La lerta blato (hispane: “La cucaracha”) estas amuza kanto tradicia konata en Meksiko ekde 1818, tre malnova; laŭ la historiistoj ĝi devenas de hispana tradicio. La verkisto Francisco Rodríguez Marín, en sia libro “Popolaj hispanaj kantoj”, publikigita en 1883, prezentas version de tiu ĉi kanto, verkita dum la maŭra militepoko.

La tre konata meksika verkisto José Joaquín Fernández de Lizardi, en la libro “El Quijotito y su prima”, publikigita en 1818, mencias la kanton kaj diras en la verko, kiu enmetis al Meksiko tiun kanton:

“Ŝipestro, kiu envenis,
Inter pluraj kantetoj,
Alportis “la lerta blato” (La cucaracha).

Dum Meksiko maturiĝadis politike kaj muzike, Hispanio ankaŭ transformiĝadis laŭ siaj propraj socibezonoj kaj ekonomiaj; dum la Karlisma milito, la Asturia gento aldonis al la “Lerta blato” strofon “tiuj ĉi kruretoj, por ke ĝi pli bone povu promeni tra la batalmontoj” (18711873).

Dum tio, en Meksiko, kiam Napoleono la 3-a (la Stulta) organizis la francan batalon kontraŭ Meksiko por altrudi aŭstrian imperiestron al la lando (Maksimiliano), la naciaj trupoj estrataj de la generalo Porfirio Díaz aldonis plian strofon al “La lerta blato”.

En 1913 estis vera revolucio pri “La lerta blato”, tre natura, ĉar okazis dum la meksika revolucio. Oni aldonis al la kanto plurajn versojn novajn kaj amuzajn por stultigi la generalon Victoriano Huerta, olda hontindulo, malhonesta politikisto kaj mensogisto, haŝiŝfumisto, tiel ke la sola bona afero rekonebla de li estis la bona kvalito de la fumebla haŝiŝo, kiun li fumadis tage kaj nokte.

Li ĉiam surhavis sian tre malpuran militvestaĵon, makulitan je vino kaj graso, tre malbonodoran, liaj lipharoj kun manĝaĵeretoj kun tabak- kaj haŝiŝodoro kaj tiel plu… Oni povas imagi, kial la popolo aldonis al li la kromnomon “La blato”. Huerta ofte hezitigis siajn paŝojn dank´ al la kutima ebrieco.

Vicente Valdés Bejarano tradukis de tiu ĉi kanto en Esperanton kelkajn interesajn strofojn; la kanto amuziĝas pri Huerta kaj aspektigas lin ne nur kiel blaton, sed ankaŭ kiel ineculon. Francisco Villa, alia meksika heroo dum la meksika revolucio, konata pro sia tre vireca aspekto, aperas kiel la vira parto de la kanto.

Kuriozaĵo redakti

Menciindas, ke laŭ la stato de marto 2007 Vikipedio priskribis tiun ĉi kanton en naŭ lingvoj, sed ne en la hispana, kiu eble konsideras ĝin tro konata. La hispana vikipedia teksto nur aldoniĝis en oktobro 2011.

Vidu ankaŭ redakti

Dulingva teksto en Vikilibro

Kelkaj interpretistoj de la kanto redakti