La juĝo de Oziris

humuraĵo de Henryk Sienkiewicz

La Juĝo de Oziris : el egipta papiruso pole tradukis Henryk Sienkiewicz. (pole Sąd Ozyrysa. Przełożył z egipskiego papirusu Henryk Sienkiewicz) estas satira humuraĵo de Henryk Sienkiewicz el 1908, verkita en la formo de fabelo por plenkreskuloj. Unuafoje ĝi estas publikigita en la varsovia gazeto Tygodnik Ilustrowany en februaro 1908[1]. En la sama jaro ĝi estas tradukita en Esperanton de Antoni Grabowski, publikigita en Pola Esperantisto jam en la marta numero de 1908[2] kaj eldonita libroforme de Jan Günther[3]. La tekston ilustris Józef Holewiński.

La Juĝo de Oziris
Origine Sąd Ozyrysa
La Juĝo de Oziris
Esperanta eldono el 1908
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Henryk Sienkiewicz
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1908
Loko Varsovio
Eldoninto Tygodnik Ilustrowany
Ĝenro novelo
Tradukado
Tradukinto Antoni Grabowski
Eldonjaro de tradukita versio 1908
Urbo de tradukita versio Varsovio
Eldoninto de tradukita versio Jan Günther
Paĝoj de tradukita versio 15
vdr

Intrigo redakti

En la parodio de mitologia juĝo de Oziriso, la aŭtoro humure priskribas la juĝon de la animo de la faraona ministro Tutnetaŭgis. Du spiritoj, Malsaĝeco kaj Malnobleco, kverelas por preni la animon. Ĉar ambaŭ spiritoj prezentas konvinkajn argumentojn, Oziriso alvokas Saĝecon, kiu devas arbitre resumi la faktojn rilatajn al la vivo de la prijuĝata burokrato. Kiam ankaŭ tio ne donas atendatan rezulton, la dio diras la verdikton: li revivigas la mortinton kaj per piedbato resendas lin surteren, por ke li estu ĝis la fino de l’ mondo la ministro de la Faraonoj kaj diversaj popoloj kaj plu ludu sian malnoblan rolon, por ke kiam pleniĝos la jarcentoj li fine montru, ĉu li estas pli granda fripono, aŭ azeno[3].

Por artefarita emfazo de historia fidindeco, la aŭtoro stiligis la verkon kiel rakonton onidire venanta el vera, antikva papiruso[4]. Por fari la tekston interesa por la legantaro, li verkis ĝin en la ĝenro de humuraĵo, populara en la epoko de pozitivismo. La enhavon Sienkiewicz traplektis per multaj amuzaj elementoj: la nomo de la ministro (Tutnetaŭgis; pole Psunabudes), ŝercaj "malnovegiptaj" sorĉoj (La ibiso min piedbatu; Pro l’ sankta vosto de-l’ Apis!) kaj komparoj (malpli da prudento, ol ĝin posedas la veziko de kamelo)[3].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti