La dua sekso

libro far Simone de Beauvoir

La dua sekso (france Le deuxième sexe) estas libro verkita en 1949 de Simone de Beauvoir. Ĝi atingis senduban sukceson de vendado. Ĝia aŭtorino ekverkis ĝin kiam ŝi meditadis pri tio kion signifis por ŝi esti virino. Ŝi esploradis pri la situacio de virinoj laŭlonge de la historio kaj verkis tiun etendan eseon kiu temas pri kiel oni rigardis virinojn, kiajn situaciojn ili devas fronti kaj kiel oni povas klopodi la plibonigon de iliaj vivoj kaj la pliampleksigon de iliaj liberecoj.

Le Deuxième Sexe
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Simone de Beauvoir
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
Loko Francio
Eldonejo eldonejo Gallimard
Ĝenro eseo
vdr

Ĝi estas unu el la fondaj verkoj de feminismo kaj uzas la konceptojn de ekzistadismo por pridemandi pri la vivo de la duono de la homaro. Ĝi estas konsiderata ankaŭ enciklopedia verko, ĉar ĝi aliras la identecon de virinoj kaj la seksan diferencon ekde la vidpunktoj de la psikologio, la historio, la antropologio, la biologio, la reproduktado kaj la rilato am-seksa.

La ĉefa teorio kiun defendas Beauvoir estas ke "virino", aŭ pli precize dirite tio kion oni subkomprenas kiel virino (koket(em)a, amema ktp.) estas kultura produkto konstruita socie. La virino estis difinita laŭlonge de la historio ĉiam rilate al io: kiel patrino, kiel edzino, kiel filino, kiel fratino... Nu, la ĉefa tasko de la virino estas rekonkeri sian propran specifan identecon kaj el siaj propraj kriterioj. Multaj el la karakteroj kiujn prezentas virinoj ne venas pro la genetiko, sed el kiel ili estis edukitaj kaj sociigitaj. La frazo kiu resumas tiun teorion estas tre fama kaj estis ofte ripetita: "Oni ne naskiĝas virino: oni iĝas virino".[1] La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Notoj redakti

  1. Beauvoir, Simone. El segundo sexo. Buenos Aires: Siglo Veinte, p. 13.

Bibliografio redakti

  • Jorge Mario Cabrera, ¿La mujer o el segundo sexo?: dos propuestas de educación según Edith Stein y Simone de Beauvoir, San José (Costa Rica), Promesa, 2001.
  • Nieves Fernández González (kunord.), 50 aniversario de "El segundo sexo" de Simone de Beauvoir, Gijón, Tertulia Feminista Les Comadres, 2002.
  • Susana Carro Fernández, Tras las huellas de "El segundo sexo" en el pensamiento feminista contemporáneo, Oviedo, KRK, 2002.
  • Celia Amorós y Ana de Miguel (eld.), Teoría feminista: de la ilustración a la globalización, Madrid, Minerva, 2005.