La komedio de eraroj

La Komedio de ErarojThe Comedy of Errors estas unu el la plej fruaj verkoj (teatraĵoj) de William Shakespeare. Ĝi estas lia plej mallonga kaj unu el la plej farsaj komedioj, kun plej grava parto de humuro devena el grotesko kaj miskomprenitaj identecoj, aldone al kalemburoj kaj vortoludoj. La Komedio de Eraroj (kun La Ventego) estas unu el nur du verkoj de Shakespeare kiu respektas la klasikajn unuregulojn. Ĝi estis adaptita al opero, kino kaj muzikala teatro.

La Komedio de Eraroj
La Komedio de Eraroj
La Komedio de Eraroj
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1945
Urbo Glasgovo
Eldoninto Eldonejo Kardo
Paĝoj 88
vdr

Intrigo redakti

La Komedio de Eraroj rakontas la historion de du grupoj de identaj ĝemeloj kiuj estis akcidente separataj postnaske. Antifolo de Sirakuzo kaj lia servisto, Dromjo de Sirakuzo, alvenas en Efezon, kiuj rezultas esti la hejmo de siaj du ĝemelaj respektivaj fratoj, nome Antifolo de Efezo kaj lia servisto, Dromjo de Efezo. Kiam la Sirakuzanoj renkontiĝas kun la amikoj kaj familioj de iliaj ĝemeloj, okazas serio de humuraj situacioj baze sur miskomprenitaj identecoj, kio kondukas al eraraj batadoj, preskaŭ delogo, la aresto de Antifolo de Efezo, kaj akuzoj de nefideleco, ŝtelo, frenezeco, kaj diabla posedo.

Roluloj redakti

 
La du ĝemelaj Dromjoj en Carmel Shake-speare Festival, produktaĵo de Forest Theater en Carmel, Kalifornio. Septembro, 2008
  • Solinus, la Duko de Efezo
  • Egeono komercisto de Sirakuzo
  • Emilia, lia perdita edzino, nune Priorino de Efezo
  • Antifolo de Efezo kaj Antifolo de Sirakuzo, ĝemeloj, filoj de Egeono kaj Emilia
  • Dromjo de Efezo kaj Dromjo de Sirakuzo, ĝemeloj, servistoj, respektive de po unu Antifolo
  • Adriana, edzino de Antifolo de Efezo
  • Luciana, ŝia fratino
  • Luĉjo, servistino de Adriana, foje miskomprenita kiel Nell (edzino de Dromjo de Efezo)
  • Baltazaro, komercisto
  • Angelo, orĵuvelisto
  • Publikulino
  • Unua komercisto de Efezo, amiko de Antifolo de Sirakuzo
  • Dua komercisto de Efezo, al kiu Angelo ŝuldas
  • Doktoro Pinch
  • Juĝserĝento, Ekzekutisto, Oficisto, kaj aliaj Servistoj

En Esperanto redakti

  • La Komedio de Eraroj. (The Comedy of Errors.) Tradukis William Auld kaj Asen M. Simeonov. - Glasgow; Sarajevo: Eld. Kardo; ELBiH, 1945. - 88 paĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti