperto montris, ke homaj grupoj malsamas profunde "en sia denaska kapablo de intelekta kaj emocia disvolviĝo" kaj konkludis, ke la "praktika internacia problemo estas lerni dividi la rimedojn de ĉi tiu planedo amikece kun personoj de malsama eco", kaj ke "ĉi tiun problemon kaŝas tute bonintencaj penoj minimumigi la verajn diferencojn kiuj ekzistas."[5]

La reviziita komunikaĵo de 1951 redakti

La reviziita komunikaĵon de 1951 deklaris ke Homo sapiens estas unu specio. "La koncepto de raso estas unuanime konsiderata de antropologoj kategoria ilo provizanta zoologian kadron en kiu la diversaj grupoj de la homaro povas aranĝiĝi kaj per kiuj studoj de evoluaj procezoj faciliĝas. En ĝia antropologia sento, la vorta 'raso' devus esti rezervita por grupoj de la homaro, kiuj posedas tre disvolviĝintajn kaj unuavice heredeblajn fizikajn diferencojn disde aliaj grupoj."[6]:38 Ĉi tiuj diferencoj estis kaŭzitaj parte de parta izoleco, kiu malhelpis intermiksadon, geografia grava klarigo de la vastaj rasoj, ofte kulturo de la malvastaj rasoj. Naciaj, religiaj, geografiaj, lingvaj, kaj kulturaj grupoj ne nepre koincidas kun rasaj grupoj.[6]:39

Ekzistas neniu pruvaĵo de la ekzisto de onidiraj "puraj rasoj" kaj neniu scienca pravigo ekzistas por malkuraĝigi reproduktadon inter personoj de malsamaj rasoj.[6]:42

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "The Race Question", UNESCO, 1950, 11 pp (angle)
  2. Banton, Michael. (2008) “UNESCO Statements on Race”, Encyclopedia of Race, Ethnicity and Society. Sage, p. 1096, 1098. ISBN 978-1-4129-2694-2.
  3. "The Race Concept: Results of an Inquiry". UNESCO, 1952
  4. "The Race Concept: Results of an Inquiry", p. 26. UNESCO, 1952
  5. "The Race Concept: Results of an Inquiry", p. 27. UNESCO, 1952
  6. 6,0 6,1 6,2 Four statements on the race question. UNESCO (1969).

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Race Question en la angla Vikipedio.