La hora de los valientes

La hora de los valientes ("la horo de la bravuloj"), ankaŭ prezentita je angla titolo A Time for Defiance ("tempo de defio") estas hispana filmo reĝisorita en 1998 de Antonio Mercero.

La hora de los valientes
filmo
Originala titolo La hora de los valientes
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 18 dec. 1998
Ĝenro melodrama
Kameraado Jaume Peracaula
Reĝisoro(j) Antonio Mercero
Produktisto(j) Enrique Cerezo
Scenaro Antonio Mercero • Horacio Valcárcel
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Bingen Mendizábal
Rolantoj Gabino Diego • Leonor Watling • Adriana Ozores • Luis Cuenca • Héctor Colomé • Josep Maria Pou • Ramón Langa • Marisol Ayuso
Honorigoj Goya Award for Best Supporting Actress
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Manuel (Gabino Diego) estas juna anarkiisto entuziasma de pentraĵoj. Li laboras kiel zorgisto kaj gvidisto en la Muzeo Prado. Kiam startas la Hispana Enlanda Milito en 1936, la registaro de la Dua Hispana Respubliko, pere de sia institucio la Junta Central del Tesoro Artístico, decidas translokigi la artaĵojn de la Muzeo Prado de Madrido al Valencio kaj eksterlanden. Manuel sukcesis savi forgesitan malgrandformatan memportreton de Francisco de Goya (en la bildo). La agado de la filmo okazas en la respublika Madrido sieĝita de la malamiko: bombardado, malsatego, pridemandado, malcerteco ktp. Dume Manuel klopodas malsukcese redoni la pentraĵon al la aŭtoritatoj. Finfine la frankistoj sukcesas eniri en la ĉefurbo kaj persekutas Manuel. Lia preferita pentraĵo estis La tria de majo.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj redakti

  • Gabino Diego kiel Manuel
  • Leonor Watling kiel Carmen
  • Adriana Ozores kiel Flora
  • Luis Cuenca kiel Melquíades
  • Héctor Colomé kiel Lucas
  • Ramón Agirre kiel Pordisto
  • Aten Soria kiel Filo
  • Juan José Otegui kiel Profesoro Miralles
  • Josep Maria Pou kiel Heliodoro
  • Txema Blasco kiel Profesoro Cuñado
  • Ramón Langa kiel Direktoro de Belartoj

Premioj redakti

La filmo ricevis ses Goja-premiojn en 1998, inter kiuj tiuj de la plej bonkvalitaj aktoro kaj aktorino al Leonor Watling kaj al Gabino Diego.

Notoj redakti

  1. en filmaffinity Alirita la 17an de aprilo 2020.