La limo inter Eŭropo kaj Azio

Kvankam Eŭrazio estas unu kontinento, oni tradicie dividas ĝin en Eŭropon kaj Azion pro historiaj kaj kulturaj kialoj. Tamen, la preciza difino de la limo inter tiuj du mondpartoj estas jam delonge diskutata. Precipe restas malkonsento pri la pozicio de la limo inter la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro. Ekzistas kvin ĉefaj vidpunktoj inter geografoj:

  1. Laŭ unua vidpunkto limo inter du mondpartoj koincidas al tiu de fizika-geografiaj unuoj (Kuma-Maniĉa linio) kaj sekve tuta Kaŭkazio situas en Azio.
  2. Limo inter Eŭropo kaj Azio trapasas laŭlonge de Granda Kaŭkaza montoĉeno. Ĉi-tiu versio baziĝas sur diverseco en klimataj kondiĉoj. Ĉi-okaze Norda Kaŭkazio okazas en Eŭropo kaj la suda - en Azio (krom malgrandaj teritorioj de Azerbajĝano kaj Kartvelio).
  3. Limo inter du mondpartoj trapasas laŭ riveroj Rioni, Kvirila kaj Mtkvari, kiuj dividas Kartvelion en du egalaj partoj. Ĉi-tiu vidpunkto apartenis al Herodoto, antikva greka historiisto.
  4. Objektive aspektas versio pri tio, ke la limo trapasas laŭlonge de Malgranda Kaŭkaza montaro. En ĉi-kazo norde de la limo restas Kartvelio kaj tuta Norda Kaŭkazio, t.e. teritorioj kun pejzaĝoj de eŭropa tipo.
  5. Limo inter Eŭropo kaj Azio trapasas laŭ ŝtata limo de iama Sovetunio. Laŭ ĉi tiu "pure politika" variaĵo tuta Kaŭkazio apartenas al Eŭropo.
Ŝildo inter la regionoj Sverdlovska provinco kaj Permja regiono tie kie la supozita limo interkontinenta

Kiel oni vidas, (1) kaj la (5) estas ekstremaj vidpunktoj dum la aliaj estas kompromisaj solvoj. Estas fakto, ke kulture kaj politike Kaŭkazianoj estas eŭropanoj (interalie tiel klasifikas ilin ĉiuj internaciaj organizoj, nur UEA trovis originalan solvon: ĉe ĝia hejmpaĝo oni povas vidi Kartvelion en Azio, Armenion en Eŭropo, Azerbajĝanon nenie), tamen laŭ la opinio de multaj, geografie la tuta Kaŭkazio apartenas al Azio.

Por simpligi, en la Esperanta Vikipedio oni taksis la rusiajn partojn de Kaŭkazio parto de Eŭropo, la ekster-rusiajn kiel parto de Azio.

Vidu ankaŭ redakti

 
Monumento giganta en Pervouralsk

Eksteraj ligiloj redakti