La friponaĵoj de Skapeno

La friponaĵoj de Skapeno (france Les Fourberies de Scapin) estas komedio en tri aktoj de la franca verkisto Molière. Unuafoje ĝi publike prezentiĝis en la origina franclingva versio la 24-an de majo 1671 en la Reĝa Palaco (Palais Royal) de Parizo. La teatraĵo parte baziĝas je la komedio Phormio de la latinlingva verkisto Terentio kaj krome enprenis multajn ideojn de la itala improviza teatro Delarto.

Les Fourberies de Scapin
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Molière
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1671
Ĝenro komediofarso
vdr
bildigo de la personaĵoj Scapin kaj Crispin, pentrita fare de Honoré Daumier

La ĉefrolulo Skapeno (france Scapin, itale Scappino) estas komika servista rolo, variaĵo de la personaĵoj Brighella respektive Mezzetino de la itala improviza teatro Delarto. La esperantlingva versio de la komedio, tradukita de Srdjan Flego kaj Jana Ravŝelj-Flego, unuafoje publike prezentiĝis kadre de la 44-a UK 1959 en Varsovio, Pollando, per aktoroj de la Internacia Arta Teatro. La sama enscenigo ripetiĝis kadre de la sekvajara 45-a UK 1960 en Bruselo, Belgio.