La firmao de la kato kiu pilkludas

novelo far Balzac

La Firmao de la Kato kiu Pilkludas (france : La Maison du Chat-qui-pelote) estas romano de la franca verkisto Honoré de Balzac.

La Firmao
de la Kato
kiu Pilkludas
La Firmao de la Kato kiu Pilkludas
La Firmao
de la Kato
kiu Pilkludas
Aŭtoro Honoré de Balzac
Eldonjaro 1924
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 75
vdr

Esperanta traduko redakti

La Esperanta eldono aperis en 1924 [1] ĉe Ferdinand Hirt und Sohn, serio "Internacia mondliteraturo" Vol. 14. La traduko estis de Paul Benoit.

Recenzoj redakti

 
 La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭ­ataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen...impreso de tre neta neforge­sebla bildo. Traduko tro laŭvorta. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 188
 
 Benoit imitis kun granda zorgo la nekompareblan stilon de la glora verkisto, konservante la gracian eleganton, kiu interligas lin kun lia popolo. Traduko tro laŭ vorta kaj ne sufiĉe korektita. Cetere domo anstataŭ "firmao" estus preferinda en la titolo de l' novelo. 
— 1924, Historio de Esperanto I, paĝoj 334-335.
 
 El la antaŭparolo, kiu konsistas el mallonga vivpriskribo pri la aŭtoro kaj klarigo pri la tradukita romano ni legas, ke la verko apartenos al la fako: «Scenoj el la privata vivo», kaj ke la agado estas: Pentristo amas freneze komercistan filinon, kiu amas lin, li edziĝas je ŝi, poste li forlasas ŝin. La tradukinto fidele respektis la laŭvortan ĝustecon de la originala verko, aldonante ĉe la fino multajn klarigojn pri uzataj esprimoj, kiuj, sen ili, estus pli-malpli nekompreneblaj por ne francaj legantoj. 
— Belga esperantisto n120 (feb 1925).

Referencoj redakti

 
Ilustraĵo el 19-a jarcenta franca eldono.
  1. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4058, paĝo 363.

Eksteraj ligiloj redakti