La dezerto de la tataroj

Il deserto dei Tartari estas romano de Dino Buzzati. Eldonita en 1940, ĝi donis al Buzzati lokon inter la grandaj verkistoj de la itala 20-a jarcento. Esperantlingva traduko je la titolo La dezerto de la tataroj fare de Daniele Mistretta aperis en 1993, publikigite per la eldonejo Edistudio.

La dezerto de la Tataroj
Origine Il deserto dei Tartari
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Dino Buzzati
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1940
Eldonejo RCS MediaGroup
Ĝenro historia romano
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
Tradukado
Tradukinto Daniele Mistretta
Eldonjaro de tradukita versio 1993
Urbo de tradukita versio Pisa
Eldoninto de tradukita versio Edistudio
vdr

La verkisto de Belluno intervjuita rakontis ke la ideo por la romano venis al li:

Citaĵo
 de la monotona rutino dum sia nokta laboro en redakcio tiutempa. Tre ofte mi havis la impreson ke tiu rutino estus daŭrigonta senfine kaj ĝi estus konsumonta sencele mian vivon. Estas komuna sento, mi kredas, de la plejmulto de la homoj, ĉefe se enfakigitaj en la ekzisto laŭ establigitaj horaroj de la urbo. La transpozicio de tiu ĉi ideo en fantazia milita mondo estis por mi kvazaŭ instinkta”. 

La libro honoriĝis per akcepto en la liston de "La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde".

Eksteraj ligiloj redakti